Estrara interkonsili^go, ^jaùdon 18. januaro, semajno 3, 2007. PROTOKOLO PARTOPRENIS: Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo), Eli Fitjar (en Bergen) kaj Arne Olav Mjøen (en Trondheim). Kjell H. Ullestad (Trondhejmo) partoprenis dum pkt. 2. Jardar E. Abrahamsen havas forpermeson de la estrara laboro. 0. La Tagordo: aprobita.. 1. Protokolo de la ANTAÙA INTERKONSILI^GO (^jaùdon 14 decembro, sem. 50): aprobita. 2. UHLEN-PETSKRIBO 2007. Por 2006 la legaco asignis al NEL 30 000 kronojn por la laboro pri la nova norvega-Esperanta vortaro, sed ni ne povis uzi la monon ^car Kjell Ullestad ne havis tempon por okupi^gi pri la projekto. Ankaù ^ci-jare Kjell antaùvidas ke li estos tre okupita pri alia laboro, sed li esperas povi dedi^ci iom da tempo al la vortaro en periodoj. Demandite pri la eblo delegi parton de la laboro al helpanto (trejnota), li respondis ke tio ne povas esti solvo, ^car ne eblas ke du personoj samtempe rajtu modifi la komputilan datumbazon. Ulf skribos leteron al la legaca estraro, klarigante pri la cirkonstancoj kaj petante transigon de la mono asignita por 2006 al 2007 kun la sama celo kiun ni deklaris por 2006. 3. Farto de la LOKAJ KLUBOJ. Bergen. Venonta kunveno komence de februaro. Trondheim. Nova klubkunvena kalendaro pretas. Daùriga kurso, kun 6 partoprenantoj. Komencis plani la centjaran kluban jubileon 2007. Orientaj kluboj. Nur internaj kunvenoj. Stavanger. Lars planas kontakti^gi kun la tri novaj junulaj membroj en Jæren. De la aliaj kluboj neniuj nova^joj. 4. VALOROJ DE NIAJ INVESTOJ. Skagen Avkastning: 99 541 kr - kresko de 935 kr post la lasta interkonsili^go. Skagen Vekst: 56 065 kr - kresko de 1658 kr post la lasta interkonsili^go. 5. ESPERANTONIA a) TUBARA renovigo (en la tuta domego). Finfine la lasta forgesa^jo estas ordigita. Sed ankoraù ni aùdis nenion pri la kostoj, kaj ^generala kunveno de la apartamentanaro ankoraù ne estas fiksita. b) ELEKTRO: Pluraj aliaj liverantoj estas malplikostaj ol Hafslund, al kiu ni pagas nun. Pro nia malalta konsumo de elektro (ni hejtas per varma akvo en radiatoroj) ni transiru al unu el la firmaoj kiuj ne postulas fiksan bazan pagon ("fastbeløp"). c) TELEFONO. Ni ne povas plene transiri al la instalita IP-telefono ^car la nova^cetita analoga telefonaparato ne taùgas por telefonaj kunsidoj. Solvo povos esti pluuzo de la jama (ISDN-) aparato, kun adaptilo. 6. Projekto: TTT-EJOJ DE KOMUNUMOJ. Douglas ofertis E-tradukon al 6 komunumoj antaù kelkaj tagoj. ^Gis nun respondis nur unu - ke ili revenos al ni pli poste se aktualos. Douglas sendos oferton al 6 pliaj. Se ne venos almenaù unu pozitivan reagon, ni rezignu pri tiu projekto. 7. Projekto: NOVA NEL-BIBLIOTEKEJO Ni bezonos novan ejon post 1-3 jaroj (vd. protokolon 10.8.2006, pkt. 7a). Ni informu pri la afero per N.E-isto, demandante al la membroj ^cu ili povos helpi, ekz-e per personaj lokaj kontaktoj. 8. ^Cu transpreni la EKSPEDADON EN OSLO? (pkt. 7 de la decembra protokolo) Judith trovis du presejojn en Oslo, sed ^sajnas ke la prezoj estas pli ol duoble pli altaj ol ^ce Øien&Indergaard (retp. de Judith 14.12.06). Se ni ne trovos presejon en Oslo akcepteblan laù prezo kaj grafika kvalito, alternativo povas esti - almenaù provizore - presigi ^ce Øien&Indergaard en Trondhejmo (je rabatita prezo) kaj sendi la gazetojn al Oslo por ekspedado. Douglas esploros aliajn presejojn en Oslo. 9. UEA-kampanjo pri NOBELPACPREMIO. (Kion respondi?) Ni trovas la esperon de UEA ke ^gi ricevu Nobelpacpremion tute nerealisma. Laù ni UEA tute ne aktivis sufi^ce por la paco (aù parenca celo) por meriti tian premion. Tion ni ankaù skribu al ili. Cetere Gunnar Gällmo (Svedio) jam atentigis UEA ke laù la Nobel-regularo oni ne rajtas memnomumi nek kampanji por kandidato, kaj tial li petis UEA nuligi la kampanjon. Douglas plusendos la aktualajn pritaksojn al la estraranoj. 10. SEMAJNO DE INTERNACIA AMIKECO (SIA). Douglas jam dissendis al la kluboj la instigon de la komisiito de UEA pri SIA. Ni sekvu la diskuton en la finna kaj aliaj retlistoj, kaj Douglas dissendos al la kluboj eventualajn novajn ideojn por lokaj aktivado en tiu semajno. 11. Eventuala^joj. Neniuj. La interkonsili^go DAÙRIS de 19.30 ^gis 21.13. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. LA VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jaùdon la 22an de februaro (semajno 8)*. Protokolis Douglas ------------ *Poste prokrastita al la posta ^jaùdo.