nov. 7, 2014

Sukcesa seminario pri artefaritaj lingvoj


Sabaton la 1an de novembro Norvega Esperantista Ligo okazigis semiarion, kies temo estis artefaritaj lingvoj.
Kategori: eo2014–2017
Postet av: neladmin

La lingvo solresolo
(Immanuel Giel)
Partoprenis entute 15 personoj en sep diversaj lokoj. Kiel komunikilo ni uzis la Interretan servon «Skype», aŭ Skajpo.

Kvar diversajn artefaritajn lingvojn oni prezentis – en kronologia ordo laŭ kreado. Post enkonduko de Amelie Matt kvar prelegantoj prezentis lingvojn: Herman Ranes prelegis pri Solresolo (SolReSol), Douglas Draper pri Interlingvao (Interlingua), Mario Machlik pri Volapuko (Volapük) kaj Anne Karin Bondhus pri Klingona lingvo (tlhIngan). Post ĉ. kvar horoj de prelego, diskuto kaj iom de teĥnikaĵoj ni fermis la seminarion, kies laborlingvo kompreneble estis Esperanto.

La komenco de la seminario – kaj kelkaj prelegoj – iom prokrastiĝis pro nestabila retservo, sed ni sukcesis kunesti dum la programo sen perdi partoprenantojn pro teĥnikaj kaŭzoj.

La kunvenlokoj estis Tromsø, Trondheim, Os en Hordaland, Oslo, Uppsala, Bryne kaj Kviteseid en Telemark.
Author: 
SolresolFarben-b1.png