ESTRARA INTERKONSILI^GO ^jałdon 2. novembro, semajno 44, 2006. P R O T O K O L O PARTOPRENIS: Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo), Eli Fitjar (en Bergen) kaj Arne Olav Mjųen (en Trondheim). Herman Ranes povis partopreni nur mallonge - fine de pkt. 2. Jardar E. Abrahamsen antałavertis, ke li ne povos partopreni . 0. La TAGORDO: aprobita post aldono de kelkaj eventuala^joj. 1. Protokolo de la ANTAŁA INTERKONSILI^GO (^jałdon 5 oktobro, sem. 40): aprobita. 2. NEPAGINTAJ MEMBROJ. En la 80aj jaroj oni regule forigis nepagintojn el la membroregistro antał la dissendo de n-ro 3 de Norvega Esperantisto. Sed kun la espero tamen ne perdi ilin, en la lastaj jaroj ni ne ^cesas sendi al ili la gazeton, sed metas ru^gan krucon sur la dorsa pa^go. Tamen multaj dałre ne pagas, kaj nun estas ankorał ^c 40. Jardar sendis proponon, ke ni reiru al la malnova praktiko, sed Anne Karin timis, ke tio rezultigus perdon de tro multaj membroj. Post longeta diskuto ni decidis - sendi printempe al la nepagintoj avertan leteron kun nova ^girilo, se eble en Norvega Esperantisto por eviti apartan afrankon, tamen tiamaniere ke la ricevanto rimarkos ^gin sen devi malfermi la gazeton. - al tiuj kiuj ne pagis post ankorał tri semajnoj ni ^cesu sendi la gazeton (pri tio staru averto en la pagiga letero) - sed jarfine ni sendu al ili la lastan numeron de Norvega Esperantisto (kaj ^girilon) kun oferto remembri^gi por la venonta jaro. ^Ci-jare la nepagintoj ^jus ricevis pagigan leteron kaj novan ^girilon. Ni sendos al ili ankał n-ron 6 (kun ^girilo por 2007) sed forigos ilin post tio se ili ankorał ne pagos. Krom Norvega Esperantisto ni ne ofertas membrofavorojn. Ni provu elpensi servojn haveblajn sur la reto, sed nur per pasvorto. 3. La SEMINARIO - PLANADO. La kunordiganto, Douglas, raportis ke ankorał venas kelkaj novaj ali^gantoj. Nun certe estos grupoj, 5-7-opaj, en Trondheim, Oslo kaj Bergen, kaj aldone estos 3-5 izoluloj. NJE provas partoprenigi pliajn junulojn. Por partopreni oni bezonos minimume telefonon kun kvadrato-klavo. Telefono ankał kun lałtparolilo estas avanta^go kaj tian bezonos la grupoj. Ni aran^gos provkupligon de la partoprenontoj lundon je la 22a horo. Se eble la grupoj (kaj la izoluloj) havu ankał komputilon kun retkonekto. Ni dedi^cu pli ol duonon de la kvar laborhoroj al la historia parto. Douglas proponis detalan horaron, kiun provizore aprobis la estraro, sed ^gi ankorał ne estas montrita al Elna Matland (kiu revenos de ferioj lundon). La historia parto: Ni havas nota^jojn de Elna por disdoni antał la kunveno. La "verkometiejo". Anne Karin kolektis plurajn ideojn, kiujn ^si resumos kaj sendos al la estraranoj. Ni bezonas stiranto(j)n por la pertelefonaj diskutoj kaj iun (ev. la samulon) kiu gvidu la tuton, precipe kontrolante ke ni sekvas la horaron. Arne Olav demandos al Torstein, ał al la ^ceestantoj de kluba kunveno en Trondhejmo. 4. KUNVENPLANO POR 2007. Ulf kompilis kalendaron por la estraraj interkonsili^goj en 2007, kun 5-semajnaj intervaloj. Aprobita. 5. LOKAJ KLUBOJ. Bergen. La (interna) agado stabili^gis, kun kunveno la unuan lundon de ^ciu monato. Entute 9-10 homoj partoprenas, el kiuj 6-7 regule. Trondheim. Kurso reali^gis, kun 7 lernantoj, plejparte junuloj. Oslo. Informagado en foiro kaj en konferenco pri tutmondi^go, sed neniu kurso. Sarpsborg. Kluba TTTejo. Ni petos ilin anonci ^gin per NEL-inform. Estu ligilo al ^gi en la TTTejo de NEL. Bryne. Anne Karin partoprenis en kunveno. Regulaj kunvenoj sed malsanoj inter la membroj kaj ne venas novaj. Kristiansand. Anne Karin demandos ^cu ili ne volas partopreni en la seminario, kaj ^cu la novuloj jam renkonti^gis. Pri la aliaj kluboj fre^saj informoj mankas. 6. VALOROJ DE NIAJ INVESTOJ. Skagen Avkastning: 98 026 kr (post transigo de 10 000 kr al bankkonto) - kresko de 630 kr. Skagen Vekst: 51 846 kr - kresko de 2100 kr. 7. Eventuala^joj. a1) TTT-EJOJ DE KOMUNUMOJ - aperigo de E-resumo. En nia antała interkonsili^go ni ne decidis ^cu kaj kiel uzi la du malnetajn resumojn. Ni nun decidis komponi kompromisan tekston, aldonante al la malneto de Jardar iun frazon el tiu de Douglas. Anne Karin redaktos novan proponon. a2) TTT-EJOJ DE ORGANIZOJ (simile). Nova sinturno al NEL-inform ne rezultigis pliajn respondojn. Spontanea enketo al la estraranoj mem montris kiel kałzojn: (a) oni ne estas membro de aliaj organizoj, (b) oni jes membras, sed mankas hejmpa^go kun angla resumo kaj (c) oni membras sed ne aktivas kaj ne konas estraranon ał TTT-estron. Douglas provos trovi alian alir-vojon al la afero. b) La REGISTRO DE BRŲNNŲYSUND petis fre^sajn informojn: Ni devas post ^ciu nova elekto sendi al ili la adresojn kaj personnumerojn de la estraranoj. c) Estas bezonata MAL^SAR^GADO DE JARDAR KAJ JUDITH ekde la jarfino pri la laboro de enpa^gigado kaj ekspedado de Norvega Esperantisto. Solvo povos esti ke Douglas enpa^gigos ekz-e la jarraportojn kaj la Plenan Adresaron kaj ke la Oslo-klubo retransprenos la ekspedadon, se eblos presigi en Oslo. Douglas skribos al Judith por demandi kiel ser^ci tałgan presejon en Oslo. La interkonsili^go dałris de 19.30 ^gis 21.50. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. La VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jałdon la 14an de decembro (semajno 50) je la 19a. Protokolis Douglas