----------------------------------------------------------------------------------------------- K l u b a B u l t e n o Organo de Klubo Esperantista en Oslo N-ro 4 2006 Lundon la 28an de aùgusto 54a jaro ----------------------------------------------------------------------------------------------- KUNVENA KALENDARO (^Ciam je la 19a horo. Kie? - Vidu la dorsan pa^gon.) Mardon la 5an de septembro (semajno 36) - tirsdag Partoprenintoj de la Universala Kongreso en Florenco donos siajn impresojn pri tiu multfaceta aran^go*. Deltakere på årets verdenskongress i Firenze deler med oss sine inntrykk fra det mangfoldige arrangementet*. Lundon la 18an de septembro (semajno 38) - mandag Antaù ekzakte cent jaroj fondi^gis la unua esperantoklubo ^ci-urbe. Ni faros trarigardon de la historio de nia loka esperantomovado. For nøyaktig hundre år ble den første esperantoklubben stiftet i denne byen. Vi ser tilbake på vår lokale esperantobevegelses historie. Mardon la 3an de oktobro (semajno 40) - tirsdag Heming Welde Thorbjørnsen estis prezidanto de TEJO en la lasta jaro kaj partoprenis en la Internacia Junulara Kongreso (IJK) en Sarajevo. Li raportos el siaj traviva^joj. Heming Welde Thorbjørnsen har vært leder for den internasjonale ungdomsorganisasjonen og deltok på årets ungdomskongress i Sarajevo. Han forteller fra sine opplevelser. Lundon la 16an de oktobro (semajno 42) - mandag Post kelkaj tagoj komenci^gos la granda Konferenco pri Tutmondi^go. Ni traktos temojn rilate al tio, kaj ser^cos priajn terminojn en Esperanto. Om noen dager begynner den store Globaliseringskonferansen i Folkets Hus. Vi ser på noen av temaene der, og prøver å finne hva alt heter på esperanto. Kaj mallonge plu: Mardon la 7an de novembro (semajno 45) - tirsdag Geir Langård prezentos la filozofion de Peter Wessel Zappfe. Lundon la 20an de novembro (semajno 47) - mandag Lingvaj ludoj / Språkleker. -------------------------------------------------------------------------------------------------- OKAZIS Mardon la 6an de junio Malgraù la manko de vesperaj busoj, ni sukcesis per aùtoj atingi la belan apudlagan hejmon de la familio Rømmesmo en Ringerike. Jon R. parolis al ni pri la historio de la norvegaj popolaj altlernejoj - en tri el ili li mem instruis pentradon - montrante lumbildojn, kaj menciante sian Esperanto-lernolibron, kiu ekestis tie. El spertoj kun siaj filoj kaj nepoj li verkis tra la jaroj ankaù plurajn kantarojn por infanoj. Post la prelego li kantigis la ^ceestantaron per la esperantoalfabeto! Krom sep membroj venintaj de Oslo kaj familio el Asker, la kunveno donis ankaù al tri najbaraj eksmembroj okazon denove aùskulti - se ne ankaù paroli - Esperanton. Kun la familio Rømmesmo mem - gepatroj kaj du el la tri denaske E-parolantaj filoj - la aran^go kunvenigis entute 18 parolantojn (-intojn?) de la lingvo. Lundon la 19an de junio Ni prezentis niajn respektivajn planojn por la somero. Du estraranoj iros al la Universala Kongreso en Florenco, kaj unu e^c havos plurajn aktivajn taskojn tie. Poste Douglas raportis pri la ^generala kunveno de la domego en kiu ni havas nian klubejon, kaj la plialtigego de la domluo. NE OKAZIS La lastnumere anoncita ekskurso somermeza al Lesjöfors bedaùrinde ne okazis - pro manko de konkreta sveda programo kaj manko de norvega veturemo. ------------------------------------------------------------------------------------------------------ ^CU VI VIDIS BONAN AFI^STABULON / oppslagstavle? - En via loka butiko? Aù survoje al via laborejo? Aù eble en iu kunvendomo / samfunnshus aù man^gejo? Bonvolu _raporti al ni_ pri ^gi. Ni bezonas trovi multajn, tra la tuta urbo (kaj en la antaùurboj) - por niaj afi^soj, ^car pendigado sur hazardaj fostoj kaj bariloj estas malpermesata, kaj provokas severajn mon-punojn. Multaj afi^stabuloj nome estas nebonaj, ^car ili estas ka^sitaj malantaù ludaùtomatoj, aù staras meze de granda herbejo aù simple estas lokitaj tiel, ke oni devas halti kaj turni la kapon naùdek gradojn por vidi ilin. Bonan afi^stabulon, male, vi vidas rekte antaù vi kiam vi eliras el butiko, piediras sur trotuaro aù atendas ^ce bushaltejo. Kaj tiajn ni petas vin helpi registri: Ni atendas vian retpo^ston / telefonvokon! --------------------------------------------------------------------------------------------------- INFORMBUDO de nia studasocio Vendredon la 8an de septembro (semajno 36) nia studasocio, "Populus - studieforbundet folkeopplysning", starigos informbudon en Youngstorget, kaj invitis siajn membroorganizojn partopreni. Ni kaj kvin aliaj jesis. Tio estos okaze de "Læringsfestival for voksn"e, kiun aran^gos tiun tagon "Voksenopplæringsforbunde"t (al kiu respondecas ^ciuj studasocioj). La aran^go daùros de la 12a ^gis la 18a horo, kun diversaj paroladoj kaj kulturaj prezentoj. Se iuj povos helpi de^jori ^ce la informbudo, bv. sciigi tion al nia oficejo - aù nur venu! ------------------------------------------------------------------------------------------------------ KONFERENCO PRI TUTMONDI^GO (Globaliseringskonferansen) De ^jaùdo (vespere) la 19a de oktobro ^gis diman^co la 22a (semajno 42) daùros tiu aran^gego en Folkets Hus. ^Gi estas vasta forumo por prelegoj kaj debatoj pri ^ciaj aspektoj de la moderna internacia mondo. La ^ceftemoj estas: internacia komerco; milito, paco kaj repaci^go; bonfarto, privatigado kaj sindikatoj; medio; kulturo kaj aktivado. NEL ali^gis al la aran^ganta organizo, Norvega Socia Forumo. Ni starigos INFORMBUDON pri Esperanto, kaj bezonos pliajn de^jorantojn / trenger litt hjelp. ^Cu vi (esperas ke vi) povos veni en unu el tiuj tagoj? Se jes, bv. signali al nia oficejo. --------------------------------------------------------------------------------------------------- LESJÖFORS: JARKUNVENO DE 'ESPERANTO-GÅRDEN ' La Esperantokursejo en Lesjöfors (orienta Värmland), kie nia klubo membras, aran^gos sian jarkunvenon / årsmøte la venontan sabaton, la 2an de septembro, 16 - 18h. Pli frue en la tago oni reklamos pri la kursejo per informbudo en granda forumo, "Bova festo" (Oxhälja), en Filipstad. Diman^con matene okazos en la E-kursejo 2-hora kurso pri ^cina kuirado. ^Cu iu hazarde trovi^gos en la proksimo kaj povos partopreni kaj reprezenti nin? --------------------------------------------------------------------------------------------------- SOMERAJ GASTOJ EN 'ESPERANTONIA' Venis kelkaj eksterlandaj gastoj ankaù ^ci-somere, el Francio, Hispanio kaj Nederlando. Por tranoktantoj nia domkomisiono a^cetis du forfaldeblajn litojn por anstataùi la forigitan grizan sofon. Kaj ili ankaù rearan^gis la ceterajn meblojn kaj bretarojn, kaj havigis pliajn verdajn plantojn. Venu kaj vidu! ---------------------------------------------------------------------------------------------- DU-TAGA SEMINARIO EN KARLSKOGA POPOLALTLERNEJO Sabaton la 7-a de oktobro /diman^con la 8-an (semajno 40). Neformala programo vendredon vespere. Aran^ganto: Sveda Esperanto-Instituto. La ^cefaj prelegoj estos: Radojica Petrovi^c: Aktualaj tendencoj en pedagogio, instru- kaj lernteknologio kaj instrumetodiko de lingvoj. Håkan Lundberg: Informoj pri Nitobe - lingva diverseco kaj demokratio. Politikaj aspektoj de lingvo kaj komunikado Radojica Petrovi^c: Sukcesfaktoroj en esperanto-instruado. Modernigo de la internaciaj ekzamenoj de ILEI/UEA. Sonja Petrovi^c-Lundberg: la esperantista junulara unui^go kaj ^gia laboro por esperanto. Nova versio de lernu.net . Prezo: 1750 sv.kr. (= ^c 1520 n.kr.) en dulita ^cambro. (Iom pli en unulita.) Veturas rekta buso (Swebusexpress) de Oslo al Karlskoga. Prezo 248 n. kr. (por studentoj kaj >64jaruloj: 198) unudirekte, se vi antaùmendas. Trajno? - veturas ege malofte (al ekz-e Degerfors) kaj kostas multe pli ol la buso. --------------------------------------------------------------------------------------- FOR al SMØLA JUDY RANGNES, kiu aktivis en pluraj funkcioj en nia klubo ^gis antaù du jaroj, nun estas la patrino de du belaj gefiletoj, kaj la familio ^jus translo^gi^gis al Smøla (en Nordmøre), kie Kjetil (kiu lastjare bonvole senvirusigis nian komputilon) heredis la familian bienon - kaj enposteni^gas kiel komputisto ^ce la komunumo. NI FUNEBRAS Mortis EINAR GUSTAVSEN 4. junio, 92-jara. Membro 1954 - 2001, kaj firma gvidinto de multaj niaj ^generalaj kunvenoj. (Lia edzino, Kirsten, mortis antaù kvar jaroj.) BJØRN THUV mortis 20. julio, 79-jara. Nekrologo aperos en Norvega Esperantisto. ---------------------------------------------------------------- NI ORDINARE KUNVENAS JE LA 19A HORO la unuan mardon kaj la trian lundon de la monatoj / første tirsdag og tredje mandag i måneden (krom / unntatt en ferioj) en Olaf Schous vei 18 (enirejo de Schouterrassen), 0572 Oslo. Buso 31 (aù tramo 17) al Sinsenterrassen kaj sekvu la samnoman flankstraton ^c 400 m. Tlf. 22 35 08 94 www.esperanto.no/oslo Retpo^sto: inform@esperanto.no Po^st^giro 0532 36 19699 (sed kotizojn sendu al la konto de NEL). ^Ci tiun Bultenon prizorgis Douglas Draper. ---------------- *Por la venonta Bulteno: OKAZIS Mardon la 5an de septembro. Kjell Peder Hoff travivis multajn strangajn epizodojn en siaj renkontoj kun aliaj partoprenantoj de la Universala Kongreso en Florenco. Li ankaù ^ceestis en kelkaj el la multaj kunvenoj - por patronoj de TEJO, por membroj de Societo Zamenhof, por radi-aùskultantoj, pri terminologia laboro, pri afrika agado, la aùkcio .... Pri ^ci ^cio li rakonts, kaj li ankaù montris informilojn pri multo plia kiujn li kolektis en la Movada Foiro. Sed la programo de la UK estis densa, kaj ^ciom partopreni povas neniu - en la Kleriga Lundo okazis e^c kvin kunvenoj samtempe la tutan tagon. Otto Prytz estis aktiva aganto plurloke en la kongreso, i.a. du fojojn en tiu Kleriga Lundo - kaj li pretas raporti pri tio en alia kluba kunveno.