Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona vendredon 12. septembro 2003 Protokolo Partoprenis: Prezidonto Ulf Lunde (en Os), funkcianta prezidanto Jardar Eggesbø Abrahamsen kaj kasisto Anne Karin Bondhus (ambaù en Trondheim), ^generala sekretario Lars Sandbakk (^gis pkt. 3; en Sandnes), sekretario Douglas Draper kaj anstataùanto Pepita de Caspary (ambaù en Esperantonia). La interkonsili^go komenci^gis je h. 18.15. 0. Tagordo. Aprobita Protokolo de la antaùa interkonsili^go (22. majo): La malneto estis dissendita al la tiamaj estraranoj. Konstatante ke neniu el ili protestis, ni aprobis ^gin. 1. Kandidatoj por la vaka posteno en la estraro. Ni decidis demandi laùvice: 1. Tomas Jansson, 2. Jon Arne Holm, 3. Filip van Laenen, 4. Ester Olsen, 5.Snorre Benum. La unua el ili kiu jesos estos elektita. 2. Responsuloj / komisiitoj a) Domkomisionano kun anstataùanto. La nuna reprezentanto Christian Fossen (Trondheim) ne volas pluservi. Ankaù la anstataùanto Cato Haugen (Oslo) prefere ne. Ni provu trovi kandidatojn inter la Oslo-membroj. b) Responsulo pri informado. Tre grava kampo, pri kiu ni ^ciuj devas kolektive responsi. c) Kontakto kun la kluboj. La bezonata telefonado al dek kluboj povas esti tre temporaba. Ni dividu la klubojn inter ni: Douglas (Oslo) tenu kontakton kun Hamar, Sarpsborg kaj Tønsberg, Lars (Stavanger) kun Bryne, Kristiansand kaj Haugesund, Ulf (Os) kun Bergen kaj iu Trondhejma estrarano kun Tromsø. Se ni havos tian kontakton almenaù antaù la estraraj interkonsili^goj, priaj raportoj povos esti konstanta tagordero. ^c) Kontakto kun aliaj organizoj. Temas unuavice pri ForUM, FN-sambandet kaj Foreningen Norden, en kiuj NEL estas membro. Pepita pretas helpi, i.a. per reprezentado en jarkunvenoj de la koncernaj organizoj. 3. Aùtunaj kursoj. ^Cu iuj kluboj bezonas helpon? Ni scias ke la kluboj de Hamar, Oslo, Tromsø kaj Trondheim preparas kursojn. Stavanger rezignas, diris Lars kaj en Bergen tute ^cesis la kluba agado. De la aliaj ni ne aùdis ion (kvankam ^ciuj ricevis cirkuleron de Jardar kun ampleksaj konsiloj). Eble ili bezonas kura^gigon aù helpon. Douglas denove turnos sin al Sarpsborg kaj Tønsberg. Lars kontakti^gu kun Bryne (cele al kunlaboro kun Stavanger?) kaj Kristiansand, ev. ankaù kun Haugesund. 4. Instruista sekcio de NEL. Apenaù eblas - aù e^c dezirindas - revivigi la sekcion kun propraj estraro kaj statuto. Efektive temas pri tri funkcioj: A. Kunlaboro inter la E-kursgvidantoj pri lerniloj, metodiko ktp. Tio jam okazas, neformale. Ni povos ankaù afi^si nian materialon en interreto. Se ni iomete sistemigos niajn interkonsili^gojn, ni ankaù povos raporti ilin al ILEI. B. Kunlaboro inter profesiaj instruistoj pri informado en iliaj lernejoj. Ni scias pri ses Esperantistaj tiaj en Norvegio sed ni ne sukcesis agigi ilin. C. Perado de kotizoj al ILEI. Tion prizorgis en la lastaj jaroj Bjørn Thuv, sed li volas liberi^gi de tiu tasko pro malsanado. Anne Karin, kasisto de NEL kaj kursgvidanto, pretas transpreni ^gin, do funkcii kiel "reprezentanto" de ILEI por Norvegio. 5. La biblioteko de NEL. Informo: Surbaze de datumbazo (starigita per la komputila programo ACCESS) kiun registris Egil O. Larsen en Hamar, li produktis alfabetajn listojn de la bibliotekaj libroj en diversaj kategorioj, kaj ankaù sendis tiujn listojn al la oficeja komputilo. Enestas tamen iom da skriberaroj kaj eraroj de klasifikado; tiujn Douglas markos, petante Egil korekti ilin en la datumbazo. Poste Jardar povos disponigi la katalogon al la membroj per TTT. 6. ^Cu NEL a^cetu la libron Esperanto sen mitoj de Sikosek? Tiu libro mortigas multajn memtrompojn kaj mitojn, kaj klarigas pri la faktoj kiujn esperantistoj ofte ne konas. ^Gi ne trovi^gas en la biblioteko de NEL. ^Gi kostas 263 svedajn kronojn. Ni decidis a^ceti ^gin. 7. Komputilo. Torstein Kvakland (Trondheim) havigis al NEL iom malnovan, sed plene uzeblan komputilon. En Trondheim ^sajne ne estas rekta bezono por ^gi. Pepita* (Asker, apud Oslo) interesi^gas; ni esploru ^cu estas konvena eblo transporti ^gin. La interkonsili^go daùris ^gis la 20.20 h. La telefona elspezo en Oslo (por 2 lineoj) estis ^c 30 kr. Venonta interkonsili^go: sabaton la 31an de oktobro** (semajno 44). ^Cu je la 20a? Protokolis Douglas *^Si poste trovis alian solvon, kaj la komputilon transprenis Arne Olav Mjøen (Trondheim). **prokrastita ^gis la 6a de novembro