----------------------------------------------------------------------------- KLUBA BULTENO Organo de Klubo Esperantista en Oslo N-ro 1 2008 Diman^con la 20an de januaro 56a jaro ----------------------------------------------------------------------------- KALENDARO Kie? kiam? - vd. la lastan pa^gon LUNDON la 21an de JANUARO (SEMAJNO / UKE 4) - MANDAG Unue ni spektos du brazilajn filmetojn pri la tiulanda E-agado. Post diskuto pri ili ni daùrigos la trarigardadon de la vendotaj libroj de la malfondita Eldonejo. ELEKTA KOMISIONO. En la ^generala kunveno en marto ni prokrastis nomumi novan elektokomisionon. Tion ni faru en la kluba kunveno lundon 21. januaro. Først ser vi på to kortfilmer om E-aktivitet i Brasil. Etter en diskusjon om disse fortsetter vi gjennomgangen av bøkene i (det nedlagte) Forlagets salgshyller. Dessuten: VALGKOMITÉ OPPNEVNES. Utsatt fra årsmøtet i fjor. MARDON la 5an de FEBRUARO (SEMAJNO 6) - TIRSDAG Nia nova membro David Welsh (26) venis al Oslo de Skotlando antaù duona jaro. Poste li lernis Esperanton per kurso en Interreto. Li estas budhano kaj lo^gas en budhista centro en Disen. Li parolos pri kiu la Budho estis, kaj kiel budhanoj vivas. Poste, se estos intereso por praktika ekzerco, li povos gvidi mallongan meditadon. Kaj ^ciukaze li pretos respondi al demandoj. Vårt nye medlem David Welsh (26) flyttet til Oslo fra Skottland for et halvt år siden. Etterpå har han lært seg esperanto på et internettkurs. Han er buddhist og bor i buddhistsenteret på Disen. Han vil snakke om hvem Buddha var, og hvordan buddhister lever. Etterpå, hvis det er interesse for det, vil han lede en kort meditasjon. Og i alle fall er han villig til å svare på spørsmål. LUNDON la 18an de FEBRUARO (SEMAJNO 8) - MANDAG [Planita programo elfalis. Bv. turni vin al la oficejo por novaj informoj.] [Planlagte program faller ut. Nye opplysninger fås fra kontoret senere.] MARDON la 4an de MARTO (SEMAJNO 10) - TIRSDAG JARKUNVENO ÅRSMØTE JARKUNVENO, MARDON 4. MARTO - TAGORDO / DAGSORDEN 1. Aprobo de la kunvoko 2. Elekto de prezidanto de la kunveno kaj de protokolanto. 3. Jarraporto (Ni antaùsendos ^gin paperpo^ste al tiuj kiuj petos ^gin.) 4. Jarkalkulo (Same) 5. Eventualaj ricevitaj proponoj 6. Elektoj: estraro, revizoro kaj reprezentanto en la domkomisiono, ^ciuj kun anstataùanto(j), kaj nova elekta komisiono. ---------------------------------------------------------------------------- ^CU VI havas PROPONON por la jarkunveno? ^Gi atingu la estraron plej malfrue tri semajnojn antaù la kunveno - t.e. mardo de semajno 7 aù la 12a de februaro. (Por statut^san^goj la limdato estis jam 10. januaro, kaj neniu propono venis.) HAR DU FORSLAG til behandling på årsmøtet? Styret må ha det senest tre uker før møtet, dvs. tirsdag 12. februar. ------------------------------------------------------------------------------ LUNDON la 17an de MARTO (SEMAJNO 12) - LUNDON Antaùpaska kunveno neformala. Førpåskemøte uten program. Postpaùze, ^ciukunvene: Lingvaj demandoj. (Kunportu la viajn!) Språkspørsmål etter pausen på hvert møte. Ta med dine! --------------------------------------------------------------------------- OKAZ-IS Mardon la 2an de oktobro Cato Haugen skizis la fonon kaj ekeston de la PENTEKOSTA EKLEZIO en Norvegio, kiu ^jus celebris sian centjari^gon per granda eùropa konferenco en Oslo, kaj li ankaù rakontis pri sia propra spirita bapto kaj konvinki^go. Sed la tradicia pentekosta movado, post periodo de vigla florado en la intermilita tempo, stagnis en fiksaj formoj. Cato montris pensigan paralelecon kun la esperantomovado: simile al la pentekostano Barratt, Zamenhof havis grandan celon, vizion pri plibonigo de la homa vivo. Li pensis ne nur pri lingvo sed pri libera kaj paca frateco en la mondo. ^Cu nun stagnas ankaù nia movado, ^cu anstataù servi al la granda celo ni kontentas pri socialaj kunvenoj? Al la pentekostanoj revivi^go venis nur fine de la jarcento, kiam malfermi^gis kunlaboro kun la novaj karismaj medioj. Kaj Esperanto? Kie ^gi ^ceestis en tiu konferenco, kie ^ciuj eksterlandanoj paroladis nur angle? Lundon la 15an de oktobro Leif Arne Storset pasigis studjaron en universitato en KALIFORNIO. Li bone ^guis la restadon - kvankam oni emis rigardi lin strangulo ^car mankis al li aùto - kaj li lernis ne nur pri sia fako, informadiko, sed per multaj novaj amikoj li orienti^gis pri tonemoj de la vjetnama lingvo kaj pri praktikado de la katolika religio. Post man^gopaùzo ni finfine sukcesis dedi^ci horkvaronon al kelkaj tiklaj lingvaj demandoj, helpe de nia "kortega" akademiano. Ni diskutis i.a. ^cu ies ^sato de peza esprimmaniero kia "^Cu estas iu kiu havas ...." estas specife skandinava trajto. ^Ciukaze ni konstatis ke troa uzo de tia konstruo ne estas bonstila Esperanto. Mardon la 6an de novembro ^Ci-jare neniu norvego voja^gis al la Universala Kongreso en Japanio, sed Otto Prytz kun sia edzino partoprenis en la KONGRESO de LIGO de BLINDAJ Esperantistoj apud la Nigra Maro en Bulgario. Li povis raporti pri sufi^ce ri^ca kultura kaj turisma programo, kiun povis ^gui la pli ol cent partoprenantoj, precipe el Bulgario kaj la najbaraj landoj. Cetere ni dedi^cis parton de la kunveno al informoj pri multaj lokaj eventoj kaj invitoj, en kaj ekster nia kluba medio, i.a. seminario pri konsiloj por sukcesa aperigo de kronikoj kaj artikoloj en gazetoj, pri kiu ni poste ricevis preskaù laùvortan protokolon. Lundon la 19an de novembro Ni interparolis pri ESPERANTONIA. Unue ni diskutis ^cu tuj forpagi nian parton de la komuna ^suldo de la domego pro la lastjara tubara renovigo, aù investi la ricevitan kompensa^jon. Kelkaj konsideroj subtenas tujan repagon. [Kaj tion poste decidis la estraroj de NEL kaj nia klubo.] Pri la proponata modernigo de la ejo cele al luigo, ni ekhavis kelkajn novajn ideojn: (a) estus pli bone povi forpendigi vestojn sen devi iri malsupren laù la ^stuparo, sed tio iom malvastigus la kunven-^cambron - krom se eblus havigi ian for^soveblan vestejeton; (b) por ekspozicii aktualajn perioda^jojn kaj aliajn paperojn kaj liberigi la tablojn ni bezonas taùgan stativon - aù plurajn; kaj (c) ni bezonos iam a^ceti projekciilon uzeblan konekte kun komputilo por povi ilustri prelegojn kaj diskutojn (sed precipe niajn proprajn; luantoj kredeble kunportos la siajn). La domkomisiono ankoraù ne konkrete planis la aluditan modernigon, kaj ni konstatis, ke estus sa^ge unue ser^ci luemulojn (pri tio ni petu helpon de Cato), kaj sondi iliajn bezonojn kaj dezirojn pri modernigo. Tirsdag la 4an de decembro Otto Prytz estas de tri jaroj membro de AKADEMIO de Esperanto, kie li aktivas en la sekcioj pri ^Generala Vortaro, Gramatiko kaj Prononco. Kaj li konstatis ke per retpo^staj cirkuleroj kaj diskutlistoj la nunaj akademianoj aktivas en tute alia grado ol en pli frua epoko, kiam ne eblis tia rapida interkontakto kaj la agado povis tro multe dependi de unu homo. La Akademio estas sendependa instituto. ^Gi mem elektas siajn novajn membrojn - unu trionon ^ciun trian jaron. Sed la nuna konsisto de la Akademio estas strange malekvilibra: la gepatra lingvo de 26 el la 45 estas latinida aù ^germana. Kaj nur 6 estas virinoj. La Akademio ne estas lingva diktatoro aù polico: ^gi rekomendas sed ne normigas; ^gi malrekomendas, sed ne malpermesas. ^Gi oficialigas vortojn, sed nur kiam ili jam montras sin vivipovaj per praktika uzado. Unu el la taskoj de la Akademio estas protekti Esperanton kontraù konkurencaj projektoj. Supozeble oni siatempe celis Idon aù ekz-e Interlinguan. Sed ^cu niaepoke la konkurencanto estas la angla? PRELEGO REAÙSKULTEBLA Ni registris la prelegeton de Otto Prytz per aparato de Cato Haugen, kiu poste transigis ^gin sur K-diskon kaj en la oficejan komputilon.. Vendredon la 7an de decembro Ni agrable kromkunvenis kun TRI JUNETAJ HISPANOJ, kiuj profitis malaltan flugprezon por du-taga vizito al Oslo. ^Ciuj tri bone parolis Esperanton, kaj ni komentis pri la fenomeno de la novstilaj esperantistoj kiuj tute ne emas aktivi en lokaj kluboj, sed lernas perkomputile. Kvankam niaj gastoj ^ciuj lo^gas en aù apud Madrido, ili origine renkonti^gis en Esperanta aran^go en Hungario! Kaj skribonte en nia gastlibro ili ekvidis nomojn de aliaj Madridanoj - al ili tute ne konatajn! Ili notis la telefonnumeron. Lundon la 19an de decembro Kia trezorejo estas la VENDOBRETARO de nia iama Eldonejo! Ni prenis la librojn el la bretoj, po-faske, kaj rigardis, trafoliumis, diskutis ilin. Komencinte per la fino, Z por Zamenhof, ni atingis nur ^gis R por Rosbach kiam venis la horo por paùzi - kaj a^ceti! Ni nepre daùrigu la konati^gon alian fojon! Mardon la 1an de januaro. La anoncita neformala kunveno ne okazis. ----------------------------------------------------------------------------- GLUMARKOJ La klubo vendas ru^gajn glumarkojn 4 x 7 cm, ankaù kun la retpo^sta kaj la interreta adresoj. Po 2 kr. Vidu cetere la tekston en Norvega Esperantisto 4/07, lasta pa^go. ----------------------------------------------------------------------------- BIBLIOTEKA EKSPOZICIETO Niaj libroj estas nun ekspoziciataj en la biblioteko de Romsås, kaj fine de januaro ni translokos ilin al Nordtvet ----------------------------------------------------------------------------- UHLEN-LEGACO: LIMDATO por petskriboj: ^jaùdo la 31a de januaro. ----------------------------------------------------------------------------- KUNVENAS je la 19a horo la UNUAN MARDON kaj la TRIAN LUNDON de la monatoj / første tirsdag og tredje mandag i måneden (krom / unntatt en ferioj). Ni anoncos (retpo^ste /tlf-e) KROMKUNVENOJN kun ev. VIZITANTOJ EL EKSTERLANDO. KunvenEJO: Olaf Schous vei 18 (enirejo Schouterrassen), 0572 Oslo. Buso 31 aù tramo 17 al Rosenhoff kaj iru supren laù Båhusveien - aù malsupren de Sinsen T / Sinsenterrassen. ----------------------------------------------------------------- Tlf. 22 35 08 94 www.esperanto.no/oslo Retpo^sto: oficejo(a)esperanto.no Po^st^giro 0532 36 19699 (sed kotizon pagu al NEL 0533 05 22870). ^Ci tiun Bultenon prizorgis Douglas Draper