Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go, ^jaùdon 11. majo, semajno 19, 2006. P r o t o k o l o PARTOPRENIS: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Ulf Lunde ( en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo) kaj Arne Olav Mjøen (en Trondheim). 0. La TAGORDO: aprobita. 1. Protokolo de la ANTAÙA INTERKONSILI^GO (^jaùdon 6. aprilo, semajno 14). Aprobita. 2. Investo de NIA KAPITALO, raporto de la kasisto: Nia investo de 100 000 kr en Skagen Avkastning valoras nun 105 397 - do ^gi kreskis per 570 kr post la lasta raporto. Niaj investoj de sume 20 000 kr en Skagen Vekst kreskis al 28 961 kr, kio indikas profiton de 986 kr post la lasta interkonsili^go. 3. La FARTO DE NIAJ KLUBOJ. Tromsø ne aktivas nun, ^car pluraj membroj lo^gas for - sed revenos. Trondhejmo aran^gas regulajn membrokunvenojn. En Bergen okazis la dua neformala kunveno post la revivi^go, kaj oni decidis renkonti^gi la unuan lundon en ^ciu monato ekde septembro. De la østlandaj kluboj raporti^gis nenio nova. Ankaù ne de Bryne, Stavanger aù Kristiansand. En Kristiansand estas nun du relative novaj junaj membroj kaj unu kiu volas membri^gi. 4. JARKALKULO POR 2005. Principe aprobita. Danke al la investoj de la kapitalo ^gi montras nur malgrandan malprofiton. Sed NEL ^suldas 9 000 kr al la domkonto (decidita unufoja pago por helpi relikvidi ^gin), tiel ke la jarkalkulo de 2006 ver^sajne montros grandan deficiton. 5. JARRAPORTO POR 2005. Restas la membrostatistiko kaj kontrolo de kelkaj informa^joj. La estraro devos aprobi ^gin retpo^ste antaù ol aperigi ^gin en Norvega Esperantisto n-ro 3. 6. SEMINARIO. NJE proponis kelkajn eblajn temojn, plej favorante "Norvega E-historio". Alia propono estas io el la E-kulturo. De la kluboj ne venis proponoj. Ni pluser^cos taùgan temon ^gis la venonta estrara interkonsili^go post ses semajnoj. Ni konstatis ke la seminario plej frue povos okazi en la lasta parto de aùgusto. 7. La STUDASOCIO: plialtigo de la KOTIZO. La jarkunveno de nia studasocio aprobis - per eta plimulto - proponon de sia estraro plialtigi la kotizojn per 50%. Do la nia estos 750 kr ekde 2007. ^Cu iel pagigi la klubojn? Ni decidis ke NEL pagu la kotizon kiel nun, tiel ke la subvencio estu eta instigilo por la kluboj. 8. La NORVEGA SOCIA FORUMO petas de NEL 1000 kr subvencie - aldone al la (nova) jarkotizo de 200 kr. (letero retpo^ste plusendita al la estraro 21.4). Pro la stre^cita ekonomio de NEL ni ne povas kontribui tian sumon, sed ni decidis montri bonan volon, aldonante 100 kr al la kotizo, tiel ke ni pagos entute 300 kr, same kiel lastjare. 9. Diversaj informoj: a) La NOVA KOMPUTILO, a^cetita lastjare per membraj donacoj, estas nun instalita en Esperantonia kaj ekuzata, danke al multhora laboro de Herman Ranes. b) HEREDITAJ LIBROJ. Nur unu membro a^cetis librojn laù la listo en Norvega Esperantisto 2/2006. (Tamen li a^cetis 6.) c) Venis du PETOJ de AFRIKAJ ESPERANTISTOJ pri ekonomia subteno por ^sajne bonaj projektoj, sed ne eblas al NEL helpi en nia nuna ekonomia situacio. ^c) András Lukács, kiu gvidas grandan tegmentan MEDIPROTEKTAN ORGANIZON en Hungario, ser^cis NORVEGAN PARTNERAN ORGANIZON por subvencipeto ^ce EEA. Ser^co de kelkaj membroj kiuj povus prizorgadi tradukojn ne sukcesis. 13. Eventuala^joj. Neniuj. La interkonsili^go DAÙRIS de la 19.05 ^gis la 21.05. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jaùdon la 22an de junio (semajno 25) je la 19a. Jardar avertis ke li ne povos partopreni. Protokolis Douglas