Norvega E-Ligo: Estrara interkonsili^go, ^jaùdon 17. novembro, semajno 46, 2005. PROTOKOLO PARTOPRENIS Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), Anne Karin Bondhus (en Bryne), kaj Douglas Draper (en Oslo). 0. La tagordo: aprobita. 1. La protokolo de la ANTAUA INTERKONSILI^GO la 3an de novembro: aprobita. 2. INVESTO DE NIA KAPITALO. Anne Karin fine sukcesis transigi duan fojon 10 000 kronojn al Skagen Vekst. Restas nun ^c 6 000 kr. en Nordea banko, je tre malalta interezo, kaj 20 000 kr en la po^stbanko. Krom la investoj en Skagen Avkastning kaj Skagen Vekst ni bezonas nur la po^stbankan konton - por ^girado. Ni rajtigis al Anne Karin transigi monon inter la bankkontoj kaj Skagen Avkastning laùbezone. 2. La FARTO DE NIAJ KLUBOJ. Douglas raportis: Sarpsborg: internaj kunvenoj kun 4 membroj ^ciun duan semajnon. Unu membro vizitas E-amikojn en Brazilo, alia en Germanio. Ili tenas kontakton - ankaù kun Hamarklubanoj - per Skype-telefono. Hamar: internaj kunvenoj hejme ^ce Per Johan Krogstie en Løten. Tønsberg: Douglas petis membron provi kunvoki la restantajn (pluraj forlo^gi^gis), sed ^gis nun senrezulte. Oslo: Nur 3 membroj en la lasta kunveno. Neniu kurso, sed pluraj junuloj lerti^gas memstare. Jardar raportis: Trondheim agrable kunvenas ^ciun duan semajnon. Pri Tromsø neniu raporto. Anne Karin raportis: Bryne: kunvenas neregule (?) Stavanger: neniu raporto. Kristiansand: Anne Karin kontaktigos la du novajn junulojn kun la restantoj el la malnova klubo. Bergen: Neniu raporto. 4. BIBLIOTEKO DE NEL, informoj kaj decida^joj: Douglas, kiu "heredis" de Tom Arbo Høeg (1926-92) la respondecon pri la biblioteko, informis pri kelkaj projektoj. a) Høeg iniciatis registradon de ARTIKOLOJ EL E-REVUOJ pri ^ciaj temoj. Li kun siaj helpantoj registris 1 300 artikolojn en komputilo, kaj li postlasis 2 500 registritajn sur paperaj slipoj. Ankaù ci-lastaj estas nun registritaj komputile (per Access). Douglas ofertis la registron al bibliotekoj en eksterlando, i.a la Internacia Muzeo en Vieno, unue en 1993 kaj denove ^ci-jare, sed ^sajnas ke nenie ^gis nun aliuloj entreprenis similan registradon. ^Sajne ni devas kontenti^gi per prezento de la kolekto per Norvega Esperantisto kaj ev. mencio per iu retlisto, ekz-e landa-agado. b) LIBRAJ DUOBLA^JOJ AL AFRIKO. Denove ni heredis multajn malnovajn librojn kaj eble 3/4 el ili ni jam havas en la biblioteko de NEL en Hamar. Tiujn ni provas sendi al malri^caj grupoj kaj E-bibliotekoj en Afriko. Douglas skribis al 9 novaj afrikanoj kies retadresojn li ricevis de la Afrika Oficejo de UEA kaj 5 el ili respondis (sed unu el tiuj translo^gi^gis al Finnlando, kaj neniu donis klaran respondon al demando pri la dogano pagenda je ricevo). Al Afriko ni sendu precipe lerno- kaj legolibrojn kaj vortarojn (tamen ne skandinavajn!). Kaj da tiaj ver^sajne eblas preni pli en Hamar. Literaturo, originala kaj tradukita (plejparte el eùropaj lingvoj), kaj esperantologio ^generale ne tiom taùgus por Afriko, kie supozeble estas multaj komencantoj. ^Cu VENDI BROKANTE AL LA MEMBROJ? ^Gis nun ni ne faris tion, por ne subfosi la merkaton de nia Eldonejo. Tamen vendo de libroj malnovaj kaj ne plu haveblaj almenaù ne rekte konkurencus kun novaj libroj vendataj de la Eldonejo, kaj brokanta a^cetado e^c povus stimuli intereson kaj plua^cetemon de la membroj. Kondi^ce ke Arne Olav - la eldonejestro - ne kontraùas, ni ofertu iom el la hereditaj libroj je brokantaj prezoj per Norvega Esperantisto. Tomas Jansson mesa^gis ke li povus organizi brokantan vendadon (en Svedio?). c) Post la morto de Agnete Anjer ni heredis ne nur multajn librojn, sed ankaù multajn PERIODA^JOJN parte pli-malpli kompletajn (El Popola ^Cinio, Esperanto, Heroldo, Okcidentgermana Revuo) sed ankaù po nur kelkaj numeroj de pli ol 200 diversaj. Kelkajn ni povas sendi ekz-e al Sezonoj en Kaliningrad aù eble aliaj kolektantoj, sed pri la amaso ni dissciigu unue per iu inter-nacia retlisto (landa-agado?), poste (se necese) per pagitaj anoncoj en Monato, Esperanto ~E. ^c) BIBLIOTEKAJ LIBROJ EN ESPERANTONIA. En Oslo venis propono de afi^sado en la TTT-ejo. Registrado estus relative facile farebla per krom-kampo en la Access-skemo. Sed ni havas teknikan problemon pri transsendo de la Access-dosiero inter Hamar kaj Oslo. d) VIZITO AL HAMAR. Douglas vidis la bibliotekan kolekton en Hamar lastfoje en 1993. Planita vizito al Hamar ankoraù ne okazis, sed li esperas interkonsenti kun Egil O. Larsen pri tio baldaù. 5. Demando de Anna Löwenstein 29.10 pri "MOVADA FOIRO" EN UK 2006. NEL ne havas ion ekspoziciindan. Se iu partoprenos en la UK, estos pli utile helpi ^ce informbudo de iu faka asocio en tiu sama foiro. 6. ^Cu NOVA KVINLINGVA BRO^SURO? La 3 000 ekz. kiujn ni presigis en 1999 ^sajne el^cerpi^gis. (Trionon de la stoko a^cetis UEA tuj post presado.) Ni produktis ilin por disdonado en internaciaj konferencoj kaj festivaloj. (Krome ili servas ankaù montrante ekzemplan Esperanto-tekston por interesi^gantoj pri la lingvo.) Tamen tio ne nepre koincidas kun nia nuna celgrupo: la junularo, laù la strategia plano (N.E-isto 3/05, p.16). Se represigi, ni mendu poiome (tio eblas ekz-e ^ce Øien & Indergaard en Trondhejmo), ne grandkvante. Ni prokrastis decidon, kaj intertempe studos la bro^suron. 7. Aliaj informa^joj: a) UN-SEMINARIO en Sundvolden. ^Ci-jare neniu (Oslo-ano) anoncis sin. b) Respondo de la norvega UNESKO-KOMISIONO pri norvega subteno de prezentota nova REZOLUCIO. La letero estas sobra kaj informa, kaj ne postulas rerespondon. ^Gi donas al ni utilan informon pri ilia pensmaniero (prioritato de protektado de gepatraj lingvoj kaj de la kultura diverseco). Ankaù la respondo de Eivind Vad Petersson (eksNELano, Unesko-komisionano) estas utila. (Bedaùrinde la litova reprezentanto tamen ne prezentis la novan proponon de rezolucio al la ^generala kunveno, pro manko de sufi^ca subteno.) c) Modernigo kaj norvegigo de la retkurso ESPERANTO VIVA. Ni ankoraù atendas permeson de la verkinto, Ian Fantom, modifi kaj norvegigi la kurson. ^c) EUROPA LINGVOTAGO. Nenio okazis ^ci-lande. Venontjare ni planu pli frue. d) INTERNACIA AGOTAGO. Nenio okazis ^ci-lande. Venontjare ni planu pli frue. Ekz-e inform-budon en subtegmenta butikaro. e) Kiel statas la norvega versio de la BRAZILA E-KURSO? Ulf Stenhaug, kiu norvegigis la kurson, perdis la kontakton kun la administrantoj en Brazilo. Necesas esplori, ^cu la traduko bezonas ^gisdati^gon. 8. Datoj por INTERKONSILI^GOJ EN 2006. Ulf preparis kalendaron. 9. Eventuala^joj. a) Propono de Kjell Peder Hoff kolekti tradukojn de NORVEGAJ POEMOJ kaj aliajn literatura^jojn el malnovaj numeroj de NORVEGA ESPERANTISTO kaj eldoni ilin en kajero. Se kopiigi poiome, tio ne postulas estraran decidon. Iu kun aliro al ar^hiva kolekto de N.E-isto povas nur komenci - unue per fotokopiado kaj glua muntado, kaj poste ev. plibeligi la rezulton per retajp-ado. b) Kiel progresas la pretigado de kajero kun PRILINGVAJ ARTIKOLOJ EL NORVEGA ESPERANTISTO? Judith P. Mortensen nun havas pretaj ^ciujn artikolojn de Rosbach, sed ankoraù devas selekti la plej taùgajn el la tekstoj por komencantoj. c) Jardar raportis ke li sukcesis malokazigi katastrofan MALREGISTRADON DE NIA DOMEJNO esperanto.no ! (Temis pri akcidenta forgeso flanke de NORID, la institucio kiu havas la superrigardon de ^ciuj domejnoj sub .no.) La interkonsili^go DAURIS de la 19.35 ^gis la 20.50. ^Ciuj vokis mem kaj rajtas postuli repagon de sia telefona elspezo. VENONTA INTERKONSILI^GO: ^jaùdon la 8an de decembro (semajno 49) je la 19a. Protokolis Douglas