Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jaùdon 18. marto 2004 Protokolo Partoprenis: Ulf Lunde (en Os), Jardar E. Abrahamsen (^gis pkt.5) kaj Anne Karin Bondhus (en Trondheim), Lars Sandbakk (ekde pkt. 5; en Sandnes), Douglas Draper (en Esperantonia), Arne Olav Mjøen (en Trondheim) kaj Pepita de Caspary (en Asker). Tomas Jansson anoncis ke li ne povos partopreni. La interkonsili^go komenci^gis je h. 20.30, kiam ni finfine sukcesis (^cene) kunkupligi niajn kvin telefonlineojn. 0. Tagordo: aprobita. Protokolo de la antaùa interkonsili^go (^jaùdon 26. februaro): aprobita. 1. Jarraportoj por 2003 Klubaj jarraportoj: Ni ricevis de Hamar, Oslo, Stavanger kaj Trondheim. Malneta jarraporto de Tromsø alvenis ^jus antaù la interkonsili^go. En la jarraporto de NEL mankas ankoraù ciferoj pri la ekspedado de Norvega Esperantisto kaj pri la membrostatistiko laùmembrokategoria. Mankas ankaù ^capitreto pri NJE (sed jarraporto de NJE venis ^jus antaù la interkonsili^go) kaj konkludo. Ni aprobis la jarraporton de NEL en ties provizora formo. Ulf verkos malnetan konkludon kaj prezentos ^gin retpo^ste al la estraranoj. 2. Jarkalkulo por 2003. Montri^gis ke la presfirmao en Trondheim postulis tro altan pagon por ^ciuj numeroj de Norvega Esperantisto kaj Esperanto-nytt post N.E-isto 1/2003. ^Gi pretas repagi ^c 11 000 kronojn, kaj tiu sumo aperu kiel mal^suldo en la jarkalkulo. Krome unu grandan fakturon pagu ne NEL, sed la Eldonejo. Tamen la kalkulo ankoraù montros malprofiton, ^cefe pro perdo de membroj kaj redukto de la interezo. La estraro aprobis la kalkulon, kondi^ce ke la revizoro ne havos rimarkigojn. 3. Preparo de invito al frusomera seminario. Temo: varbado kaj flegado de novuloj - bezono de novaj metodoj. Necesas prepari taùgajn taskojn, kiuj allogu partoprenontojn kaj certigu konkretajn rezultojn. (1) ser^cado de metodoj por atingi la publikon kun niaj informoj. Ni kolektu taùgajn lokojn kaj vojojn, kaj ekzemplojn de bona kaj malbona informado/varbado (2) preparado/elekto de simplaj instrumaterialoj por unua renkonti^go kun la lingvo. Douglas trovos kelkajn informfoliojn kun bazaj lingva^joj, kiujn la seminarianoj povos priju^gi, prepare al ellaboro de novaj. La invito aperu en Norvega Esperantisto 2 (redakcia limdato por kontribuoj estas la venonta lundo, 22. marto). ^Gis tiam ni diskutu per retpo^sto. Anne Karin verkos la unuan malneton. Ni elektis la semajnfinon 25: 19 - 20 junio. 4. Landa Kongreso 2005. Venis skribaj ofertoj kun prezoj por kunvenejo kaj diversaj tranoktejoj en Morokulien, ^ce la sveda landlimo. Ni decidis aran^gi la landan kongreson tie en junio 2005. Ni petu Per Johan Krogstie verki mallongan prezenton por Norvega Esperantisto, se eble jam n-ro 2. Douglas sendos informeton al SEF. Estos prudente provizore jam nun mendi lokojn. 5. Raportoj pri la kluboj. Østlandet: Douglas supozas ke Hamar kaj Sarpsborg kunvenas ^ciusemajne kiel kutime, sed raportoj mankas. Tønsberg ^sajnas "dormi". Pri Stavanger Lars raportas ke la membraro ^srumpis al kvar kaj ke apenaù eblas daùre aran^gi klubajn kunvenojn. 6. Konkludoj de la jenaj aferoj: a) La demandaro de FN-sambandet. Douglas resendis ^gin kun niaj proponoj de kunlaboro. b) La UN-propono pri firmaaj normoj pri homaj rajtoj. Ulf sendis konfirmon de nia morala subteno. c) "En annen verden er mulig - Norway Social Forum".(Globaliseringskonferansen) Ili invitas nin ali^gi kaj petas 1 000 kr. subtene. Ni ali^gu kaj ofertu 500 kronojn subtene, kondi^ce ke ili egalrajtigu Esperanton kun la angla en siaj informiloj. Limdato: vendredon 2. aprilo (sem. 14) 7. Eventuala^joj. Fakturojn de la presejo en Trondheim: Arne Olav proponis ke estontece la presejo sendu ilin al Judith por kontrolo antaù ol ^si plusendos ilin al la kasisto, Anne Karin. Aprobite. La interkonsili^go daùris ^gis ^c la h. 22.30 kun interrompo pro perdo de la telefona kontakto. La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 24 kr. (Proksimume same multe elspezis Anne Karin, kiu rajtas postuli repagon.) Venonta interkonsili^go: ^jaùdon la 13an de majo (semajno 20). Protokolis Douglas