Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go, ^jaùdon 6. aprilo, semajno 14, 2006. P r o t o k o l o PARTOPRENIS: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Ulf Lunde ( en Os), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Douglas Draper (en Oslo) kaj Arne Olav Mjøen (en Trondheim). 0. La TAGORDO: aprobita. La interkonsili^go estis prokrastita unu semajnon pro nesukceso (last^jaùde) kunkupli ^ciujn telefonojn. 1. Protokolo de la ANTAUA INTERKONSILI^GO (^jaùdon 23. februaro, semajno 8). Tiu interkonsili^go estis nekvoruma, pro ne^ceesto de la prezidanto kaj la vicprezidanto, tamen tiuj poste subtenis ^ciujn faritajn decidojn kaj ni unuanime aprobis la protokolon. 2. Investo de NIA KAPITALO, raporto de la kasisto: Nia investo de 100 000 kr en Skagen Avkastning valoras nun 104 827 - do ^gi falis per 1 179 kr post la lasta raporto. Ni informi^gis ^ce Skagen ke tia portempa falo ne estas malnormala: Oni antaùvidas ke la kurzo plene rekreskos tra la somero. Niaj investoj de sume 20 000 kr en Skagen Vekst kreskis al 27 975, kio indikas profiton de 1 800 kr post la lasta interkonsili^go. 3. ^Cu INVESTI PLI el la kapitalo en akcifonduso? ^Guste nun ne estas konsilinde a^ceti pli en Skagen Vekst aù en norvegaj akcioj ^generale, ^car la kurzoj estas rekorde altaj. Sed estas favore a^ceti nun en Skagen Avkastning, pro la kurzofalo. Ni investu tie 20 000 kr pli. Pri akcioj ni sekvu la evoluon, kaj se okazos subita falego de la akcikurzoj, ni rapide interkonsili^gu, cele al eventuala transigo el nia investo en Skagen Avkastning al akcifonduso. 4. La FARTO de NIAJ KLUBOJ. Kun Tromsø Jardar ne havis kontakton. En Trondheim okazas regulaj kunvenoj. Hamar sendis jarraporton (la sola ^gis nun, krom Oslo). La agado estis malpli vigla ol en antaùaj jaroj. La estraro reelekti^gis. Sarpsborg raportis ke okazis nenio nova. En Oslo nova prezidanto - por unu jaro - estas Otto Prytz. Oni planas printempan informkampanjon i.a. kun disdonado de flugfolioj. De Tønsberg neniu reago al nia mesa^go pri malfondo. Ni petu monkalkulon. Kristiansand, Bryne, Stavanger: Anne Karin estas portempe tro okupita por flegi kontakton. Bergen: Eli telefonis, ke okazis unu sukcesa (sed neformala) kunveno, kaj ke la venonta okazos merkredon la 26an de aprilo. Ver^sajne havus bonan efikon se ni flegus regulan kontakton kun ^ciuj kluboj, stimulante ilin per kelkaj demandoj aù ideoj, almenaù antaù ^ciu nia interkonsili^go. 5. Porinforme: Neniu nova reago al la alvoko pri DONACOJ. Entute ses membroj pretas ^gis nun kontribui jare de 300 ^gis kelkmil kronoj, kaj unu jam pagis 1 230 aldone al sia jarkotizo. 6. Porinforme: VENDADO DE MALNOVAJ LIBROJ. Post la dua listo en Norvega Esperantisto (n-ro 1/2006) turnis sin al ni nur unu a^cetanto (ekster-landano kiu a^cetis 25 libr(et)ojn por biblioteko). 7. Porinforme: La NOVA KOMPUTILO en Esperantonia instali^gis kontentige. Pri tio multe laboris Herman Ranes (stirante la ma^sinon de Trondhejmo). Kelkaj programaj aferoj ankoraù ne estas kontrolitaj, sed ver^sajne eblos baldaù ekuzi la novan ma^sinon por la ^ciutaga laboro. 8. SEMINARIO: NEL devos aran^gi seminarion dum 2006 (jaro sen landa kongreso). La tri lastajn fojojn (2000, 2002, 2004) ni traktis informadon. Kvankam tio okazis en variaj kaj aktivigaj manieroj, ni ne sukcesis altiri multajn membrojn el ekster la estraro. Ni decidis turni nin al la junulaj membroj kaj al la kluboj, por demandi kion ili ^satus fari, kaj peti iliajn proponojn. 9. Statoj de la JARRAPORTO kaj la JARKALKULO. Ne multo estas ankoraù farita. Necesas pretigi ilin por estrara aprobo ^jaùdon la 11an de majo (semajno 19) por livero al Norvega Esperantisto la postan tagon. Ni komencu la laboron pli frue, per retpo^sto. 10. La KONFERENCO PRI TUTMONDI^gO / Globaliseringskonferansen oktobre. Ni ne sukcesis sendi proponon de temo por seminario tie antaù la unua limdato, la 1-a de aprilo, kaj ankoraù ne havas konkretan proponon. Douglas skribos al DEA por demandi pri iliaj spertoj en ^jusa simila konferenco en Kopenhago, kaj por demandi ^cu ili havas konkretajn konsilojn aù proponojn por ni. Li skribos ankaù al SEF samteme. 11. RETA TELEFONO en Esperantonia? Jardar proponas ke NEL transirigu sian abonon de Telenor al IP24, kaj uzi la abonon Zerobusiness. Tie la abontarifo estas nula, kaj la pago por uzado estas tre malalta, kvankam estas kelkaj unufojaj elpezoj. Ni principe aprobis la proponon kaj komisiis al Jardar kaj Herman ordigi la teknika^jojn. 12. La DOMKOMISIONO. Regularo pri ties decidorajtoj - se iam farita - ne estas trovita. Ni proponas ke la domkomisiono mem redaktu novan, kun konsidero de la proponoj de la estraroj de la tri posedantaj organizoj. a) La domkomisiono informos al la estraroj pri la komisionaj decidoj. Se ene de unu semajno la estraro de NEL ne faras decidon kontraù iu komisiona decido, ^gi per tio aprobas ^gin. b) Ni invitas la du aliajn posedantojn konsideri similan decidon. c) Ni invitas la domkomisionon proponi pli detalajn regulojn pri sia laboro, se ^gi trovas tion utila. 13. Eventuala^joj. Neniuj. La interkonsili^go DAURIS de la 19.40 ^gis la 21.30. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. Venonta interkonsili^go: ^jaùdon la 11an de majo (semajno 19) je la 19a. Protokolis Douglas