Norvega E-Ligo: Estrara interkonsili^go, ^jaùdon 17. februaro, semajno 7, 2005. Protokolo Partoprenis Ulf Lunde (en Os) Jardar E. Abrahamsen, Anne Karin Bondhus, Arne Olav Mjøen (^ciuj en Trondheim), Douglas Draper (en Oslo), Pepita de Caspary (ekde pkt. 8; en Asker). Lars Sandbakk ne povis partopreni pro sia profesia laboro. 0. La tagordo: aprobita. 1. La protokolo de la lasta interkonsili^go (la 13an de januaro): aprobita 2. Respondo al enketo de nia studorganizo, Populus - studieforbundet folkeopplysning. Oni petis nin pritaksi 13 eblajn agadkampojn de la studasocio. Ni elektis la plej gravajn por ni - nun kaj estontece - kaj por la asocio, kaj kiujn ^gi povos malprioritati. 3. Monpeto de la Eùropa Esperanto-Unio (EEU) por kontribuo al salajro de ^jurnalisto en la Brusela komunikadcentro (BKC). Post diskuto ni decidis kontraù unu vo^co ne subteni la centron, ^car ni jam havas deficiton en nia jarkalkulo. 4. Tago de la denaska lingvo la venontan lundon, 21. februaro: ^Cu NEL dissendu gazetaran informon? La teksto proponata de BKC apenaù rezultigus gazetan aperon, ^car ^gi estas tre ^generala kaj ne mencias ian lokan eventon. Lokan eventon ni ankaù ne planas. Sed ^cu mencio de denaskaj Esperantistoj - ankaù norvegaj - povus tikli la interesi^gon de ^jurnalistoj? Pli grandan ^sancon ol gazetara komuniko havus letero de leganto, precipe en loka gazeto. Ulf skizos eblan enhavon por tia letero kaj dissendos al nel-inform. Venontjare ni komencu plani pli frue kaj celu ian elpa^son kunlabore kun Mållaget kaj Riksmålsforbundet. 5. Transdono de la domajno esperanto.no al la nova faksekcio de NEL, Akademisk esperanto-forum (AEF): jam aprobita de la estraro retpo^ste/telefone. Per tiu reorganiza manovro kaj la instalo de propra komputilo en Trondheim, ni sekurigis niajn rajtojn ^ce la universitato tie. 6. La Landa Kongreso. a) Aprobo de la programo kaj prezoj por la Landa Kongreso. Neniu kontraùis la informojn kiuj aperas en N.E-isto 1/2005, sed ni konsideris aran^gi parton de la kulturprogramo sabaton vespere por liberigi tempon vendredon por interkonati^go kaj enkondukaj diskutoj. b) Kiel progresas la preparoj? Per Johan Krogstie plurfoje vizitis Morokulien kaj tre bone rilatas kun la de^jorantoj en la informcentro kaj en la tranoktejoj. c) Kiom da ali^gintoj ni havas? Ili venos baldaù, post la ^jusa dissendo de Norvega Esperantisto 1/2005. ^c) Decido pri kriterioj por ricevi voja^gsubvencion por la Landa Kongreso: Unue ni celu ebligi reprezentadon de ^ciu klubo. Duavice ni subtenu novajn membrojn. Triavice junulojn. Petskribo por 2 000 kr estas sendita al la Legaco Uhlen. Ni sendu la informojn pri la kongreso al la redakcioj de la najbarlandaj E-organoj. 7. Norvega Esperantisto: Kiom strikte oni (kontribuantoj kaj enpa^gigantoj) devas sekvi la limdatojn por eldonoj? Lastatempe kontribua^joj ne venis ^gis la limdato kaj la enpa^gigisto malfruis pro premo de alia laboro - estas dezirinde trovi kaj trejni helpanton por ^si, se eble. Tamen la limdatojn efektive enkondukis la enpa^gigisto mem por povi pli bone antaùvidi la laborperiodojn, kaj ili rezultigis lastjare ke n-ro 6 aperis jam frue en decembro - por la unua fojo en multaj jaroj. 8. La ekonomia situacio Du sinsekvajn jarojn NEL havas malprofiton de ^c 10 000 kr. La plej multedonaj solvoj menciitaj lastfoje: a) Investo de nia kapitalo. ^Cu ni movu nian ^sparitan monon de t.n. altintereza bankkonto al iu (intereza/ obligacia/ akcia) fonduso, kiu ver^sajne donos pli altan rendimenton? Obligacia fonduso estas praktike same sekura kiel banko kaj same likvida, sed donas plurajn procentojn pli da interezo. Akcia fonduso povos doni ^gis 20% jare, se la kapitalo restas investita 5-10 jarojn. Tamen ni ne rajtas riski perdi parton de la kapitalo. Kiom el nia kapitalo nun en bankokontoj (^c 180 000 kr) ni investu en akcia fonduso kaj kiom en obligacia fonduso? Ni daùrigu la diskuton retpo^ste, kun konsiloj de Oslo-membro Bjarte Kaldhol, kaj ^gis la venonta estrara interkonsili^go ni transigu minumume 50 000 kr el la bankkontoj al pli rendimenta investejo. b) Luigado de la kunven^cambro de Esperantonia al aliaj organizoj (decidita lastfoje). La domkomisiono ne entreprenis ion. Ni prezentu al ^gi proponon de eldiro aprobota: "La domkomisiono decidis ke ni laùeble provu luigi la kunven^cambron en Esperantonia povespere al eksteraj organizoj k.s." Poste ni anoncu i.a. per afi^soj en lokaj butikoj, en nia propra fenestro ktp. 9. Stato de la komputila retkonekto en Esperantonia. Post pena elsarko de ^gena viruso fare de Kjetil Rangnes antaù tri semajnoj la nova lar^gbenda retkonekto nun bone funkcias - nur unu fojon ^gi perdi^gis. La ^ciumonata elspezo estas ^c 210 kr por la abono + faktura akcizo (!) - proksimume same kiel antaùe por abono + uzado, sed nun ni havas la avanta^gon de ^ciama konekto al Interreto. Unufojaj elspezoj: provizore nur 342 kr por retkarto, sed ni bezonas pli longan interretan kablon kaj ni neniom pagis por programoj kiuj montri^gis necesaj. Sed pluraj funkcioj ankoraù ne estas ordigitaj, pro malsano de nia loka komputila helpanto: por ricevo de retpo^sto ni provizore uzas primitivan programon Web mail kaj ne eblas fari sekurecajn kopiojn. 10. Resumo de ev. aliaj retpo^staj diskutoj. Okazis ampleksa retpo^sta diskuto inter unu-du estraranoj kaj Per Johan Krogstie pri la programo por la landa kongreso, precipe pri la daùro de la ekskurso. Rezultis kompromisa solvo en N.E-isto 1/2005. 11. Eventuala^joj. Neniuj. La interkonsili^go daùris de la 19.35 ^gis la 22.00 (^ci-foje sen rompi^go de la telefona kontakto!). Telefonaj elspezoj en Esperantonia: ^c 25 kr. Krome Anne Karin rajtas rericevi ^c 15 kr pro la pluvokado al Ulf. Venonta interkonsili^go: ^jaùdon 10. februaro (semajno 10). Protokolis Douglas