Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jaùdon 13. majo 2004 Protokolo Partoprenis: Ulf Lunde (en Os), Jardar E. Abrahamsen, Anne Karin Bondhus kaj Arne Olav Mjøen (^ciuj en Trondheim), Douglas Draper (en Esperantonia) kaj Pepita de Caspary (en Asker). Lars Sandbakk anoncis ke li ne povos partopreni. La interkonsili^go komenci^gis je h. 19.00. 0. Tagordo: aprobita. Protokolo de la antaùa interkonsili^go (^jaùdon 18. marto): aprobita. 1. Nova^joj de la kluboj. Stavanger kunvenis kaj planas kurson. Trondheim preparis longan panelon por sia partopreno en la nacitaga procesio. Ankaù Tromsø procesios tiutage. Kaj ili anoncas kurson por loka foiro "La mondo en Tromsø". En Oslo revivi^gis la studrondo, kiu renkonti^gadas en la semajnoj inter la klubaj kunvenoj. Provizore ^gi bone funkcias simple kiel konversacia rondo. Klubkunvene kaj studronde venas nur ^c 6-7 klubanoj. Planatas surstrata informbudo. En Hamar okazos baldaù granda foiro aran^gata de la UN-asocio. La klubanoj petis helpon de NJE, sed helpo ne haveblis. ^Cu ili tamen sukcesos iel partopreni - esploros Douglas. 2. Aliaj retpo^staj decidoj / okazinta^joj. a) Malfavora mencio pri Esperanto en Aftenposten en la prilingva rubriko de la redaktoro rezultigis rebaton fare de NEL/Kai Salvesen en Dagbladet kaj 6-minutan debaton en la radia Dagsnytt 18 inter la redaktoro kaj Jardar. b) La konferenco pri tutmondi^go / Norvega Socia Forumo. Ni sendis tradukon por ilia TTT-pa^go kaj 200 kr. Ni ankaù komentis ilian uzon de la angla en la nomo de la organizo. c) Inter^san^gaj abonoj de Norvega Esperantisto. NEL havas malbonan ekonomian staton, kaj ^gi fari^gas ^ciam pli malbona pro la malkresko de la membraro. Por ^spari afrankon kaj preskostojn (kaj elspezojn por kovertoj kaj etikedoj) - eble 2 500 kr. jare - Jardar post estrara retpo^sta diskuteto, skribis al ^c 60 el la senpagaj kaj inter^san^gaj ricevantoj de N.E-isto, ofertante al ili, anstataù paperan ricevon, senpagan aliron - per pasvorto - al Norvega Esperantisto en TTT. Nur kelkaj respondis ^gis nun, sed nia franca fratina revuo Le monde de l'espéranto respondis negative, e^c nuligante sian inter^san^gadon; ^guste tiu revuo estas grava fonto por Esperanto-nytt, do ^sajnas ke ni devas aboni ^gin (30 eùrojn por 6 x 16 p. A4). Esceptitaj el la iniciato estas i.a. triamondaj ricevantoj, la fratinaj revuoj en la nordiaj kaj la baltaj landoj kaj Brita Esperantisto. ^c) Reprezentado en jarkunvenoj: Studasocio: Douglas; Norvega pacocentro: Judy Rangnes (Douglas estis okupita en alia kunsido); ForUM: ni ne sendis reprezentanton. 3. Esperanto-nytt. N-ro 1/2004 estas en preparo, malfrue. Ni vigle diskutas retpo^ste pri la enhavo de tiu numero kaj de E-nytt ^generale. ^Sajnas ke ni povas konkludi ke necesas dividi la revueton inter du celoj: ^generala informado per nova^joj pri la uzado de Esperanto tra la mondo kaj raportoj pri alloga (kaj amuza) agado ^ci-lande pli konscie direktataj al lingvemuloj kaj aliaj potencialaj aktivi^gontoj. 4. Landa Kongreso 2005 en Morokulien. Malmultaj membroj anoncis sian eblan aù ver^sajnan bezonon de tranoktejo, sed kun la estraranoj estas nun 13. Apenaù ni povas atendi pli da norvegaj partoprenantoj ol en la lastaj landaj kongresoj, ^car ^ci-foje ne estos loka grupo apuda. Tamen ni povas atendi aldone kelkajn svedojn, estonojn kaj eble finnojn. Ni decidis fari provizoran mendon de 4 motelaj ^cambroj kaj 5 4-litaj kabanoj. 5. La seminario pri informado sabato 19a - diman^co 20a junio (semajno 25) - skize prezentita en Norvega Esperantisto 2/2004. La venonta numero de Norvega Esperantisto (antaùvidata presdato: 7. junio = lundo de semajno 24) atingos la membrojn nur semajnon antaù la seminario, do ni devas memorigi kaj informi la membrojn alimaniere: la respektivaj estraranoj kontakti^gu kun la kluboj pri kiuj ili respondecas kaj ni atentigu ankaù la anojn de NEL-inform. Partoprenantaj grupoj disponu telefonon, prefere kun laùtparolilo, kaj prefere - sed ne nepre - ankaù komputilon kun retkonekto. La studmaterialon ni povos disponigi en TTT, sed al tiuj kiuj ne havas aliron al ^gi ni sendu per papera po^sto. Ni konkretigu ^gin per provoke bonaj kaj malbonaj ekzemploj por pli facile partoprenigi laùeble multajn klubojn kaj membrojn. Temoj. A. ^Generala informado. Jardar proponis prepari unu raùmisman kaj unu finvenkisman informilojn - sed kvazaù pri alia celo ol Esperanto - kaj ke la seminarianoj pritaksu la efikojn. Kaj inverse: religian/sektecan kaj sobran informilojn, sed adaptitajn al Esperanto. B. Reklamoj pri alia^joj (iu kolektu ekzemplojn), kiel ili efikas sur ni? Kiel ni povas apliki tion al nia afero? C. Minikurso / simplateksta/unufolia prezento de la lingvo por tiuj kiuj ne havas tempon por partopreni en ordinara kurso. Douglas jam faris kolekton el malnovaj bro^suroj kaj Ulf trovis plurajn ^ce www.tejo.org/ric La seminarianoj pritaksu bonajn kaj malbonajn ekzemplojn kaj preparu ion taùgan por la nuntempo. ^C. Lars: La seminarianoj komparu kaj kritiku lernolibrojn. (Iu preparu fotokopiojn de aktualaj pa^goj?) D. Mitoj de la E-movado (troveblas en la libro de Sikosek). E. Kie disdoni aù dismeti niajn informilojn? La respondoj povos varii laù la lokaj cirkonstancoj. ^Ciu seminaria grupo cerbosturmu por eltrovi kiel atingi la publikon / niajn celgrupojn en sia distrikto. La interkonsili^go daùris ^gis ^c la h. 20.35 La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 24 kr. (Aldone proksimume duonon elspezis Anne Karin, kiu rajtas postuli repagon.) Venonta interkonsili^go: ^jaùdon la 17an de junio (semajno 20). Protokolis Douglas