NEL: Estrara interkonsili^go, ^jałdon 12. majo, semajno 19, 2005. Protokolo Partoprenis Ulf Lunde (en Os), Jardar E. Abrahamsen, Anne Karin Bondhus (ambał en Trondheim), Douglas Draper (en Oslo) kaj Pepita de Caspary (en Asker). Arne Olav Mjųen antałanoncis ke li ne povos partopreni. 0. La tagordo: aprobita. 1. La protokolo de la antała interkonsili^go la 10an de marto: aprobita. 2. Investo de nia kapitalo. La kasisto, Anne Karin, raportis ke la investoj lastfoje deciditaj estas faritaj 8. aprilo. ^Si raportos pri la aktualaj kurzoj kaj rendimentoj venontfoje (kaj ^ciufoje poste). 3. Foreningen Norden. La kotizo tamen restas sen^san^ga. Do neniu kałzo por konsideri eksi^gon. 4. Cu dissendi alvokon al la membraro pri kontribuoj al iu subteninda projekto? (Propono de Elna Matland por plibonigi la ligan ekonomion.) La projekto estu konkreta kaj limigita, tiel ke la donacintoj vidu rezulton. Ni elpensu tałgan celon en la venontan interkonsili^go ał neformale dum la landa kongreso. 5. Cu a^ceti alarmsistemon por Esperantonia? Oferto de Securitas pri alarmsistemo: 7800 kr por instali kaj abono 350 kr monate. ^Stel-enrompo okazis ^ce ni lastfoje en 1992 kaj niaj aparatoj estas asekuritaj. Do ne valoras tiom da mono por alarmsistemo. 6. Jarkalkulo 2004. La kasisto, Anne Karin, prezentis la jarkalkulon, kiu aperu en N.E-isto 3. La malprofito (1235 kr.) estas multe malpli ol ni timis. La jarkalkulo ankorał ne estas reviizita - ankał ne tiu por 2003. . 7. Malneta jarraporto 2004. Mankas ankorał kelkaj ciferoj, konkludo kaj fina fajnpolurado. Ulf sendos malnetan konkludon kaj kelkajn redakciajn plibonigetojn. Cetere ^gi estas preta por N.E-isto 3. 8. Strategiplano 2005-09. Jardar faris kelkajn modifojn kaj aldonojn al la antała plano (2001-05), precipe pri la pligravi^go de interreto kaj la nova populari^go de la angla lingvo ^ci-lande. La nuna malneta versio rezultis el retpo^sta debato inter Jardar kaj Douglas pri kelkaj pluaj ^san^goj. ^Gi aperu en N.E-isto 3 post eventualaj novaj modifoj fare de aliaj estraranoj. 9. Laborplano. Douglas faris kelkajn modifojn kaj aldonetojn al la antała plano (2003-05) kaj dissendis la rezultan tekston al la estraro. ^Gi aperu en N.E-isto 3 kun eventualaj modifoj fare de aliaj estraranoj. 10. Informbudo en Morokulien kaj aliaj praktika^joj pri la landa kongreso. Per Johan Krogstie plurfoje vizitis Morokulien kaj informi^gis pri la kondi^coj. Por ekspozicieto ał informbudo oni ofertas al ni lokon en flanka ^cambreto en Värdshuset - ał kaze de bona vetero ni povos ion starigi ekstere. Ni provu trovi lokon por nia migra ekspozicio (de 1987) kun novaj afi^soj, ał simpla ekspozici(et)o kun libroj kaj bro^suroj kaj - grave - vojmontriloj i.a. en la enirejo. La landa kunveno de Foreningen Norden en Kongsvinger iros al Morokulien sabaton posttagmeze por norvega-sveda aran^go ^ce la monumento. , do ni provu kapti tiun eblecon por interkonati^gi kun kelkaj aliaj membroj. 11. Resumo de ev. aliaj retpo^staj diskutoj. La retpo^sta listo nel-diskut estas transigita al nia propra servilo en Trondhejmo. 12. Eventuala^joj a) Ni ricevis proponon pri statut^san^go por redukti la nombron de la estraranoj: En la estraro estu minimume (nur) prezidanto, vicprezidanto, kasisto, sekretario kaj unu plia estrarano; kaj povu esti nur 2 anstatałantoj. Ni demandu ^cu la landa kunveno pretas trakti ^gin, kvankam ^gi estos sendita nur kun N.E-isto 3. b) Peto de UEA-prezidanto Renato Corsetti: Cu eblas iel influi la Unesko-komisionon admoni la norvegan ambasadoron ^ce Unesko kun-subskribi novan rezoluciproponon el Litovio? - Malfacile. c) Egil O. Larsen nun uzas sian novan, propran komputilon por la registro de la bibliotekaj libroj, kaj la malnova komputilo de NEL staras en Hamar neuzata. La interkonsili^go dałris de la 20.30 ^gis la 22.20. Telefonaj elspezoj en Esperantonia: ^c 30 kr. Krome Anne Karin rajtas rericevi ^c 15 kr pro la plu-voko al Ulf. Venonta interkonsili^go: ^jałdon la 2an de junio (semajno 22). Protokolis Douglas