Estrara interkonsili^go, ^ja�don 8. decembro, semajno 49, 2005.

Protokolo 

Partoprenis: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim)  krom pkt. 9,  Ulf Lunde
(en Os), Anne Karin Bondhus (en Bryne), Douglas Draper (en Oslo) kaj Arne
Olav Mj�en (en Trondheim).

0.  La tagordo: aprobita.

1. La protokolo de la anta�a interkonsili^go la 17an de novembro:  aprobita.

2. Investo de nia kapitalo: raporto de la kasisto. La 100 000 kr. en Skagen
Avkastning kreskis per 4 750 kr kaj la 20 000 en Skagen Vekst per 3 058.


3. Forpermeso al Eli Fitjar.
 Eli petis forpermeson el la estraro ^gis la 1a de februaro 2006. La estraro
konfirmas ke ^gi permesas al Eli foresti el la estraro  ^gis la 1a de
februaro 2006, kaj e^c pli longe se ^si tion bezonos.


4. ^Sparmanieroj.
La ekonomio de NEL estas malforta.  Ni konsideris kelkajn proponojn por
^spari elspezojn:

-  redukti de 6 al 5 eldonoj de Norvega 
Esperantisto jare (sen redukto de la suma pa^gonombro). Ne ideala solvo, sed
^gi ^sparus ^c    2 000 kr.

- nuligi inter^san^gajn kaj senpagajn abonojn de N. E-isto. Ne restas multaj
nuligeblaj.

- tuj ^cesi sendi N.E-isto al membroj kiuj ne pagis la kotizon. Nun ni
plusendas tutan jaron - kun averta ru^ga kruco dorspa^ge. Kaj multaj pagas
nur a�tune, nur post dua pagiga letero. Do se ^cesi sendi pli frue, ni
perdos pli da membroj.

- sendi N.E-isto nur retpo^ste al tiuj membroj kiuj havas retpo^ston kaj
anka� ne bezonas paperan version.

- eviti sendi senkostan Esperanto-nytt al aliaj ricevantoj ol redakcioj. Tio
ne multon ^sparus.  Kaj ni ^ciukaze devos pagi por 200 (vd. pkt.7). Sed ni
trarigardu la liston de tempo al tempo kaj faru aktualajn ^san^gojn. Douglas
reprenas la respondecon pri tio. Ni povos sendi leteron al la ricevantoj
petante ilin konfirmi sian intereson. 

- ^cesi disdoni Esperanto-nytt al nedifinitaj ricevantoj (nun ^c 500, sed
iom varie): ni donu nur al interesatoj, ekz-e ^ce informbudoj. 

Tamen povas esti utile lasi ekzemplerojn en atendejoj k.s., kie multaj homoj
povos legi ^ciun ekzempleron, kaj ne tuj for^jetas ^gin same kiel
reklama^jon ricevitan leterkeste. 

Konklude, iom eblas ^spari, precipe per la unua kaj la lasta proponoj, sed
ni prokrastu efektivigon ^gis ni havos superrigardon de la (eventualaj)
reagoj al la alvoko pri libervolaj kontribuoj.

5. Libervolaj kontribuoj.
Por plibonigi la financan situacion ni povas peti libervolajn kontribuojn,
kvankam ni evitu bazi^gi sur ili. Jardar proponas, inspirite de Signe
Christophersen, ke oni lasu la kontribuantojn elekti la uzon de siaj
kontribuoj per indiko, ^cu ili volas kontribui al ekz. la propaganda
fonda^jo, la domkonto a� la eldonado de Esperanto-nytt. Spertoj de aliaj
kampoj indikas ke tia aktiva elekto plifaciligas la donacadon, tamen
kondi^ce ke la organizo mem unue indikas la aktualajn profitantajn celojn . 

Sed unue ni atendu la rezulton de la ^generala alvoko en N.E-isto 6/05

Alia propono: pli a�daca investo de (pli granda parto de) nia kapitalo en
akciaj fondusoj. Long-perspektive oni povas atendi 10% jare a� pli.


6. Abonkotizo, Esperanto-nytt.
En retpo^sta diskuto malmultaj estraranoj favoris plialtigon de la
abonkotizo. Tial ^gi restu ne^san^gita je 30 kronoj en 2006. 

7. Norvega Esperantisto: sendado
La kondi^coj por dissendado per la ^gisnuna rabatsistemo (kiu alinomi^gos
PostAbonnement) severi^gos jarfine - la Po^sto postulos detalajn informojn
pri ^ciu numero monaton anta� la dissendo. Pli libere ni povos sendi per
B-Massebrev (kiun ni jam uzas por E-nytt), sed tio altigos la koston per ^c
30%.

Sendante per Massebrev oni devas pagi por minumume 200 ekz., per
PostAbonnement por 500.

Ni konkludis ke ni devos sendi Norvega Esperantisto  kiel B-Massebrev,
malgra� la aldonaj kostoj.

8. La anonceto en Aftenposten.
En septembro NEL pagis, kune kun la Oslo-klubo, por aperigo de anonceto en
Aftenposten, matena eldono (tutlanda) sub la rubriko Spr�kundervisning.
Malgra� rabato pro tritaga apero samsemajna tio kostis sume 1 178 kr. kaj
^gi ne rezultigis sinturnojn al nia oficejo nek (mezureblan) plian legadon
de nia TTT-ejo. Sed la longperspektiva informvaloro estas malfacile
pritaksebla.

Tamen senpage (kaj pli videble?) en la vespera eldono (Oslo-regiona) eblas
anonci sub la rubrikaro Hva skjer? - prelegojn kaj kunvenojn, sed ne
kursojn. Tie la Oslo-klubo povos anonci tiujn siajn klubajn kunvenojn kie
okazos formala prelego a� sim. Kvankam apena� iu pro tio venos, ^gi efikos
reklame. Trondheim kaj aliaj kluboj ser^cu similan rubrikon en siaj lokaj
gazetoj.

Jardar forestis dum la sekva punkto ^car li konstatis ke li ne estas
senpartia en la demando.

9. Esperanto-nytt
Jardar, la redaktoro de Esperanto-nytt, trovas sian postenon neplenumebla
pro la intervenoj flanke de la estraro. Li tial petas la estraron decidi: a�
la estraro ^cesu interveni pri la redakciaj prioritatoj kaj la redaktoraj
pritaksoj pri la celgrupo, a� la estraro trovu novan redaktoron pri kiu ^gi
estas pli kontenta.

La estraro

-  konstatas, ke Jardar enkondukis novan redakcian linion en Esperanto-nytt,
kun grandaj diferencoj de la malnova stilo, kaj ke tio estas naskinta
kritikon ^car ne ^ciuj estraranoj senrezerve konsentas kun tiu linio.

- tamen unuvo^ce  la�das la bonan laboron kiun faras Jardar pri
Esperanto-nytt.

- montras sian fidon al Jardar rajtigante al li dum 2006 redakti la gazeton
la� sia propra redakcia linio. Jarfine ni denove priju^gu la situacion.

- instigas lin provi trovi unu a� plurajn aliajn redakcianojn kaj kunlabori
kun ili en la produktado de la gazeto.

- konstatas ke la� la strategia plano de NEL junuloj estas prioritata
celgrupo, kaj agnoskas ke anka� lingvemuloj estas aktuala celgrupo por
Esperanto-nytt, sed esperas ke la redaktoro anka� atentos la interesojn de
aliaj legantoj.

- esperas ke trovi^gos loko en la gazeto por io pri la ideoj kaj agadoj de
diversaj tendaroj en la Esperantomondo.

- tamen fine lasas al Jardar kiel redaktoro la lastan decidon pri la enhavo
kaj agnoskas lian rajton rifuzi ajnan proponon de aliuloj sen devi ^ciun
fojon prezenti kialon por sia decido.

10. Eventuala^jo
Douglas (biblioteka responsulo) raportis ke li ankora� planas viziti la
bibliotekon de NEL en Hamar, i.a. por ser^ci librojn ta�gajn por sendi al
Afriko, sed ke tio nun prokrasti^gis ^gis januaro, pro okupiteco de la loka
responsulo. 
 

La interkonsili^go da�ris de la 19.00 ^gis la 21.16. ^Ciuj vokis mem kaj
rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo.

Venonta interkonsili^go: ^ja�don la 12an de januaro (semajno 2) je la 19a. 
Protokolis Douglas
----------------------------------------------------------------------------------

(Aldono al la protokolo.)

11an de decembro 2005

Komuniko al la estraro de NEL de la redaktoro de Esperanto-nytt, koncerne 
la decidon pri la informgazeto Esperanto-nytt kaj ties redaktoro:

*** Unuaj konstatoj ***

Mi kun kontento konstatas ke la estraro petas la redaktoron de 
Esperanto-nytt trovi kunredakcianojn. Jam anta� la estrara interkonsili^go 
mi signalis al eblaj kunlaborantoj, ke en la eventuala kazo de mia 
pluredaktado estus preferinde havi kunlaborantojn, ^car konstruiva kritiko
gravas.

La plej gravaj ^san^goj por la redakcio estas ke la estraro ^cesos interveni
pri la redakcia laboro, kaj ke la ne-redaktora redakciano ne restos
redakciano.

Mi konstatas ke konekte al la estrara deklaro ke ^gi fidas la redaktoron, 
la estraro (kun partopreno de la eksredakciano role de estrarano) trovas 
necese por la unua fojo en nia historio starigi unujaran provperiodon por 
kontroli kiel fartos la aferoj sen intervenoj kaj sen tiu redakciano.

Malgra� la malfaciliga malfido kiun tio signalas, mi pro la promesita 
unujara estrara neintervenado akceptas provi resti redaktoro dum la jaro
2006.


*** La deziroj de la estraro ***

Mi konstatas ke la estraro prezentas du dezirojn pri la enhavo de 
Esperanto-nytt, kaj mi konstatas ke tiuj deziroj konformas al mia jama 
laboro. Sub mia influo (anta� kaj dum mia redaktoreco) jam aperis 
artikoloj kaj noticoj pri ^cio kion la estraro mencias kiel dezirindan:

Mi prezentis aferojn por la "intereso de aliaj legantoj" ol lingvemuloj. 
Kelkaj malmultaj ekzemploj:

- La interkultura uzo de Esperanto (2/2004 p. 4-5; 3/2004 p. 3)
- Organizaj aferoj (2/2005 p. 4; 3/2005 p. 6)
- Muziko, literaturo, kultura^joj (2/2004 p. 6; 3/2004 p. 7; 1/2005 p. 6; 
  1/2005 p. 5; 2/2005 p. 5, 6; kaj ne forgesante Karius kaj Baktus en 
  2/2003 p. 6, kion la tiama redaktoro ne ^satis ^car tiu literaturo ne 
  estas sufi^ce serioza)
- Esperanta televido (2/2004 p. 6; 2/2005 p. 7; 3/2005 p. 4)
- Enciklopedio (3/2005 p. 4)
- Komputila^joj (2/2004 p. 7; 3/2004 p. 2; 3/2005 p. 8)
- Turismo (1/2005 p. 2-3)

Malgra� la problemo ke en multaj ideologiemaj kampoj preska� ne okazas io 
alia ol rezolucioj, mi anka� prezentis "ion pri la ideoj kaj agado de 
diversaj tendaroj en la Esperantomondo" (sed sen la pezaj analizoj kaj 
burokratecaj rezolucioj kiuj pli ta�gas por partoj de la interna publiko, 
kaj sen altrudi konkludojn, ^car tio estus trompo kontra� bonaj 
^jurnalismaj principoj). Ekzemploj:

- Ekonomia nejusteco (2/2005 p. 8; 3/2005 p. 5, tamen kun emfazo pri la 
  afero, ne pri la persono, kaj sen la senekvilibra konkludo)
- Lingva nejusteco (3/2004 p. 3, kun emfazo pri la ekzisto de la problemo)
- Edukado (3/2004 p. 8; 1/2005 p. 4, 8; 3/2005 p. 5)
- Lingvo por paco (3/2004 p. 6)
- (Ne-)ne�traleco de lingvoj (2/2003 p. 4, kion la tiama redaktoro ne 
  ^satis ^car ne temis eksplicite pri Esperanto, sed la artikolo 
  inkluzivi^gis ^car la provgrupo de legantoj ^satis ^gin)


*** Kriterioj de la provperiodo ***

Supozante ke la estraro ne bezonas jaron por priju^gi mian jaman 
redaktoran laboron, mi beda�ras ke la estraro evitas prezenti la 
kriteriojn la� kiuj ^gi intencas post unu jaro priju^gi mian redaktoran 
laboron. Sen tiu prezento ne eblas al mi rilati al la faktoroj kiuj gravos 
por la pluteno de mia posteno en 2007, se mi tion dezirus.

Manke de sciigo pri tiuj principaj decidoj a� gvidlinioj, mi prenas al mi 
la rajton mem deklari la ^ci-suban:


*** Finaj deklaroj ***

Mi ekde nun eksplicite laboros surbaze de la principoj de 
"Redakt�rplakaten", kvankam tiu ne estas menciita en la estrara decido. 
^Gi donas prudentajn rajtojn kaj postulas prudentajn devojn kaj ^ce la 
redaktoro kaj ^ce la estraro. Ekzemple, la redaktoro senrezerve akceptus 
(surbaze de Redakt�rplakaten) se la estraro eksigus la redaktoron ^car ^gi 
trovus la enkondukon de Redakt�rplakaten kontra�a al la estrara decido.

Redakt�rplakaten: http://www.nored.no/mainDesign.asp?aid=14589&gid=6797

Konforme al bonaj principoj de informado, kaj senkonsidere al ajnaj 
deziroj interne de la Esperanto-movado, ^cu temas pri finvenkismo, ^cu pri 
ra�mismo, ^cu pri aliaj ismoj, mi prioritatos tion kun kio la ne-Esperanta 
publiko povas senti ian identecon a� parencecon. Ne senvaloras montri 
anka� aliajn flankojn de la Esperanto-movado, sed tio okazu sobre, 
sendogme, memkritikeme kaj la� la kondi^coj de la publiko: ne la� la 
tradicia movada emo, ke ni volas -- ^car nin mem interesas -- rakontadi 
pri tio kio nin interesas. Esperanto-nytt estas eksteren-direktita 
informgazeto, ne "kongregacia gazeto" por interna edifo.

Fone de la kritikoj ene de la estraro mi aldonu la informon, ke pro la 
supraj konsideroj mi ^gis nun anka� evitis en Esperanto-nytt multajn 
aferojn kiuj al mi persone interesas kaj gravas, ^car mankus komuna punkto 
de koncerno kaj intereso kun la ne-Esperanta publiko. Tio rilatas al la 
^genro de ^generala informgazeto, kiu ne egalas al la ^genro de 
speciali^ginta gazeto por jamaj spertuloj, kp. ke kelkajn aferojn mi lasas 
al la redaktanto de la membrogazeto aperigi la� sia volo tie.

Jardar Eggesb� Abrahamsen