Estrara interkonsili^go, ^jałdon 1. marto, semajno 9, 2007. P R O T O K O L O PARTOPRENIS: Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo), Eli Fitjar (en Bergen) kaj Arne Olav Mjųen (en Trondheim), Jardar E. Abrahamsen havas forpermeson de la estrara laboro. 0. La TAGORDO: aprobita.. 1. Protokolo de la ANTAŁA INTERKONSILI^GO (^jałdon 18 januaro, sem. 3): aprobita. 2. VALOROJ DE NIAJ INVESTOJ. Skagen Avkastning: 100 282 kr - kresko de 741 kr post la lasta interkonsili^go. Skagen Vekst: 56 065 kr - malkresko de 1378 post la lasta interkonsili^go. Okazis ^generala falo de la borsoj tutmonde ^jus en la lastaj du tagoj. La fakuloj antałvidas rekreskon post kelkaj tagoj ał semajnoj, kiel ankał okazis lastjare. Sed oni ne konsilas nun tuj a^ceti. 3. FARTO DE LA LOKAJ KLUBOJ. Stavanger. Lars kontakt(ig)os la novajn junulojn. Bergen. Membroj kunvenis (8-ope), disdonis taskojn, a^cetis ludkartojn k.a. lernilojn de UEA. Trondheim. Jarkunveno kun ^jurnalisto kaj fotisto de Adresseavisen. Elektis novan estraron. Sarpsborg. Kunveno ^ciun duan semajnon kun 4 membroj. Novulino (nejuna) lernis memstare. Oslo. Tre malmultaj membroj venas al la kunvenoj. Kjell Peder baldał foriros duafoje al seminario en la E-centro en Herzberg, ^ci-foje pri "merkatiko" kaj lingvaj festivaloj. De la aliaj kluboj neniuj raportoj. Anne Karin esploros ^cu en Kristiansand okazis renkonti^go kun la novaj junaj membroj. 4. E-pa^goj en TTT-EJOJ DE KOMUNUMOJ. Douglas elektis 12 komunumojn (en Akershus, Sųr-Trųndelag kaj Rogaland) kies TTT-pa^go havas prezenton en la angla ał en pluraj lingvoj. Ses el ili havas relative koncizan prezenton en la fremda(j) lingvo(j) kaj al ili li ofertis pretan tradukon en Esperanto. Al la ses aliaj li nur ofertis traduki, senpage. Neniu respondis, krom unu, kiu skribis ke ili revenos al la afero se aktualos. Do ne valoras oferti al pliaj. 5. E-pa^goj en TTT-EJOJ DE ORGANIZOJ. Kvin norvegaj organizoj nun havas ligilon "En Esperanto" ał E-flagon sur sia ^cefpa^go kaj koncizan prezenton en Esperanto*. Douglas skribis duafoje al nel-inform (^c 60 membroj), kun instigo proponi E-tradukon al organizoj kie oni membras ał havas rilatojn, se ili jam havas pa^gon en fremda(j) lingvo(j). Neniu membro respondis. Al la unua mesa^go al nel-inform respondis 2 membroj kaj sekve de tio ni sendis la proponon al 6 organizoj. Vidu liston ^ci-malsupre.** La estraranoj mem provos nun ^ce siaj organizoj. 6. Ekonomia krizo de la ELDONEJO: retpo^sta letero de Arne Olav, 14 feb 2007. Arne Olav i^gis prezidanto de la Eldonejo en 1999 kun la espero ke forvendo de la malnova stoko je favoraj prezoj kaj a^ceto de pli novaj libroj stimulos la a^cetemon de la membroj. Sed la vendado restas same malvigla. Douglas resumis el sia retletero de 14.2, kie li atentigis ke la malfaciloj de la Eldonejo havas plurajn kałzojn: antałe la Eldonejo peris pagon de la a^cetantoj al eksterlando; nun multaj povas pagi mem per Visa-karto ał sim. La membronombro de NEL duoni^gis en la lastaj 20 jaroj, same la nombro de la aktivaj kluboj kaj la nombroj de la ^ceestantoj en ties kunvenoj, kie oni antałe aktive vendis. Kaj pro la ^srumpinta (enlanda) merkato ne plu sufi^cas la rabato de UEA por kovri la elspezojn de la Eldonejo: ^gi devis aldoni 30% al la vendoprezoj de la libroj. Pro tiuj (kaj kelkaj aliaj) kałzoj la vendado nun estas ege malvigla kaj estas riske por la Eldonejo importi librojn kiuj ne estas rekte menditaj de membroj. Tamen ne estus bone komplete nuligi la libroservon, ^car kiam membroj povas rekte vidi librojn en ekz-e klubaj kunvenoj, ili kredeble pli volonte a^cetas. Konklude, ^sajnas ke necesas pli singarde importi librojn ne menditajn, pli aktive oferti kaj rekomendi la librojn importitajn, kaj eviti plialtigon de la prezoj. La Eldonejo, kiu estas memstara organizo, traktos la situacion en sia propra estraro post du semajnoj (15. marto). 7. TRANSIRO DE NIA GAZET-EKSPEDADO AL OSLO. Tio iris glate. Ni ankorał ne scias kiom kostis la rapida rekta sendo de la tuta stoko de la presejo al Esperantonia, sed jam antałe ni havis elspezojn pro la plurfoja sendo de reststoko kaj de E-nytt por ekspedado en Oslo, kaj do nun ne pagis multe pli. Ricevante la stokon en unu tago kaj povante ekspedi tuj, ni ankał ne perdas tempon kompare kun la antała ekspedado en Trondheim. 8. ENHAVO POR E-NYTT 1/2007. Pluraj estraranoj liveris proponojn pri materialo, sed ver^sajne ne sufi^ce por plenigi la 8 pa^gojn. Ni ne faris principan decidon pri kiuj specoj de materialo ni preferu - ekz-e ^cu pri apliko de E-o, ^cu movadan; ^cu norvegan, ^cu el foraj landoj - ^car ni kredeble simple devos uzi ^ciom kiom ni trovos. Estas dezirinde nomumi redaktan skipon kiu ser^cu plian materialon kaj verku artikol(et)ojn, sed neniu estrarano krom Douglas povas enga^gi sin pri tio, almenał ne en la tempo ^gis la limdato fine de la venonta semajno. Ankał Aleksander Helgaker, kiu estis redakciano de la lastaj numeroj, ne povas fari pli ol liveri noticojn. Douglas provos trovi alian junulon por la tasko. Estraranoj sendos pliajn proponojn 9. RESPONDOJ AL NIA LETERO PRI LA NOBELPACPREMIO. Ni opinias ke ne necesas sendi komenton al la respondoj de Osmo Buller k.a. ^Cu eblas ion entrepreni por plani (inter)pacigan agadon ie en la mondo per Esperanto? Multaj nuntempaj militoj kaj konfliktoj stari^gis inter samlingvanoj, tiel ke Esperanto ne havus naturan rolon. Escepto estas tiu inter Israelo kaj Palestino. Sed tie estas Esperanto-medio nur ^ce unu flanko. Kiel semi Esperanton inter palestinanoj? La plej proksima E-medio trovi^gas en Irano. ^Cu pli facilus organizi ian Esperanto-"mision" el Irano ol el Ełropo?? Ni aerumu ^ci tiujn pensojn al UEA. Douglas verkos malnetan leteron. 10. PRETIGO DE JARRAPORTO KAJ LA JARKALKULO. Ni pretigu malnetojn por nia venonta interkonsili^go. La aprobitaj versioj, kaj ankał agadplano 2007-09, aperu en Norvega Esperantisto 3 (limdato vendredo de semajno 18) - kiu do devos lał la statuto atingi la membrojn minimume monaton antał la landa kunveno en semajno 24. 11. LA EKONOMIA SITUACIO. ^CU KAJ KIEL REDUKTI LA DEFICITON? Ni prezentu kelkajn alternativojn al la landa kunveno (per N.E-isto 3): ^Cu konsumi el la kapitalo ał bilanci la spezojn? Se ^ci-lasta, ^cu plialtigo de la kotizoj ał libervolaj kontribuoj? 12. Eventuala^joj. a) LANDA KUNVENO, Trondheim, 15-17 junio. Informoj kaj ali^gilo devus aperi en N.E-isto 2. b) ESPERANTONIA. La plialti^ginta elspezo kiu malekvilibrigas la monkalkulojn de la ligo kaj la Oslo-klubo estas la lu-pago por Esperantonia. Plej malfrue post kelkaj jaroj ver^sajne necesos konsideri ^cu parte ał tute forlui ^gin, ał ^cu transloki^gi for de Oslo. La interkonsili^go DAŁRIS de 19.30 ^gis 21.38. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. La VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jałdon la 29an de marto (semajno 13). ----------------------------------------------------------------- *ORGANIZOJ JAM KUN TTT-PA^GO EN ESPERANTO. (vd. pkt 5 ^ci-supre) Målungdommen nynorsk.no/nmu (klaku "What? Kio? Quid?" maldekstre) Norges fredslag fredslaget.no (klaku la E-flagon) Norsk sosiale forum globalisering.no (klaku "Esperanto" maldekstre) Kvekerne kveker.org (klaku "Pri la kvakeroj en Esperanto", maldekstre) Holistisk forbund holisme.no (klaku "En Esperanto", maldekstre) **ORGANIZOJ AL KIUJ NI TURNAS / -IS NIN: Miljųpartiet De Grųnne gronne.no [nun reali^gis la E-pa^go] Norges fredsråd nowar.no (jam angle) Framtiden i våre hender framtiden.no (angle) Fagforbundet fagforbundet.no (engelsk) Den Norske Turistforeningen turistforeningen.no (jam angle kaj germane) Nei til EU neitileu.no (angle) Norske vandrerhjem vandrerhjem.no/ (angle kaj germane) Humanetisk forbund human.no (angle) Protokolis Douglas