Norvega E-Ligo ESTRARA INTERKONSILI^GO, ^jałdon 22. junio, semajno 25, 2006. P r o t o k o l o PARTOPRENIS: Ulf Lunde ( en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo) kaj Arne Olav Mjųen (en Trondheim). Jardar E. Abrahamsen kaj Herman Ranes antałavertis, ke ili ne povos partopreni. Eli Fitjar ankorał havas forpermeson. 0. La TAGORDO: aprobita. 1. Protokolo de la ANTAUA INTERKONSILI^GO (^jałdon 11. majo, semajno 19). Jardar proponis sub pkt 6, Seminario, mencii ankał la mankon de laborkapacito, sed ni konstatis ke tio estas konata ^generala problemo de NEL nuntempe kaj tial ne menciinda tiuloke. Anne Karin atentigis ke la jarkalkulo por 2005 fine montris malprofiton. Ni ^gustigis pkt. 4 lałe kaj aprobis la protokolon. 2. Investo de NIA KAPITALO, raporto de la kasisto: Anne Karin kredis ke ^si transigis per la reto 20 000 kronojn el Skagen Avkastning al Skagen Vekst (lał pli frua estrara decido), sed ial tio ne registri^gis. (Feli^ce, ^car la kurzoj poste plufalis!) ^Si provos denove. ^Si ankał transigis al Skagen Avkastning 27 000 kronojn el la "altintereza" konto ^ce Nordea, tiel malplenigante ^gin, ^car ni ne bezonas ambał. Niaj antałaj investoj de 100 000 kr en Skagen Avkastning valoras nun 103 781 - do malkresko de 1 616 kr post la lasta raporto. Niaj investoj de sume 20 000 kr en Skagen Vekst nun valoras 25 669 kr, do perdo de 3 292 kr post la lasta interkonsili^go. 3. La FARTO DE NIAJ KLUBOJ. En Bergen oni neformale renkonti^gos ekde la komenco de septembro. Al Kristiansand necesas skribi tuj post la ferioj por instigi ilin renkonti^gi, ^car nun ili havas 2-3 novajn junajn membrojn kiuj tute ne scias unu pri la alia. Bryne renkonti^gas pli-malpli ^ciumonate, Trondhejmo kaj Sarpsborg du fojojn monate. Stavanger ^sajne portempe dormas. Hamar ne plu renkonti^gas regule. De Tromsų neniu informo. Tųnsberg (malfondita) ankorał ne sendis monkalkulon*. Oslo almenał enkasigos ^statan subvencion por siaj klubaj kunvenoj. ** La studenta grupo en Oslo aran^gis kolokvon por kelkaj komencantoj kiam ne plu estis sufi^ce multaj por kurso. Resume: la kluba vivo estas konsterne malvigla, kaj ni devos venontfoje serioze konsideri kion eblas fari por stimuli plian aktivadon. 4. La BIBLIOTEKO de NEL en HAMAR. Douglas vizitis la bibliotekon antał du tagoj - vd. la ^cemetitan raporton. La libroj kaj la perioda^joj estas tre bone ordigitaj kaj la libroj komputile registritaj, sed la kolekto estas forka^sita en kela stokejo kaj ankał la katalogo ne estas publike ser^cebla. Necesas ion entrepreni por ligi nian kolekton kun la publikaj bibliotekoj kaj ties katalogoj. Tiucele ni esperas ke Egil O. Larsen sukcesos aran^gi etan libroekspozicion en la urba biblioteko en Hamar kaj instigi al a^ceto - ał pruntado ^ce ni - de kelkaj lerno- kaj legolibroj. Ni ankał celu ian kunligon inter la katalogoj de la publikaj bibliotekoj kaj la nia. Douglas petos konsilojn de Randi Hansen (Tųnsberg), multjara abonanto de E-nytt, kiu kiel bibliotekisto foje prizorgis a^ceton de E-libroj por la gubernia biblioteko de Vestfold. 5. ^Cu plani BIBLIOTEKAN INFORMKAMPANJON? Bertil Nilsson (Svedio) proponas ke ni norvegigu lian kajeron Introduktion till Esperanto (30 p. A5), kaj dissendu ^gin al ^ciuj urbaj kaj lernejaj bibliotekoj kiel reklamilon por la nova norvega-Esperanta vortaro, kiam ^gi aperos. Estas ankorał necerte kiam aperos la nova vortaro, sed ni ne devas atendi ^gin por dissendi informilojn al la bibliotekoj. Ni tamen dubas ^cu valoras dissendi tian kajeron mem, kaj favoras sendi nur simplan folion - ał du - kie ni prezentu, krom la kajero de Bertil Nilsson, ankał la norvegan tradukon de "Jen nia mondo" 1, kiun nun preparas Norvega Junularo E-ista (NJE), kaj ekz-e la kajeron de Jon Rųmmesmo Om det internasjonale språket esperanto. Nepre enestu mendilo kaj ^girilo.*** 6. Kiom kaj kiel pagi por TUBARA RENOVIGO EN ESPERANTONIA? La ^generala kunveno 2005 de la posedantaro Sameiet Olaf Schous vei 12-18 konstatis neceson plene renovigi la tubaron en la domego. Tiu laboro estas nun komencita en n-ro 12, kaj kostos entute 9,1 milionojn da kronoj. Provizore oni kalkulas simple lał kvadratmetroj, kaj trovas ke nia parto de tio estas preskał 204 000 kr. (2,24%). La posedantaro planas kolektive prunti la tutan sumon je 5%-interezo repagotan tra 20 jaroj. Rezulte de tio nia domluo kreskos jam en julio ^ci-jare per 1140 kr monate. Tamen: a) Unu posedanto levis proponon ke tiuj kiuj volas kaj povas, rajtu tuj pagi sian parton, ał mem aran^gi personan prunton. Montri^gas ke tio kondi^cas ^san^gon de la statuto, sed ^sajnas ke ni povas esperi, ke tion oni aprobos, kaj ke ni povos eviti partopreni en la komuna prunto. b) ^Car ni ne havas ban^cambron nek veran kuirejon (tamen jes necesejon), la posedantaro pretas doni al ni kompenson. Sed ^gi estas ankorał kalkulota - neniu havas ideon ankorał, kiom granda ^gi estos. Ni lasas al la domkomisiono eventuale enga^gi profesian helpon de ekonomiisto ał juristo pri tio. Tiu nova elspezo venas aldone al la plialtigo de la interna domluo per po 3 000 kr jare, kiun ni konstatis en nia februara interkonsili^go, pkt. 7 b). 7. Planado de SEMINARIO 2006. Tri ideoj prezenti^gis. a) La sveda E-instituto invitas al seminario en Karlskoga 7-8 oktobro. Unu el la temoj estas "Informoj pri Nitobe - lingva diverseco kaj demokratio. Politikaj aspektoj de lingvo kaj komunikado". ^Cu eblus iel peti kaj uzi tiun materialon? b) Odd Tangerud proponas reviziadon de la tradukoj de "Peer Gynt" kaj "Brand" (vd. pkt. 8 b) ^ci-sube). ^Cu eblus uzi la seminarion por iel komenci tiun projekton? Douglas demandos al Odd kiel li vidas tiun ideon kaj ^cu li eventuale pretus prepari grupekzercojn. c) La junularo laboras pri norvegigo de la lernolibro "Jen nia mondo". ^Cu la seminario povus iel kontribui al tio? Pri a) kaj c) Douglas sondos la intereson ^ce la junuloj. 8. Informoj a) La stato de LA NOVA KOMPUTILO en Esperantonia. ^Gi ^generale pli bone funkcias ol la antała, i.a. pro plia multa interna memoro, kaj la nova Access ebligas transsendon de la biblioteka katalogo al/de Hamar. Sed montri^gas ke la k-diskilo nur legas, ne skribas ("bruligas") k-diskojn. Do necesas transigi la k-diskilon el la malnova ma^sino. Tion povos fari Herman kiam li venos al Oslo dum la lasta duono de julio. Kelkaj funkcioj en la malnova Word estis pli bonaj ol en la nova, sed montri^gis neeble reinstali ^gin sen reinstali ^ciom. b) Odd Tangerud proponas starigi laborgrupon por REVIZII la tradukojn de PEER GYNT kaj BRAND faritajn de Erling Anker Haugen. Ni ser^cu kunlaborontojn per anonco en Norvega Esperantisto. Vd. ankał pkt. 7 b) ^ci-supre. c) La norvegaj versioj de la retkurso ESPERANTO VIVA!, kiu bazi^gas sur ekzemploj de rekta uzado de la lingvo, bezonas reviziadon. La verkinto, Ian Fantom, nun havas tempon por aldoni sonekzercojn kaj ankał tute refari la strukturon, tiel ke pli facilos aldoni kaj revizii nacilingvajn tradukojn. Sed la du kursgvidantoj, Arne Olav Mjųen kaj Jon Rųmmesmo, raportas pri tre malmultaj lernantoj lastatempe. Parto de la kałzo ver^sajne estas ke intertempe la kurso "Lernu!" / "Ana Pana" ricevis subvencion el Kanado kaj tre populari^gis, i.a. pro la multaj interaktivaj ekzercoj. ^Cu eblas starigi ligilojn al "Esperanto Viva!" el "Lernu!"? 13. Eventuala^joj. Neniuj. La interkonsili^go DAURIS de la 19.15 ^gis la 21.45. Ni perdis la konekton unu fojon. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jałdon la 10an de ałgusto (semajno 32) je la 19a. KUNSENDA^JO: Raporto pri vizito al la biblioteko de NEL en Hamar. Protokolis Douglas ------------- ALDONOJ POST LA INTERKONSILI^GO *Pkt. 3, Tųnsberg. Vespere venis mesa^go de Knut Haugen. Li kontrolos la saldon kaj ankał kelkajn librojn kiuj apartenas al la klubo. **Pkt 3, Oslo - aldono: Heming W. Thorbjųrnsen gvidis regulan kurseton por kvar siaj kolegoj en sia laborejo. ***Pkt. 5. Informkampanjo. Mi ekmemoras, ke lastjare ni dissendis retpo^ste al la ^c 20 plej grandaj bibliotekoj oferton pri la tiam nova belga k-diska kurso "Grunnkurs med påbygging", sed neniu el ili respondis. -------------------------------------------------------------------------------------------------- Raporto pri VIZITO al la BIBLIOTEKO de NEL en Hamar. Mardon 20 junio 2006 mi, kiel centra responsulo, finfine vizitis nian bibliotekon, en kela stokejo en la biblioteka domo en Hamar. Mi estis tie por la unua fojo post la translokigo el la Universitata Biblioteko en Oslo en 1993! Mi kunportis centon da libroj kaj kajeroj hereditaj, kiujn ni ne jam havis tie. La voja^go kostis 232 kr. (inkl. tramojn en Oslo) - duonpreze por pensiulo. La loka ordiganto, Egil O. Larsen, bele akceptis min kaj montris al mi la kolekton, kaj ni ankał rigardis la registron (faritan per programo Access) en lia hejma komputilo. (La atmosferaj kondi^coj malfaciligas dałran laboron en la biblioteka kelo.) La malnova komputilo de NEL (uzita en Esperantonia 1994-99) ku^sas nun neuzata en la biblioteka kelo. La LIBROJ staras bone ordigitaj sur la bretoj. La grandformataj (kvart-) libroj estas apartigitaj (3 bretoj), same la nebinditaj maldikaj libretoj kaj kajeroj (14 bretoj). La ordinar- (oktav-)formataj libroj okupas 42 bretojn. La faklibroj estas grupigitaj krude lał Dewey (plejparte lał 100-oj), kaj la priesperantaj en deko da improvizitaj kategorioj (lernolibroj, vortaroj, terminaroj, frazaroj ktp); ene de tiuj grupoj la libroj estas ordigitaj alfabete lał verkinto ał titolo. Precipe por la nebinditaj kajeroj estas bezono por (a^ceto? de) cento da libroapogiloj ał dokumentingoj. ^Ciuj libroj estas komputile registritaj per Access (^c 5 500 titoloj). Eblas tie ser^ci libron per (parto de) titolo, verkinto ktp ałvidigi listojn ordigitajn alfabete lał tiaj registra^joj. Duobla^joj aparte tałgaj por forsendo al la Tria Mondo (anglaj, francaj kaj internaciaj lernolibroj, legolibroj k.s.) estas jam grandparte elprenitaj (kaj forsenditaj), sed restas iom da duobla^joj precipe de beletro. La PERIODA^JOJ estas pli-malpli ordigitaj alfabete (entute ^c 40 bretoj), sed la serioj da binditaj jarkolektoj de El Popola ^Cinio, Heroldo ktp staras aparte (^c 30 bretoj). La perioda^joj ne estas registritaj. La tutan ordigadon kaj registradon PRIZORGIS Egil sola. Kaj li apenał vidas eblon enga^gi aliajn klubanojn helpi pri la laboro. La TUTA KOLEKTO okupas 112 bretometrojn. Tuj apude staras pluraj bretaroj malplenaj. Egil demandos, ^cu ni rajtas uzi kelkajn el ili. Estas bezono por translokado de la ricevitaj perioda^joj 1994-2003 el Esperantonia por liberigi spacon ^ci tie. En la komenco (1993) NEL kaj la urba/gubernia biblioteko akordi^gis pri modesta LUPAGO , sed ^sajnas ke en la praktiko ili ne postulas tion de ni. Estus dezirinde iel KUPLI nian registron al la grandaj KATALOGOJ de la oficialaj bibliotekoj - kaj precipe la urbaj/guberniaj bibliotekoj, tiel ke eblos mendi librojn el nia kolekto per la publikaj servoj. Egil provos esplori tion, iam parolante kun la loka bibliotekestro (la antałan li tre bone konas, sed nun venis nova, kun kiu li apenał konati^gis). Estus dezirinde ankał elmeti plej aktualajn librojn (lernolibrojn kaj legolibrojn) en la bretojn de la PUBLIKA biblioteko samdome, sed ^sajnas ke okazis la malo: la bibliotekistoj lasis al NEL stoki E-librojn, kaj restas preskał neniom en la bibliotekaj bretoj supre. La kolekto de NEL estas ege malmulte uzata de NIAJ MEMBROJ. Minimume ni devus alirebligi la registron en nia TTT-ejo (decidite de la estraro en 2003). Espereble tio teknike eblos se ni sendos ne tutan Access-dosieron, sed tabelojn de la registra^joj, ekz-e en ordinara Word-formato.* Alia (malnova) ideo estas CIRKULIGI faskon da aktualaj libroj inter la kluboj. Douglas Draper --------------- * Jardar E.A. (kiu mastrumas la TTT-ejon de NEL) poste petis (kaj ricevis) ^gin en teksttabela formato.