Norvega E-Ligo Estrara interkonsili^go pertelefona ^jałdon 23. januaro (sem. 4) 2003 Protokolo Partoprenis: Torstein Kvakland (en Trondheim), Ulf Lunde (en Os), Jardar Eggesbų Abrahamsen, Anne Karin Bondhus (ambał en Trondheim), Douglas Draper (en Esperantonia) kaj Eli Fitjar (en Osterųy). Antałanoncis nepartoprenon: Heming W. Thorbjųrnsen, Bård Hekland. La interkonsili^go komenci^gis je h. 19.32. 0. Tagordo. Aprobita. Protokolo de la antała interkonsili^go (12. decembro): aprobita. 1. Kontrakto por la jaro 2003 inter NEL kaj Kjell H. Ullestad pri la korektlegado de la materialo por la nova vortaro. La ^gisnuna kontrakto validis nur unu jaron. Ni konsentis ke Grupo Esperantista de Trondheim (GET) formulu novan kontrakton lał modelo de la antała. Restas laboro por pluraj jaroj. 2. Ałtunaj kursoj. Lastjare ni ne sukcesis varbi pli ol manplenon da lernantoj e^c en la plej grandaj urboj. Tiusituacie ^cu valoras denove inviti kursgvidanton el eksterlando, ał ^cu ni same bone povus gvidi la kursojn per propraj fortoj? Argumentoj por enga^gi eksterlandanon: · Tio efikas disciplinige sur la kluboj: ni devigas nin mem realigi la kursojn. · Kun eksterlanda gvidanto la lernantoj devas paroli en Esperanto ekde la komenco. · La voja^gelspezojn kovras la studasocio (50%) kaj la Legaco Uhlen. Argumentoj kontrał: · Estas katastrofo se invitinte eksterland-anon ni ne sukcesas venigi pli ol 3-4 lernantojn. · Varbante ni kutime ne provis logi per la fameco ał ekzoteco de la eksterlandano, do ver^sajne por enlanda instruanto ni havigos same multajn kursanojn. · Iuj povas e^c reagi negative, pensante: ^cu ili importas eksterlandanon ^car mankas kompetentaj norvegoj? · Se tamen la varbado pli sukcesos, ni povos inviti eksterlandanon por la posta printempo. · Jam dek fojojn ni enga^gis eksterland-anon. Nun ni provu fari alie. Per 4 vo^coj kontrał 1 ni decidis aran^gi ałtunajn kursojn per propraj fortoj. 3. Petoj pri subteno de la legaco Uhlen . a) Redaktado de nova vortaro. GET pet-skribu pri 50 000 kr., same kiel en la lastaj du jaroj. b) Ałtunaj kursoj. En preskał ^ciuj kluboj trovi^gas sufi^ce da propraj fortoj por gvidi kursojn. Kaj oni rajtas senpage uzi lernejan ^cambron (krom semajnfine). Oni ankał enspezas ^c 50 kr. instruhore kiel ^statan subvencion. Do apenał estas bezono peti monsubtenon de la legaco. c) Ev. deficito de la landa kongreso. ^Ci-foje ne estas granda risko, ^car la popol-altlernejo en Kleppe ne postulas minimuman nombron da gastoj. Sed por ebligi al pli da membroj partopreni - kun almenał minimuma reprezento de ^ciu klubo - ni ofertu voja^gsubvencion. Ni pet-skribu al la legaco pri 10 000 kr. Verku la petskribon Jardar. Ni diskutis diversajn eblajn kriteriojn por la disdon-ado: rajtu ricevi junuloj, ał tiuj kiuj ^ceestas landan kongreson la unuan fojon ał unu reprezentanto de ^ciu klubo (sed ni ne forgesu la rektajn membrojn). Ni decidis ke junulaj membroj rajtu petskribi pri voja^gsubteno al NEL, kiu celu disdoni la haveblan monon en maniero kiu plej vigligos la landan kongreson. 4. Laborplano por la venonta periodo 2003-2005. Torstein verkos malneton. 5. ^Cu sendi regulajn cirkulerojn al la kluboj (kiel ni faris antałe) ? Douglas opiniis ke povos efiki stimule sur la kluboj se ni regule sendus al ili ekz-e: · kopiojn de artikoloj kiujn iu klubo sukcesis aperigi en loka gazeto · konsilojn pri nova kurso por komenc-antoj / proponon de materialo por stud-rondo /instigon aran^gi ałtunan kurson? · memorigon sendi jarraporton kaj (duonjaran) "raporton pri planata kaj komencita agado" (vd. la statuton). · kelkajn E-nytt por distribuado kaj inviton mendi pliajn Ni decidis dissendi tian cirkuleron almenał 4 fojojn jare - vintre, printempe, postsomere kaj ałtune. Faru tion Douglas. 6. Eventuala^jo. Nia studasocio Studieforbundet for folk-opplysning (SfF), decidis en sia lasta jar-kunveno simpligi la procedon de subvencio de voja^g-elspezoj por seni^gi je multa temporaba laboro, kiel kontrolado de biletoj k.s. Ili nun dissendis al la membro-organizoj du alternativajn proponojn de praktika efektivigo, petante nian pritakson. Ni konstatis ke neniu el la proponoj certigus al ni la 50%-subvencion de la voja^gelspezoj de ekz-e eksterlanda kursgvidanto. Gravas por ni kiel internacia organizo povi inviti instruiston ał preleganton el eksterlando kaj fidi ke parto de la voja^g-elspezoj estos kovr-ita. Evidentas ke ambał proponoj ^ciam traktus malfavore iujn membroorganizojn kaj de tempo al tempo ankał NEL. La interkonsili^go dałris ^gis la 21.32 (kun perdo de ^c 10 minutoj pro rompi^go de la telefona kontakto). Suma telefona elspezo: ^c 40 kr. Venonta interkonsili^go: ^jałdon la 6an de marto (semajno 10) 2003. Protokolis DD