Bonvenon al Norvega Junularo Esperantista!

Norvega Junularo Esperantista (NJE) estas organizo por junuloj ĝis 35 jaroj kiuj parolas, aŭ volas lerni, Esperanton. Ni estas sekcio de Norvega Esperantista Ligo (NEL) kaj de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo (TEJO).

La celo de NJE estas disvastigi Esperanton inter norvegaj junuloj kaj helpi jamajn parolantojn uzi la lingvon por io utila aŭ amuza. Ni aranĝas kursojn kaj lokajn kaj internaciajn renkontiĝojn. Ni faciligas vojaĝojn al eksterlandaj aranĝoj por niaj membroj, kaj ofertas al ili subvencion por abono de eksterlanda revuo. Ĉiuj membroj de NJE ricevas la membran gazeton de NEL, Norvega Esperantisto, en kiu aperas ankaŭ Inter Ni Dirite, la oficiala organo de NJE.

Norsk | Esperanto