Norvega Esperantista Ligo Estrara interkonsili^go, ^jałdon 29. marto, semajno 13, 2007. P R O T O K O L O PARTOPRENIS: Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo), Eli Fitjar (en Bergen) kaj Arne Olav Mjųen (en Trondheim), Jardar E. Abrahamsen havas forpermeson de la estrara laboro. 0. La TAGORDO: aprobita.. 1. Protokolo de la ANTAŁA INTERKONSILI^GO (^jałdon 1 marto, sem. 9): aprobita. 2. VALOROJ DE NIAJ INVESTOJ. Skagen Avkastning: 100 703 kr - kresko de 421 kr post la lasta interkonsili^go. Skagen Vekst: 57 223 kr - kresko de 2536 post la lasta interkonsili^go. 3. Stato de la JARKALKULO 2006: La kasisto, Anne Karin, havas ^gin sub preparo. ^Si baldał sendos ^gin al la estraranoj kaj al la revizoro. 4. ESPERANTO-NYTT 1/2007 estas ^jus dissendita. Douglas raportis ke anoncis sin unu juna kunredakcionto, Egil Krystad, kaj ke ili du glate kunlaboris. La produkto estas kombine farita lał malsamaj konceptoj pri E-nytt aplikitaj en la antałaj jaroj. 5. Farto de la LOKAJ KLUBOJ. Trondheim: La kurso dałras, kun iom malpli da partoprenantoj. Membri^gis du novaj junuloj, unu el ili politike aktiva. Oni preparas la jubileon. Hamar raportis ke ili provas renkonti^gi unu fojon monate. Sarpsborg mendis E-nytt por disdonado. Oslo: Kunsidis nova estraro. Stavanger, Bryne, Kristiansand: neniu raporto. Bergen: Membrokunvenon partoprenis sepopo. Alia membro gvidas kurson en malliberejo. Tromsų: Centraj membroj multe for. 6. Sekve al nia LETERO AL UEA pri ties kampanjo pri la Nobelpacpremio ni malnetis novan leteron pri la eblo enkonduki Esperanton en Palestino cele al iama apliki^go en interpacigo. Ni decidis sendi la leteron. 7. Provizora trakto de la MALNETA JARRAPORTO 2006. Grandaj partoj de la jarraporto estis malnete redaktitaj kaj ni tralegis la alineojn kiuj estis novverkitaj ał kie al la teksto de la antała jaro estis faritaj multaj ^san^goj. Ni faris kelkajn aldonetojn. La mankantajn partojn ni traktu en la venonta interkonsili^go por aperigo en N.E-isto 3. 8. La EKONOMIA SITUACIO. Kion fari por kovri la deficiton? Kion fari se la Eldonejo malfondi^gos? Por Esperantonia entute temas pri konstanta deficito de pli ol 10 000 kronoj jare. Ni proponu plurajn alternativajn planojn al la landa kunveno kaj prezentu ilin en N.E-isto 3. Aktualaj estas: a) konsumi el la kapitalo de NEL b) draste plialtigi la kotizojn c) restigi la kotizojn sed alvoki al bonhavaj membroj fari (konstantajn) kromkontribuojn (kiel ekz. Klubo Cent ał "subtenanta membro" en la 70-80-aj jaroj; ał "mecenato", kiu pagu 100 kr monate ał pli) ^c) peti grandan asignon el Legaco Uhlen d) pli ałdace investi la kapitalon de NEL kaj tiun de Legaco Uhlen (sed pri ^ci-lasta decidas ties estraro) e) ordigi kaj luigi Esperantonia (por konstanta uzado) 9. LABORPLANO 2007 - 2009 Ni devas verki proponon, kiu aperu en Norvega Esperantisto 3, kaj estos traktata en la landa kunveno. Ni kolektos erojn retpo^ste, kaj redaktos ilin Douglas. Por ke la propono atingu la membrojn monaton antał la landa kunveno, kiel postulas la statuto, Norvega Esperantisto 3 devos preti^gi rapide post la limdato por kontribuoj (vendredo 4. majo). 10. Eventuala ^joj. Signe Christophersen (anstatałanto por NEL en la domkomisiono) havas seriozajn zorgojn pri la KONDI^COJ EN ESPERANTONIA kaj sendis detalan raporton kun fotoj. ^Si petas ke la landa kunveno diskutu la situacion. ^Si ne formulis konkretan proponon sed aludis dezirindon vendi la ejon se ne okazos plibonigoj. La interkonsili^go DAŁRIS de 19.30 ^gis 22.06. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. LA VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jałdon la 3an de majo (semajno 18) [Poste plifruigita al lundo 30 aprilo] Protokolis Douglas