Estrara interkonsili^go pertelefona ^jałdon 28. oktobro 2004 Protokolo Partoprenis: Ulf Lunde (en Os, ekde la 20.30*), Jardar E. Abrahamsen, Anne Karin Bondhus, Arne Olav Mjųen (^ciuj en Trondheim), Douglas Draper (en Esperantonia) kaj Pepita de Caspary (en Asker). *Dume ni pritraktis pkt. 3, kaj komencis diskuti pkt. 8 kaj 7. Lars Sandbakk bedałris ke li ne povos veni. La interkonsili^go komenci^gis je h. 19.30 post kupligo de la telefonoj. Ni parte perdis la kontakton unufoje dum la interkonsili^go (kiel kutime!). 0. Tagordo: aprobita (kun la ^san^goj anoncitaj de Ulf sammatene). 1. Protokolo de la antała interkonsili^go (^jałdon 19. ałgusto): aprobita. 2. Informoj de Douglas pri la Konferenco pri Tutmondi^go (Globaliseringskonferansen): a) TTT-ejo kaj monsubteno. Ni ricevis de ForUM, kie ni membras, instigon ali^gi al la ^ci-jara Konferenco pri Tutmondi^go en Oslo kaj kontribui per 1 000 kronoj. Fine de marto ni ali^gis kaj kontribuis per provizoraj 200 kr., ankał ofertante pliigi tion al 500 kr, kondi^ce ke la aran^gantoj, "Alia mondo eblas - Norvega socia forumo", samrajtigu Esperanton kun la angla en siaj informiloj - faldfolioj, afi^soj kaj la nomo mem de la organizo (la dua parto staras ^ciam en la angla). Ili respondis ke ili volonte aldonos E-lingvan tekston en sia TTT-ejo, sed ke la programgazeton ili ne povos plivastigi por povi enmeti Esperantotradukon. Post du reverkoj de la TTT-pa^goj kaj pluraj rememorigoj niaflanke, nia Esperantotraduko de la angla prezento finfine aperis en la TTT-ejo, e^c kun montrilo supre de la ^cefpa^go, tamen nur kelkajn tagojn antał la konferenco mem (^gi komenci^gis ^jałdon 21. oktobro). Sur la afi^soj kaj faldfolioj ne plu staras angla nomo, nur la nomo de la konferenco - norvege, dum en la programgazeto staras ankorał en la (etlitera) kolofono la parte angla titolo Norway Social Forum. ^Cu surbaze de tiuj rezultoj kontribui per la restantaj 300 kr? Ni decidis unue sondi ^cu utilos al ili, nun post la okazo de la konferenco, postricevi tiun sumeton, ał ^cu ni same bone povus atendi ^gis la okazigo de nova aran^go? ( - la venontjara konferenco?) b) Informbudo. Kiel membro-organizo ni rajtis starigi informbudon. Ni verkis porokazan flugfolion kaj disdonis ^gin 700-ekzemplere. Kaj ^ce la informbudo ni kontakti^gis en la dałro de la semajnfino kun ^c 13-14 gejunuloj (16 - 20jaraj) kiuj montris entuziasmon pri Esperanto. Sed ili preskał ^ciuj lo^gas en lokoj, dise en la lando, kie NEL ne havas aktivan lokan agadon. Ni opinias plej bone ke la pluan kontakton kun ili havu NJE, sendante al ili oferton pri lerniloj, ekz-e per retkurso. (Ili preskał ^ciuj donis retpo^stan adreson.) Ni petas la prezidanton de NJE, Heming W. Thorbjųrnsen, prizorgi tion, ał persone ał per komisio al alia NJE-estrarano - lałeble baldał, antał ol malardi^gos ilia intereso. c) Inter la 14 estas grupo de 4 en Drammen, kiuj jam turnis sin al ni denove post la konferenco. La Oslo-klubo respondis, kun provizora oferto pri helpo aran^gi informkunvenon kaj pri gvidado de ev. kurso en Drammen. 3. Traduko por Eidsvoll komunumo. Neatendite venis telefona peto de Eidsvoll komunumo pri traduko de mallonga teksto - ^c A5 presite ? - por informbro^suro. Ili demandis kiom ni postulas kiel honorarion. Ni respondu ke ni bonvenigos kontribuon de kelkcent kronoj por niaj ^generalaj elspezoj. 4. La TTT-pa^goj de NEL: La responsulo, Jardar, respondis demandojn de Ulf: a) Kio estas nova en ili? La pa^goj ^gisdati^gas kiam eldoni^gas novaj numeroj de E-nytt. Ili ankał ałtomate ^gisdati^gas kiam sveda E-nytt ał la TTT-pa^goj de Asbjųrn Lindh ^gisdati^gas. Mi antał kelkaj semajnoj (^cu?) afi^sis la ekzamenajn informilojn, kaj mi ^gisdatigadas informojn pri kursoj, kiam homoj min informas. b) ^Cu ni havu ligon de tie al la Konferenco pri Tutmondi^go k.s.? Defio: kien enmeti la ligon? Eblus afi^si ligojn al kunlaborantaj organizoj k.s. en la pa^go "Lenker". (kvankam multaj el niaj kunlaborantoj ne uzas E-on). Ni konstatis ke devus enesti ligoj al la organizoj kiel NEL membras. c) ^Cu la informoj pri NEL en la TTT-pa^goj kongruas kun la lasta versio de la Adresaro? Ni konstatis ke la aktivaj kluboj estu listigitaj kiel kluboj. Neaktivaj kluboj kaj neformalaj lokaj iniciatoj estu listigitaj kiel lokaj kontaktuloj. ^c) ^Cu estas planita ia plua evoluo de la pa^goj? 1) Mendopa^go. Provversio (kiu ne funkcias): http://www.esperanto.no/innmeld/ 2) Plena transiro al Unikodo. La progreso iom lamas ^car mi havas multege por fari laboreje, respondis Jardar. 5. Alfred Kobina Arthur, Akro, Ganao, petas reagojn kaj kunlaboron pri nova organizo Lingva Helpilo Internacia, kiu uzu kaj subtenu Esperanton kaj aliajn lingvojn. Lał la strategiplano de NEL (N.E-isto 3/2001) ni ne donu prioritaton al internaciaj taskoj ał kunlaboro kun aliaj organizoj. Do ni respondu ke ni trovas la iniciaton bona, sed ke ni ne havas fortojn por aktive kunlabori. Ulf malnetos leteron. 6. Opinipeto okaze de la kunfandi^go de nia studasocio kun studasocio Populus Pri la proponata statuto, la raporto de la komisiono pri mastrumado de subvencio kaj pri la proponoj de nomoj de la nova studasocio ni ne havas komentojn, krom kelkaj redaktaj detaloj. 7. "Mara Vento", Haugesund, telefone kaj skribe sciigis ke pro multaj mortoj kaj eksi^goj la restantaj kvin membroj ne vidas alian eblon ol malfondi la klubon. Post pluraj telefonaj interparoloj kun ties prezidanto en la lastaj jaroj, ni koncedas ke ankał ni ne vidas bazon por plua agado. Ni respondu per akcepto de la decido, kontento pri tio ke la rekvizitoj trovos lokon en aparta ^cambro en la urba muzeo, konstato ke la restantaj membroj per sia pagita kotizo restas membroj de NEL ^gis la jarfino kaj espero ke ili rekotizos por la venonta jaro. 8. La kluboj kaj kursoj: ałtuna agado. Oslo: rezignis pri kurso por novuloj en Esperantonia, pro polica malpermeso de surstrataj afi^soj. Anoncis anstatałe informkunvenon en la Universitato (kie la E-asocio "dormas" de pluraj jaroj, pro malmulto de aktivaj studentoj). ^Ceestis 13. Poste komenci^gis kurso, kaj la kursanaro ^sajne stabili^gas kun ^c 10. Tųnsberg: De pli ol jaro neniu reago. Sarpsborg: Eble momente lamigita pro funebro. Hamar: Unu komencanto. Trondheim: Okazis semajnfina kurso kun 3 lernantoj. 2 el ili pluinteresi^gas. Tromsų: Esperas realigi kurson baldał. Bergen: ^Sajne ne eblas aran^gi ion ajn tie. Stavanger: Planis kurson, sed neniu anoncis sin. Bryne, Kristiansand: Neniu raporto. 9. Landa kongreso 2005. Membroj el najbaraj landoj (nordiaj kaj baltaj) estas invititaj, sed ili pagu ordinaran kotizon kaj ni ne planu apartan programeron por ili. Ni ankał ne havas kapaciton aran^gi apartan internacian ał turisman kongreseton antał ał post la LK. Organiza komitato: Ni petu Arild Matell (Kongsvinger) formi organizan komitaton kune kun la jam enga^gi^ginta Per Johan Krogstie (Hamar) kaj nomumita Lars Sandbakk (kiu preskał sola zorgis pri laLK en Jęren en 2001). Ni petu Per Johan Krogstie mendi buson por la ekskurso. Ni petu la kongresan komitaton kalkuli la kotizojn por la landa kunveno, la man^goj kaj la ekskurso - surbaze de la jam havigitaj prezoj - kaj prepari ali^gilon. 10. Forvapori^go de la informkampanjo proponita lastjare de Lars. Prokrastita ^gis alia interkonsili^go kiam Lars povos ^ceesti. 11. La disdonado de Esperanto-nytt ankorał serioze lamas. La redakcio kaj la enpa^gigisto investas multan laboron en ^gia pretigo, sed preskał neniu membro mendas stoketon por disdonado. Diskuto pri tio dum la seminario amputi^gis. Posta diskuto pri la ebloj oferti ał doni Esperanto-nytt al konversacia kunparolanto rapide formortis. Necesas ade kaj ripete reser^ci novajn lokojn kaj metodojn dismeti kaj -doni. 12. Ni decidis fiksi (provizorajn) datojn por la interkonsili^goj por la tuta jaro 2005. 13 Eventuala^joj. Retpo^staj decidoj post la antała interkonsili^go: a) Ni donacis 500 kr al la kliniko por kormalsanuloj en Feiring, memore al Johan H. Rosbach, kiu mortis la 7an de septembro, anstatał floroj, lał peto de la familio. Li estis unu el la du norvegaj honoraj membroj de UEA. b) Ni decidis ne aperigi NEL en la flavaj pa^goj de telefona katalogo de Oslo. Venonta estrara interkonsili^go: ^jałdon la 9an de decembro (semajno 50) La interkonsili^go dałris ^gis la h. 22.27. La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 50 kr. (Aldone ^c 25 kr. elspezis Anne Karin kaj ^c 6 kr Ulf, kiuj rajtas postuli repagon.) Protokolis Douglas