Rekordsukcesa kurso de Esperanto en la reto

okt. 17, 2016

La anglalingva interreta kurso pri Esperanto, lanĉita en majo lastjare ĉe duolingo.com, montriĝis ege populara kaj havas nun pli ol 600 000 registritajn lernantojn. Tiu sukceso venis tute surprize al la mastrumantoj de Duolingo kaj al la kursverkintoj. Ĝi povas ŝuldiĝi ke la kurso estas plene interaktiva, kun multaj amuzaj ekzercoj kie oni elektas ĝustajn respondojn el pluraj alternativoj per simpla musklako kaj kolektas poentojn. Tamen la kurso ne estas rektmetoda, bazita nur sur bildoj, sed la lernanto tradukas inter Esperanto kaj la angla.

Vi trovos ĝin ĉe  duolingo.com.

Oni ne scias kiom el tiuj 600 000 plenumis kiom da lecionoj, sed ĉiutage ĉirkaŭ 30 finfaras la tutan kurson.

Ne strange, la kurso havas plej multajn lernantojn en Nord-Ameriko – 40% el ili estas usonanoj. Ankaŭ hispanlingva kurso estas ĵus lanĉita, celanta Mez- kaj Sud-Amerikon. Ĝi havas ĉ 5 000 lernantojn.

La iniciatinto kaj ĉefgvidanto de la angla kurso estas Chuck Smith (37), usonano loĝanta en Berlino, fondinto de la Esperanta Vikipedio. Laŭ lia plano pretiĝos nova Esperanto-kurso ĉiujare, do kursoj de Esperanto por la jenaj lingvoj: rusa, portugala, ĉina, franca, germana. Do neniu skandinava lingvo, bedaŭrinde. Tamen kursojn en la norvega (bokmål) – kaj pli ol tridek aliaj lingvoj – vi trovos ĉe alia populara retejo:  lernu.net.

Por helpi al kursfinintoj ekpraktiki Esperanton parole, la retejo edukado.net lanĉas projekton "Ekparolu!", kie "geonkloj" (spertuloj) per skajpa kontakto gvidos "genevojn" (lernintojn ĉe Duolingo).

[DD]

Norsk | Esperanto
Rekordsukcesa kurso de Esperanto en la reto