mar. 11, 2018

Skandinava Kongreso


La skandinavaj Esperanto-asocioj kongresos ŝipe.
Kategori: eo2018-2021
Postet av: neladmin

Inter la 10-a kaj 13-a de majo 2018 Sveda Esperanto-Federacio, Dana Esperanto-Asocio kaj Norvega Esperantista Ligo planas komunan aranĝon en la ŝipo veturanta de Kopenhago al Oslo kaj reen.

En la programo estas ekskursetoj en Oslo kaj Kopenhago kaj kelkaj kunvenoj en la konferenca ĉambro de la ŝipo. En Oslo ni vizitos la fortikaĵon Akershus kaj la urbodomon. La vojaĝo okazos cent jarojn post la unua Skandinava Kongreso aranĝita en Gotenburgo, en 1918.

Klaku ĉi tie por pli da informoj kaj aliĝo vizitu.

 

(Bildo: «DFDS Seaways in Oslo harbour», Bjørn Erik Pedersen/Wikimedia)

Author: 
dfds_seaways_bjorn_erik_pedersen_500.jpg