ESTRARA INTERKONSILI^GO, ^jałdon 5. oktobro, semajno 40, 2006. P R O T O K O L O PARTOPRENIS: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo) kaj Herman Ranes (en Trondheim). Arne Olav Mjųen antałavertis, ke li ne povos partopreni. Eli Fitjar ankorał havas forpermeson. 0. La TAGORDO: aprobita post aldono de kelkaj eventuala^joj. 1. Protokolo de la ANTAŁA INTERKONSILI^GO (^jałdon 14 septembro, sem. 37): aprobita, post aldono de frazo pri la ofteco de la interparoloj kun la kluboj. 2. NEPAGINTAJ MEMBROJ. Pagis kelkaj en la lastaj semajnoj sed restas ver^sajne pli ol 40, kvankam la Oslo-anoj (^c duono de ^ciuj) ricevis rememorigan leteron, kaj ^ciuj ricevis ru^gan krucon dorspa^ge de sia membrogazeto. Kasisto Anne Karin pretigu ^gisdatigitan raporton pri la situacio, kaj ni petu Kjell H. Ullestad intervjui ^sin kaj redakti ^sokan raporton por Norvega Esperantisto - e^c frontpa^ge - pri la efiko de tiu nepagado sur la ekonomio de NEL. 3. La SEMINARIO. La kunordiganto, Douglas, raportis ke li skribis pri la planoj en Norvega Esperantisto, kaj iom pli detale al la kluboj pri la praktika aran^go. Pri la NEL-historia temo** li interparolis plurajn fojojn telefone kun Elna Matland, kies preparado bone progresas. ^Si antałsendos datojn, nomojn kaj faktojn, kun kelkaj demandoj por diskuto, pri ^ciu el la kvar epokoj, tiel ke la partoprenantoj povos havi ilin antał si dum ^si telefone prelegos. Por la dua temo, verk-"metiejo", Anne Karin kolektas ideojn. 4. Stato de aferoj diversloke: TTT-EJOJ DE KOMUNUMOJ - aperigo de E-resumo. Douglas esploris la TTTejojn de la komunumoj en 3 gubernioj (krom Oslo), kaj trovis ke ^c kvinono el ili havas relative koncizan prezenton en la angla. Al tiuj kun mallonga prezento ni ofertu pretan tradukon; al kelkaj kun longa prezento ni simple ofertu traduki; poste ni povos kompari kiom el ili lał tiuj du metodoj donos pozitivan reagon. Douglas verkis malnetan leteron al la komunumaj retredaktoroj, kiu prezentas Esperanton kiel komunan lingvon rapide lerneblan, kaj atentigas ke uzo de - e^c pluraj - naciaj lingvoj diskriminacias aliajn. Jardar verkis novan malneton, dirante pri la ofertata Esperanta traduko nur ke oni almenał rimarkos la retpa^garon pro ^gi. Ni ne diskutis ^cu ał kiel utiligi tiujn malnetojn. TTT-EJOJ DE ORGANIZOJ (simile). Douglas skribis al NEL-inform (^c 60 membroj), sed reagis nur 2 membroj. Ili raportis ^cefe pasivan membrecon en entute 11 organizoj, el kiuj 7 havas TTTejon kun resumo en la angla. Necesas skribi al la membroj denove. TELEFONO KAJ KOMPUTILO EN LA OFICEJO Ni transvivas, malgrał kelkaj problemoj. Herman imagas ke li povos iri al Oslo jarfine kaj ordigi ^ciom. ESPERANTONIA: EL^SAN^GO DE LA TUBARO. La laboro komenci^gis kaj estas iom pli limigita ol antałe supozite. Sed la koston oni kalkulos nur post la fino de la laboro en novembro. 5. FARTO DE LA KLUBOJ Kristiansand: La prezidanto ricevis la adresojn de la novaj membroj (kaj unu abonanto). Bryne: Anne Karin vizitos kunvenon. Tromsų: Malmultaj aktivas, kaj ili estas okupitaj pri aliaj aferoj, i.a. siaj infan(et)oj. Trondheim: Regule kunvenas. ^Sajne reali^gos kurso. Oslo: Multa pasiveco.* Bergen: Okazis neformala kunveno. 6. INVESTO DE NIA KAPITALO: raporto de la kasisto. Post la lasta raporto (septembra protokolo) nia investo en Skagen Avkastning kreskis per 410 kronoj al 107 401 kr kaj tiu en Skagen Vekst per 266 kr al 49 748 kr. 7. Eventuala^joj. a) Kalendaro por estraraj INTERKONSILI^GOJ EN 2007. ^Ciun 5an ał 6-an semajnon. Ulf verku malneton. b) La UK: KONGRESA REZOLUCIO. Tradukon petis kaj danke ricevis de ni (en bokmål) UEA. c) La internacia Esperanto-AGOTAGO, la unua sabato de oktobro. UEA invitis nin plani ion, ał eventuale proponi dato^san^gon. Oktobro estas ^generale tro malfrua en la ałtuno por ni ^ci-norde. ^Sajnas bona la ideo kunigi ^gin kun la Ełropa Tago de Lingvoj (26. septembro) - ankał ^car tiu tago estas publike deklarita de la Konsilio de Ełropo, kion oni povas ekspluati en informado. ^c) La EŁROPA TAGO DE LINGVOJ. Douglas sendis artikolon al pluraj gazetoj, kaj ^gi aperis (mallongigite) en "Vårt Land". La interkonsili^go DAŁRIS de 19.40 ^gis 21.30. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. LA VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jałdon la 2an de novembro (semajno 44) je la 19a. Protokolis Douglas ---------------------------------------------------------------------------- *Al la kurso por studentoj en Oslo venis nur 2 lernontoj kaj tial ^gi okazas en la formo de kolokvo. **Pri la NEL-historia temo, mi ankał demandis retpo^ste al pluraj aliaj "veteranoj", nome Rolf Bergh, Per Engen, Per Johan Krogstie kaj Herolv Olsen, ^cu ili volas iel kontribui, petante ilin tiukaze respondi al mi ał al Elna, sed neniu el ili reagis.