Universala Kongreso kun pli ol 1200 partoprenantoj

sep. 16, 2016

La ĉi-jara Universala Kongreso (UK) okazis en Nitro en Slovakio lastsomere. Estis pli ol 1200 partoprenantoj el 60 landoj, inkl. 14 el Norvegio.

Dum tuta semajno preskaŭ ĉiuj parolis nur Esperanton. Gravaj aranĝoj estis labor- kaj informkunsidoj de diversaj komitatoj kaj de multaj internaciaj fak- kaj interesorganizoj, ekz-e instruistoj, juristoj, fervojistoj kaj religiaj komunumoj grandaj kaj malgrandoj (kaj ankaŭ ateistoj). La kongresa temo ĉi-jara estis "socia justeco – lingva justeco". Ankaŭ ĉi-jare estis abunda kulturprogramo, kun informkunvenoj, koncertoj, teatraĵoj kaj filmprezentoj, kaj kadre de la Kongresa Universitato popularsciencaj prelegoj, ekz-e "Novaj teknikaj evoluoj por bildigi procezojn je atoma kaj subatoma niveloj", de Orlando E. Raola (Usono). Nature ĉiuj prezentiĝis en Esperanto.

Paralele kun la ĉefa kongreso oni ĉiam aranĝas ankaŭ kongreseton por infanoj, kie la idoj de la kongresanoj – multaj el ili denaskaj Esperantoparolantoj – povas esti kune kaj ludi en Esperanto.

Venontjare la kongreso okazos en la ĉefurbo de Suda Koreio, Seulo. En Orienta Azio la intereso pri Esperanto estas relative forta. Okazas regionaj junularaj kongresoj inter landoj kiuj historie intermilitis.

Bildo: Kastelo en Nitro. Eltranĉaĵo de originala bildo de Maria (CC BY-ND 2.0).

[DD]

Norsk | Esperanto
Universala Kongreso kun pli ol 1200 partoprenantoj