K L U B A B U L T E N O Organo de Klubo Esperantista en Oslo N-ro 1 2007 ^Jaùdon la 1an de februaro 55a jaro ----------------------------------------------------------------------------- KUNVENA KALENDARO ^Ciam je la 19a horo. Kie? - Vidu la dorsan pa^gon. MARDON la 6an de februaro (sem. 6) - tirsdag Algis Kaspiravicius (Litovio / Oslo) parolos pri la senco de la vivo - de diversaj vidpunktoj. Algis Kaspiravicius (Litovio / Oslo) vil innlede om livets mening - fra forskjellige synspunkter. LUNDON la 19an de februaro (sem 8) - mandag La Semajno de Internacia Amikeco. Otto Prytz kaj Douglas Draper prezentos la historion de tiu tradicio kaj la tiurilatan agadon de UEA kaj ties asocioj kaj lokaj grupoj. Den Internasjonale Vennskapsuken. Otto Prytz og Douglas Draper forteller om historien til denne tradisjonen og hvordan den har vært markert av UEA og dens lokale avdelinger. MARDON la 6an de marto (sem. 10) - tirsdag JARKUNVENO. Jarraporto. Monkalkulo. Elektoj. Vd. tagordon sur la dorsa pa^go. ÅRSMØTE. Årsrapport. Regnskap. Valg. Se dagsorden på siste side. LUNDON la 19an de marto (sem. 12) - mandag Astrid Mansrud prezentos sian religion, mormonismon. Ni ankaù vizitos la proksiman mormonan pre^gejon en Hekkveien. Astrid Mansrud forteller om mormonismen (Jesu Kristi Kirke av de siste dagers hellige). Vi besøker også mormonkirken like i nærheten (i Hekkveien). ------------------------------------------------------------ NI ORDINARE KUNVENAS JE LA 19A HORO la unuan mardon kaj la trian lundon de la monatoj / første tirsdag og tredje mandag i måneden (krom / unntatt en ferioj) en Olaf Schous vei 18 (enirejo de Schouterrassen), 0572 Oslo. Buso 31 (aù tramo 17) al Sinsenterrassen kaj de tie sekvu la samnoman flankstraton ^c 400 m. Tlf. 22 35 08 94 www.esperanto.no/oslo Retpo^sto: inform@esperanto.no Po^st^giro 0532 36 19699 (sed kotizon pagu al NEL). OKAZ I S MARDON LA 7AN DE NOVEMBRO Geir Langård prezentis la filozofion de la nordnorvega "biozofo" Peter Wessel Zappfe (1899 - 1990): La konscio de la homo estas troevoluinta, ^gi nur kreas angoron kaj timon. Staras la mio sola kontraù la vasta spaco. Kiel cervo kun kornaro trokreskinta, la homo ne povas vivi kun tiu peza ^sar^go, ^gi estas esence tragedia kaj devus ^cesi ekzisti. Ni diskutis paralelojn ^ce Heidegger kaj Unamuno. Kaj laù eldiroj de pluraj, se Zappfe verkus en pli granda lingvo ol la dana-norvega, li estus mondfama filozofo. Tamen li ne estas tradukita, kaj ankaù ne en Esperanton. Tiu temo enga^gis la atenton de pli multaj membroj ol kiom kutime vizitas niajn kunvenojn. LUNDON LA 20AN DE NOVEMBRO La temo estis lingvoj ludoj. Ni provis rekonstrui kelkajn el tiuj kiujn instruis al ni Irina el Moskvo en 2002, sed ne tre sukcese. Kaj la diversaj konataj ludoj per kartoj kaj desegna^joj povas esti amuzaj, sed ne paroligaj. (Escepto estas Esperanta adapto de la kartludo kiu norvege nomi^gas Firkort, ekzemple per la kartaro Ludi kaj Lerni de Malte Markheden - ^gi facile paroligas e^c komencantojn.) Tamen nia gasto Algis havis bonajn spertojn el sia hejma klubo en Litovio pri simplaj sed taùgaj ludoj kaj li rapide ludigis nin: "Hodiaù estas bona vetero" - "Vetero ^san^gi^gas ^ciam" - "^Ciam ..... " - kaj pluraj variantoj. Ni ankaù iom priparolis la krizon de la E-sendoj de Pola Radio. MARDON LA 5AN DE DECEMBRO Tra la jaroj Otto Prytz vizitis tridek kelkajn landojn, precipe por partopreni en Universalaj Kongresoj. En multaj el ili li surkasedigis aù akiris surdiske lokstilan muzikon - tamen ne la plej konatan. Li aùdigis al ni gustuma^jojn el preskaù ^ciu lando de Eùropo - kanzonojn, dancojn kaj diversajn kunluda^jojn de popolmuzikaj instrumentoj. LUNDON LA 18AN DE DECEMBRO Ni komparis du tradukojn de Terje Vigen de Henrik Ibsen - almenaù la naù unuajn strofojn (el entute 43). Rektajn erarojn ni apenaù trovis, sed ^sajnis al ni ^generale ke la traduko de Erling Anker Haugen (aperinta en Literatura Mondo, jam en 1935) pli fidelas al la originalo, kaj pli ofte evitas uzon de vortofina apostrofo. Tiu de Didrik Didriksen (farita iom pli frue? kaj ne publikigita) devas ^gene ofte savi la ritmon per en^sovo de "jen" aù "^ci", uzas kelkajn nekurantajn vortojn kaj foje barokece rompas la naturan vortordon. Otto bone memoris Didrik Didriksen (Lillesand, 1894 - 1963): li estis teozofo, blinda kaj aktivis kiel kursgvidanto, redaktanto kaj bu^stradukanto. Pri bona Esperanta stilo li havis certajn specialajn opiniojn. Erling Anker Haugen (1909 - 1989) fami^gis pro siaj postaj majstraj tradukoj de Brand kaj Peer Gynt. MARDON LA 2AN DE JANUARO Neformala kunveno, ^car fruege en la nova jaro. Kvarope ni i.a. vortarumis: ^Cu vi sciis, ke ve^sto (senmanika ^cemizo) kaj huzo (granda fi^so en la Kaspia Maro) estas fundamentaj vortoj? Kaj ^cu por norvega molte uzi la specifan vorton ^hamemoro aù ^cu eksterlandanoj pli facile komprenas mar^ca rubuso? LUNDON LA 15AN DE JANUARO "Vidi per manoj". Otto praktike demonstris al ni kiom malfacile povas esti rekoni kenguruon aù cignon, nur palpante ekz-e ceramikajn figurojn. Palpe oni ne perceptas la karakterizan formon de la cigna kolo, same kiel oni devas legi rusan vorton po-litere (se oni ne scias la rusan lingvon, nur lernis la alfabeton). Sed molecon, malvarmecon aù glatecon oni pli facile perceptas palpe.ol vide. Algis, reveninte post ferioj hejme en Litovio, kunportis saluton de la klubo de Paneve~^ys, kaj invitis al pli rekta kontakto, ekz-e dum Universalaj Kongresoj. KAJ DU TAGOJN POSTE - agrabla surprizo: vizito de du junaj gerusoj ....... survoje hejmen post vizito al parenco en Islando (!) Ses klubanoj venis por kroma neformala kunveno. ^STATA SUBVENCIO. Ankaù last-aùtune niaj klubaj kunvenoj (kun la seminario) plenumis la kondi^cojn por ^stata subvencio - 580 kr. ------------------------------ KUNVOKO AL JARKUNVENO /Innkalling til årsmøte mardon /tirsdag 6. marto - semajno 10 Tagordo 1. Aprobo de la kunvoko 2. Elekto de prezidanto de la kunveno kaj de protokolanto. 3. Jarraporto 4. Jarkalkulo 5. Ricevitaj proponoj 6. Elektoj: estraro, revizoro kaj reprezentanton en la domkomisiono, ^ciuj kun anstataùanto(j), kaj nova elekta komisiono. ________________ ^CU VI havas proponon por la jarkunveno? ^Gi atingu la estraron plej malfrue tri semajnojn antaù la kunveno - t.e. mardo de semajno 7 aù la 13a de februaro. (Por statut^san^goj la limdato estis jam 10 januaro, kaj neniu propono venis.) HAR DU FORSLAG til behandling på årsmøtet? Styret må ha det senest tre uker før møtet, dvs. tirsdag 13. februar. ^Cu vi havas proponon aù opinion por LA ELEKTOJ? En la elekta komisiono / valgkomiteen / anas Signe Christophersen (kunvokanto) 22 18 16 60 kaj Filip van Laenen, Underhaugsveien 3, 1358 Jar --------------------------------------------- JUNULOJ RAJTAS PETI SUBVENCION EL LA FONDA^JO GUSTAVSEN NI MEMORIGAS al niaj junulaj membroj ke vi rajtas sendi al la kluba estraro peton pri subvencio el la Fonda^jo Kjell kaj Aase Gustavsen. La celo prefere estu vizito al Esperantogrupo aù -organizo en eksterlando por studi ties metodojn kaj praktikon, sed eblas petskribi ankaù pri voja^go por ^generale partopreni en Esperanto-aran^go. ^Ci tiun Bultenon prizorgis Douglas Draper.