Estrara interkonsili^go, ^ja�don la 10an de a�gusto (semajno 32) 2006. P r o t o k o l o PARTOPRENIS: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (ekde pkt. 3, en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo) kaj Herman Ranes (ekde pkt. 3, en Trondheim). Arne Olav Mj�en anta�avertis, ke li ne povos partopreni. Eli Fitjar ankora� havas forpermeson. 0. La TAGORDO: aprobita. 1. Protokolo de la ANTA�A INTERKONSILI^GO (^ja�don 22. junio, semajno 25): aprobita. 2. Investo de NIA KAPITALO: raporto prokrastita**. Sed Skagen Avkastning rekreskis al sia pli frua nivelo (de kie ^gi falis 2% anta� tri monatoj). 3. SEMINARIO _Temoj_: Eble ni bezonas plurajn por plenigi semajnfinon. Aktualaj estas (1) la historio de la norvega Esperanto-movado. Ni a�dis ke Elna Matland, kiu ekaktivis jam en la 30aj jaroj, pretas rakonti al ni pri tio. Tio povos ne nur doni utilajn ideojn por nia nuna agado, sed anka� pensigi pri valoroj kaj prioritatoj pli ^generale (2) io el la nuntempa Esperanto-(muzik-?)kulturo (3) iom pri aliaj planlingvoj (4) metiejo por praktika verkado. _Lokoj_: Lastfoje ni sidis dise ^ce niaj telefonoj kaj komputiloj, sed parta celo de landa seminario estas kunigi membrojn. Estus tial dezirinde kunvoki ^ciujn partoprenantojn unuloke, sed pro la distancoj tiam ver^sajne ne multaj membroj ali^gus. Sekve ni iom kontra�vole decidis aran^gi plurlokan seminarion, kun telefona kaj interreta interkontakto. Sed ni instigos la partoprenantojn provi kolekti^gi ne nur klube, sed je regiona nivelo. _Datoj_: Ni la�eble malfruigu la aran^gon, por havi la�eble multan tempon por la preparoj. Sed fine de novembro okazos la universitataj ekzamenoj, tial ni aran^gu la seminarion iam en la semajnoj anta� tio. Limdato por ali^go estu jam plurajn semajnojn anta� la aran^go, por ebligi fruan nuligon kaj eviton de vana laboro, kaze de nesufi^ca ali^gado. ^Car la taskoj kiujn nun havas NEL, jam superas la laborkapaciton de niaj "plenkreskaj" aktivuloj, Jardar turnos sin al la junularo por ser^ci kunordigonton. Tiu trovu responsulojn pri la repektivaj temoj. . 4. ^CU JAM NUN PREPARI EVENTUALAN BIBLIOTEKAN INFORMKAMPANJON? Ni bezonas informkampanjon (^cu bibliotekan, ^cu lernejan, ^cu librovendejan), sed ne havas fortojn por realigi ^gin nun. Tamen ni povos komenci plani ^gin, jam dum la materialo estas ankora� sub preparo. Aktuala materialo, kiun ni a� dissendu a� nur ofertu en disletero, estas "Introduktion till Esperanto" (Bertil Nilsson), "Jen nia mondo" (norvegan tradukon preparas NJE) kaj "Om det internasjonale spr�ket esperanto" de Jon R�mmesmo. Ni metu la aferon sur la tagordon de iu estonta, ne jam tro ^sar^gita estrara interkonsili^go. 5. KLUBA AGADO ^Cu iu havas novajn ideojn pri kiel stimuli al agado? ^Cu niaj deziroj pri agado maltrafas sian publikon? Kiu adapti^gu, ^cu la estraro a� la kluboj/membroj? Kaj kiel? Ni povos almena� resta�ri la malnovan sistemon de cirkuleroj al la kluboj, kun proponoj pri loka agado, ekz-e modelaj leteroj por lokaj gazetoj, bonaj spertoj el aliaj kluboj, rekomendoj de ta�ga studmaterialo - kaj oferto pri la seminario. Anne Karin skribos al la tri novaj junaj membroj en Kristiansand (+ la klubestro) por informi ilin unu pri la aliaj kaj instigi ilin renkonti^gi. 6. FUNEBROJ: ^Cu starigi komisionon, kiu preparu gvidliniojn? Ulf interesi^gas, kaj invitos anka� Otto. 7. INFORMOJ: a) La BIBLIOTEKO DE NEL EN HAMAR. La publika biblioteko sciigis ke ili mem bezonos la bretarojn kiujn ni luas - en la da�ro de kelkaj jaroj. Egil aludis ideon ke ni turnu nin al la ^Stata Ar^hivo pri estonta depono en �ker g�rd, apud Hamar, sed tiam nia kolekto definitive i^gos nura ar^hivo, praktike nealirebla por la membroj. Alia ideo estas kunlaboro kun la altlernejo de Hedmark. b) Novaj KOMPUTILO KAJ TELEFONO EN ESPERANTONIA. Herman pluordigis la novan komputilon, sed restas kelkaj nedan^geraj virusoj kaj la k-diskilo estas nur lega. Li anka� instalis IP-telefonon, sed la nova aparato ne bone funkcias. Nia loka helpinto Marit Wold sendis diversajn konsilojn, sed ne anta�vidas povi veni helpi. 8. Eventuala^joj: PLIALTIGITA DOMLUO EN ESPERANTONIA Pro la renovigo de la tubaro en Esperantonia la domluo estas plialtigita ekde julio per 1140 kronoj monate, surbaze de simpla distribuo de la tuta kosto inter ^ciuj posedantoj (59 apartamentoj krom ni kaj la najbara frizejo) la� la areoj de la sekcioj. Douglas, ^ceestinte la ^generalan kunvenon 7.6.06, klarigis ke la� la ekonomiisto (forretningsf�rer) necesas ke ni unue pagadu tiun plenan sumon, sed ke ni poste ricevos kompenson pro nia nehavo de ban^cambro kaj kuirejo. Tamen oni ankora� - almena� tuj post la ^generala kunveno - ne kalkulis kiom estu la kompenso. Ni petas la domkomisionon studi la dokumenton kun specifo de la elspezoj (tilbudsdokumentet) kaj, kunlabore kun nia najbaro, Gunn, akceli la kalkuladon de la kompenso. ------------------------ La interkonsili^go DA�RIS de la 19.10 ^gis la 21.10. Ni perdis la konekton unu fojon. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. VENONTA INTERKONSILI^GO: ^ja�don la 7an de septembro (semajno 36)* je la 19a. Protokolis Douglas -------------------- *Prokrastita ^gis ^ja�do la 14a de septembro (semajno 37). **Poste (retpo^ste 13.8.2006) Anne Karin raportis: De la anta�a interkonsili^go en junio mi transigis 20 000 kr de Skagen Avkastning al Skagen Vekst, kaj 7000 de Skagen Avkastning al la po^st^gira konto. Tio estas la 27 000 kr kiujn mi transigis de la altintereza konto al Skagen Avkastning inter la du anta�aj estrarkunsidoj. La sumoj investitaj en la du fondusoj estas nun: Skagen Avkastning 100 000 kr; Skagen Vekst: 40 000 kr. La valoroj de la sumoj estas: Skagen Avkastning: 106 247 kr; Skagen Vekst: 47 460 kr. De la anta�a interkonsili^go la kresko de Skagen Avkastning estis (6247 kr- 3781kr) =2466 kr. La falo inter la du anta�aj interkonsili^goj estis 1616 kr. Skagen Avkastning multe kreskis dum julio. De la anta�a interkonsili^go la kresko de Skagen Vekst estis (7460 kr - 5669 kr) = 1791 kr. La falo inter la du anta�aj interkonsili^goj estis 3292 kr. Do, ni ankora� ne regajnis tiun falon.