---------------------------------------------------------------------------- Eltira^joj el: Kluba Bulteno Organo de Klubo Esperantista en Oslo N-ro 1 2006 ^Jaùdon la 12an de januaro 54a jaro ---------------------------------------------------------------------------- NI ORDINARE KUNVENAS je la 19a horo la unuan mardon kaj la trian lundon de la monatoj / første tirsdag og tredje mandag i måneden (krom / unntatt en ferioj) en Olaf Schous vei 18 (inng. Schouterrassen), 0572 Oslo. Buso 31/32 (aù tramo 17) al Sinsenterrassen kaj sekvu la samnoman flankstraton ^c 400 m. Tlf. 22 35 08 94 www.esperanto.no Retpo^sto: inform(a)esperanto.no ---------------------------------------------------------------------------- Kunvena kalendaro ^Ciam je la 19a horo. Kie? - vd. supre Lundon la 20an de februaro (semajno 8) - mandag Infanoj lernas sian unuan lingvon ludante. Ludoj estas ne nur amuzaj, sed ankaù instruaj. Ni provos kelkajn - divenludojn, kartludojn, paroligajn ludojn - kaj invitas vin ankaù prezenti viajn. Vi prøver oss på noen gjetteleker og esperanto-kortspill. Har du også noen, så ta dem med! Mardon la 7an de marto (semajno 10) - tirsdag JARKUNVENO. Jarraporto. Mon-kalkulo. Elektoj. Vd. tagordon malsupre. ÅRSMØTE. Årsrapport. Regnskap. Valg. Se dagsorden nedenfor. Lundon la 20an de marto (semajno 12) - mandag Ni ricevadas multajn internaciajn Esperanto-gazetojn. Ni prezentos, komparos kaj priju^gos ilin. La estraranoj montros bazan faskon, kaj ni invitos la membrojn antaùprunti kaj prezenti pliajn. Vd p. 3. Vi får regelmessig flere internasjonale blader. Vi ser litt nærmere på dem, sammenligner og vurderer. Styret viser noen for å komme i gang, så kan også andre medlemmer velge seg noe. Ni komencis ordigi en Esperantonia -------------------------------------------------------------------------- EN LA LASTAJ jaroj ni neglektis la belan tradicion aran^gi komunan printempan purigadon de nia klubejo "Esperantonia" kaj nun iom post iom aùdi^gis esprimoj de malkontento pri la aspekto de la ejo. En septembra diman^co tamen kelkaj membroj venis por purigi. Tiu sperto stimulis reagojn kaj en oktobro du niaj junaj membroj verkis sufi^ce ampleksan planon por renovigo de la kunven-^cambro kaj de la ejo ^generale. Rezulte ni lan^cis diskuton pri tio kiel temon de kluba kunveno en novembro. Relative detala protokolo de la diskutoj haveblas, sed kio ^cefe okazis estis: Komence prezenti^gis propono dividi la kunven-^cambron en "zonoj" por i.a. biblioteko, informiloj, instruado, kun-venoj, kuirejo ... kun aparta respondeca grupo por ^ciu zono. Poste oni diskutis la meblojn k.s. en la diversaj zonoj. Precipe pri for^jetindo de la diversaj sofoj kaj se^goj estis tre diversaj opinioj. Ankaù ^cirkaù la kolono iuj konstatis tro da mebloj. Poste la diskuto pluiris al la oficejo - malnovega komputilo - kaj la kelo - stokejo kaj lavejo/necesejo. Fine oni konkrete asignis respondecon por kelkaj necesaj riparoj kaj por regulaj purigado kaj lavado en diversaj ^cambroj kaj zonoj. --------------------------------------------------------------------------- Cetere okazis - Mardon la 1an de novembro Eble pro la pluva vetero preskaù neniu venis, kaj ni ankaù ne diskutis la temon, kiu estis "Kiel ni povas pli efike diskonigi Esperanton?" Lundon la 21an de novembro Dum pli ol tri horoj ni vigle diskutis kion eblas fari por pli bone aran^gi la praktikajn aferojn en Esperantonia. Ni forigis plurajn miskomprenojn kaj establis kelkajn novajn rutinojn por purigado kaj lavado. (Vd. ankaù ^ci-supre.) Mardon la 7an de decembro Ni eksursis al la hejmo de Odd Tangerud en Vestby. Li disdonis Esperanto-tradukon de la drama poemo Bergljot de Bjørnstjerne Bjørnson, faritan de Erling Anker Haugen, kaj aktivigis nin prezentante por nia priju^go siajn alternativajn proponojn de traduko de kelkaj el la strofoj. Lundon la 20an de decembro Bjørn K. Øyen montris vidbendan filmon en Esperanto pri la vivo kaj la kosmologio de Martinus kaj poste klarigis mem pri la ^cefaj principoj de tiu mondkoncepto, ke ^cio estas viva, evoluanta al plia perfekteco kaj esprimas amon. Li kompilis el interreto informkajeron: pluraj ekzempleroj restas en la kunvenejo por interesatoj. La Martinus-centro en Danio deklaris Esperanton sia oficiala internacia lingvo kaj pluraj el la verkoj de Martinus estas tradukitaj. ---------------------------------------------------------- NI REGULE RICEVADAS multajn internaciajn revuojn en nia klubejo/oficejo. Venu kaj legu! a) Pri la Esperantomovado: Esperanto de UEA Heroldo gazetformata La Ondo eldonata en Kaliningrad (Ruslando) sed kun multaj raportoj pri la internacia E-movado) kaj la landaj organoj de i.a. Svedio, Danio, Finnlando, Germanio, Nederlando. Britio, Polio, ^Ce^hio, Italio. Ilia landa agado povas doni al ni bonajn ideojn. b) Pri la mondo: Monato magazino kun nova^joj kaj kulturaj artikoloj el la tuta mondo Kontakto temonumeroj kun artikoloj por junuloj Juna Amiko por infanoj kaj aliaj komencantoj Komencanto por komencantaj esperantistoj kaj verkantoj Literatura Foiro Fonto kun premiitaj literatura^joj --------------------------------------------------------------------- Kunvoko al jarkunveno /Innkalling til årsmøte mardon /tirsdag 7. marto - semajno 10 Tagordo 1. Aprobo de la kunvoko 2. Elekto de prezidanto de la kunveno kaj de protokolanto. 3. Jarraporto 4. Jarkalkulo 5. Ricevitaj proponoj 6. Elektoj: estraro, revizoro kaj reprezentanton en la dom-komisiono, ^ciuj kun anstataùanto(j), kaj nova elekta komisiono. ________________ ^CU VI havas proponon por la jar-kunveno? ^Gi atingu la estraron plej malfrue tri semajnojn antaù la kunveno - t.e. mardo de semajno 7 aù la 14a de februaro. (Por statut^san^goj la limdato estis jam la 10. januaro, kaj neniu propono venis.) HAR DU FORSLAG til behandling på årsmøtet? Styret må ha det senest tre uker før møtet, dvs. tirsdag 14. februar. ^Cu vi havas proponon aù opinion por la elektoj? En la elekta komisiono / valg-komiteen / anas Signe Christophersen (kunvokanto) 22 18 16 60 kaj Pilar Menéndez 22 49 50 07.