Abunda kultura programo ĉe la 100a UK

jul. 13, 2015

Emblemo UK 2015Preskaŭ 2500 personoj de la tuta mondo partoprenos la 100an Universalan Kongreson en Lille, Francio. El Norvegio partoprenos pli ol 20.

La 25an de julio komenciĝos ok tagoj da koncertoj, prelegoj, kunsidoj, lingvokursoj kaj aliaj kulturaj aranĝoj. Tamen plej grave por multaj estas renkonti malnovajn kaj novajn amikojn kaj esplori novajn kulturojn.

Laŭ la kultura programo kiun publikigis Vinilkosmo la 13an de julio, la ĉi-jara kultura programo estos abunda kun pli ol 50 programeroj. Plejparte temas pri koncertoj, sed ankaŭ teatraĵoj kaj aliaj spektakloj.

Per la 100a Universala Kongreso, Esperantujo revizitos siajn radikojn. La plej unua esperantokongreso aranĝiĝis en la urbo Bulonjo-ĉe-Maro (Boulogne-sur-Mer), nur 12 km for de Lille. Dum la 100a kongreso okazos pluraj ekskursoj al la historia urbo ĉe la maro.

La unua Universala Kongreso aranĝiĝis inter la 5a kaj la 12a aŭgusto 1905. Tiam ankoraŭ ne pasis 20 jaroj post la naskiĝo de la lingvo, tamen partoprenis impone 688 personoj el 20 landoj. Ankaŭ en 1905 la programo enhavis teatraĵojn, koncertojn, kunvenojn kaj ekskursojn.

La plej grava rezulto de la kongreso en 1905, rezulto kiu ankoraŭ influas la Esperanto-movadon, estas la Deklaracio pri la esenco de la esperantismo. Inter alie, la kongreso decidis, ke la lingvo Esperanto estas «nenies propraĵo», kaj ke la lingvo ne nur estu teoria projekto, sed ankaŭ estu praktika projekto tiel ke oni laboru por ĝia disvastigado kaj riĉigado de ĝia literaturo. Kaj ne lastrange, ke «Esperantisto estas nomata ĉiu persono, kiu scias kaj uzas la lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin uzas.» Vi povas legi la tutan deklaracion ĉi tie.

La unua kongreso estis granda sukceso, kaj starigis la tradicion kiu ebligas aranĝi la 100an kongreson en 2015. La ĉefa temo de la kongreso enn Lille estas Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj, temoj kiuj gravas por la Esperanto-movado ekde la komenco.

Oficiala retpaĝaro de la 100a UK:  www.lille2015.fr
Aliaj Esperanto-aranĝoj en 2015: http://eventoj.hu/2015.htm

JPA

Partoprenantoj en la unua Universala Kongreso en 1905

Partoprenantoj en la unua Universala Kongreso en 1905 (fonto: Wikipedia)

Norsk | Esperanto
Abunda kultura programo ĉe la 100a UK