Anne Karin Bondhus

08.06.2019

La kasisto de Norvega Esperantista Ligo dum dudek jaroj, Anne Karin Bondhus, forpasis post periodo de malsano, en la aĝo de nur 51 jaroj. La Ligo memoras ŝin kun dankemo ne nur pro ŝia granda laboro dum multaj jaroj, sed ankaŭ pro la sincera amikeco. La funebra ceremonio okazos en Time kyrkje (Preĝejo de Time), Bryne, la 11an de junio 2019 je la 13a horo.

 

(Bildo: jea)

[jea]

Norsk | Esperanto
Anne Karin Bondhus