Norvega E-Ligo

Estrara interkonsili^go pertelefona ^ja�don 22. majo (sem. 21) 2003

                                        Protokolo

Partoprenis: Torstein Kvakland (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), Jardar
Eggesb� Abrahamsen (en Trondheim), Douglas Draper (en Esperantonia), Eli
Fitjar (en Bergen), Heming W. Thorbj�rnsen (en Oslo) kaj B�rd Hekland (en
Troms�).

Anta�anoncis nepartoprenon: Arne Olav Mj�en. Anne Karin Bondhus lo^gas
portempe en Nederlando.

La interkonsili^go komenci^gis je h. 19.45 post iom klopoda kunkuplo de la
telefonaj lineoj.

0. Tagordo. Aprobita post aldono de nova punkto 2. A�tunaj kursoj.
Protokolo de la anta�a interkonsili^go (13. marto)*: aprobita.

1. Laborplano. Ne venis novaj komentoj. Ni prezentu ^gin al la landa
kunveno.

2. A�tunaj kursoj. Douglas enketis inter la kluboj per cirkulero 2/2003 (20.
marto) pri la planoj kaj bezonoj de la kluboj (resumo dissenditas retpo^ste
1.5).
Oslo kaj Trondheim planas varbi novulojn por kursoj por komencantoj. Anka�
Troms� provos, sed apena� atendas kolekti pli ol 3, la� siaj lastjaraj
spertoj. T�nsberg "dormis" en la lasta jaro, sed volas provi aran^gi novan
kurson a�tune. Eble anka� Kristiansand reaktivi^gos tiumaniere. Sed Hamar
kaj Sarpsborg tute rezignis en la lastaj jaroj pri varbo de novuloj, kaj
aran^gas nur internajn kursojn por siaj membroj. Stavanger sentas ke ili
eble "el^cerpis la merkaton" por komencantoj, kaj ne certas, ^cu ili havas
fortojn por provi denove. En Bergen unu membro pretas helpi aran^gi kurson,
sed ne ^cefrespondeci. De la klubo mem tie ni ne ricevis respondon, kaj
anka� ne de la kluboj de Bryne kaj Haugesund.
6 membroj de la kluboj de Hamar, Oslo, Sarpsborg kaj T�nsberg partoprenis en
unutaga seminarieto en Esperantonia pri gvidado kaj varbado diman^con 4.
majo.
Al la nerespondintaj kluboj telefonos Douglas (al Bryne), Ulf (al Bergen -
la vicprezidanto (la prezidanto demisiis)) kaj Eli (al Haugesund, ricevinte
de Douglas kluban membroliston)
Jardar verkos novan cirkuleron al la kluboj kun konsiloj pri varbmetodoj kaj
praktika instruado, por instigi ilin aran^gi kursojn, precipe por
novuloj/komencantoj. Anoncoj en loka gazeto povas esti bona metodo en
malgranda urbo kiaj T�nsberg a� Hamar, sed ne en Oslo a� Trondheim.

3. Voja^gsubvencio por la landa kongreso. Sekve al la sciigo en Norvega
Esperantisto 2 venis 4 petoj, ^ciuj de junulaj membroj. Per la 5 000 kr.
asignitaj de la Legaco Uhlen ni povas kovri la longdistancajn biletojn de
^ciuj kvar. Restas lokaj busoj kaj trajnoj pagotaj de tiuj membroj mem. Ni
petos la legacon repagi la elspezojn kontra� (kopioj de) la biletoj.

4. Landa kongreso. La horaroj en Norvega Esperantisto 1/2003 kaj en la
TTTejo de la Stavangerklubo ne tute akordas kaj neniu el ili estas plene
kontentiga. Kjell H. Ullestad bezonos horon kaj duonan por sia prezento de
la vortara projekto, kaj Elna Matland ricevu horon por sia propono pri plena
reorganizo de la agado (vd. Norvega Esperantisto 2/2002). Tiun tempon ili
ricevu sabaton, prenitan el la 7 horoj ^gis nun disponitaj por la landa
kunveno de NEL. Torstein kontaktos kun Lars Sandbakk por prepari reviziitan
version de la programo. Ili sendu ^gin unue al la estraranoj por kontrolo.

5. La membra krizo. Anne Karin kompilis liston de la nepagintoj de la
2002-kotizo. Post dissendo de pagiga letero ilia nombro redukti^gis de 64
(en la jarraporto en N.E-isto 2) al 52 (el kiuj 6 mortis).
^Cu ^ci-jare kaj estontece eblas redukti la nombron de la perditoj? Ni provu
jene: Jam post la dissendo de N.E-isto 2 ni dissendu pagigan leteron (kiel
faradis St�p-Bowitz en la 80-aj jaroj (kaj pli frue)) kun nova ^girilo kaj
limdato. Ni tamen da�re sendu N.E-iston al ^ciuj dum la tuta jaro. Jarfine
ni sendu novan leteron avertantan ke nun ni planas tre belan novan numeron
de N.E-isto, kun indiko de la enhavo, sed ke ^gin "vi beda�rinde ne ricevos,
^car vi ne pagis la kotizon". Ni do per tio por la lasta fojo petu - kun
limdato - pagon de la kotizo por la pasinta jaro.
Cetere por igi N.E-isto pli alloga (aktuala, utila ...) ni povus en ^gi
prezenti notice nova^jojn el la internacia movado. Tion ni ne faris ^gis
nun, i.a. ^car la gazeto ^ciam pleni^gas per si mem kun norvega materialo. 

6. Distribuado de Esperanto-nytt. La reststoko de n-ro 1/2003 en
Esperantonia redukti^gis iom post iom al ^c 550, sed ni ne scias kiom el la
aliaj ekzempleroj ankora� ku^sas ^ce la distribuantoj. 
Ni ser^cadu kaj kolektu ta�gajn lokojn kaj metodojn por distribuado. Pli
bone ol enmanigi al surstratuloj estas disponigi al interesi^gantoj per
dismeto en bibliotekoj kaj diversaj komunaj domoj a� surtabuligo en
bro^suringoj. Eblas uzi E-nytt varbocele anta� kursoj.
^Car malfacili^gis en la lastaj jaroj trovi sufi^ce da veraj nova^joj, ^cu
redukti de tri al du numeroj jare?

7. Eventuala^joj.  Neniu.

La interkonsili^go da�ris ^gis la 21.40. La telefona elspezo en Oslo (por 2
lineoj) estis ^c 30 kr. 
(La aliaj vokintoj rajtas peti siajn telefonelspezojn kovrotaj de NEL.)

Protokolis Douglas

---------------
*Arne Olav diris ke li ne partoprenis ^car neniu telefone vokis lin.