Forpasis Elna Matland

nov. 23, 2011

Elna Matland forpasis trankvile la 23an de novembro 2011 je aĝo de 90 jaroj. Ŝi estis unu el la plej aktivaj membroj de la norvega esperanto-movado iam ajn, kaj restis engaĝita ĝis la plej lasta periodo de la vivo. Ŝi estis honora membro de UEA, kaj en 2009 ankaŭ ricevis la Reĝan Arĝentan Medalon Pro Merito i.a. pro siaj tiam 70 aktivaj jaroj en la norvega kaj internacia esperantomovado.

Kiam Elna Matland lernis Esperanton en 1939, je la aĝo de 18 jaroj, ŝi tuj membriĝis en la Esperanto-klubo de Bergen, kaj ŝi restis aktiva tie dum la tuta mondmilito, malgraŭ la problemoj kiujn la milito donis. Ŝia unua posteno estis tiu de redaktoro de la kluba gazeto.

Ŝi ankaŭ biciklis pli-malpli spontanee al Esperanta renkontiĝo kun ĉ. 70 partoprenantoj en Vikedal apud Haugesund dum pentekosto 1942, kio rezultigis ke Bergen aliĝis al Okcidenta Distrikto de Norvega Esperantista Ligo ekde 1943.

Ŝi plenumis la Superan Ekzamenon de Esperanto, kaj instruis pri la lingvo ĉe la lernejo Bergen katedralskole. Norvega Esperantista Ligo (NEL) invitis ŝin plenumi la Instruistan Ekzamenon, kaj ŝi tion faris kiel la dua norvego en la historio ĉe la Universitato de Oslo en 1946. Esperanto ne estis parto de la oficiala fakaro de la universitato, sed la ekzamenon aranĝis rondo de universitatanoj, profesoroj kaj aliaj simpatiantoj de Esperanto. Pluraj gazetoj aperigis gratulnoticojn kiam la kandidato atingis eksterordinare bonan rezulton.

Ĉiun someron en la jaroj 1947–1954 la Okcidenta Distrikto de NEL aranĝis internacian ferian semajnon en Lofthus en la distrikto Hardanger. La ĉefaj laborfortoj tie estis la geedzoj Elna kaj Johan Matland, kiuj renkontiĝis ĝuste en la Esperanta medio. Kiam ili transloĝiĝis al Sauda en 1960, tio signifis revigligon de la loka klubo. Elna denove transloĝiĝis al Bergen kiel vidvino en 1981.

Ŝiaj postenoj konsistigas preskaŭ senliman liston: Ŝi estis ano de la Ekzamena Komisiono de NEL dum jaroj, ŝi prezidis la faksekcion por instruistoj, ŝi estis reprezentanto en la Konsilantaro de NEL, prezidanto de la Esperanto-klubo de Bergen, prezidanto de NEL, komisiito pri radio kaj televido, kaj multe pli.

Jam en 1971, okaze de ŝia 50a datreveno, la gratulartikolo en Norvega Esperantisto devis uzi 26 liniojn por listigi nur etan parton de la postenoj kaj taskoj kiujn ŝi jam plenumis. La artikolo konkludis, ke «multaj esperantistoj ne atingus dum cento da jaroj duonon de tio, kion ŝi atingis ĝis nun dum siaj kvindek».

Ŝi ankaŭ aktivis en UEA internacie, kie ŝi fariĝis individua membro en 1947. Eĉ en la momento kiam ĉi tiu nekrologo estas skribata, ŝi ankoraŭ estas listigita kiel delegito en Bergen. Ŝi antaŭe ankaŭ estis fakdelegito pri instruado, komitatano de UEA, kaj prezidanto de la Loka Kongresa Komitato de la 76a UK, kiu okazis en Bergen en 1991.

Kiel prezidanto de NEL ŝi estis fama kiel metodema, efika kaj rezultema. Jam antaŭ sia prezidanteco ŝi helpis ellabori laborplanon por NEL. Ankaŭ multe ŝuldiĝas al ŝi, ke UEA decidis aranĝi la 76an UK-n en Bergen.

Kiam Reĝo Harald de Norvegio antaŭ du jaroj atribuis al ŝi la Reĝan Arĝentan Medalon Pro Merito, unu el la kialoj estis ŝia daŭra aktivado en la Esperanto-klubo de Bergen, kie ŝi kontribuis al la kunvenprogramo. En 2006 ŝi ankaŭ kontribuis per longa kaj tre interesa prelego dum la landa seminario de NEL. Ŝi donis konsilojn kaj esprimis opiniojn ĝis la plej lasta periodo de sia vivo, kaj estis konstanta partoprenanto dum la Landaj Kongresoj. Eĉ en 2011, kiam ŝi ne povis mem ĉeesti, ŝi sendis salutmesaĝon, kune kun konsiderinda mondonaco celita por specifa projekto.

Elna Matland estis nomata honora membro de UEA dum la UK en Vieno en 1992. Ŝi ankaŭ estis honora membro de Norvega Esperantista Ligo kaj la Esperanto-klubo de Bergen. Egalulon ni verŝajne neniam vidos.

Elna estis vigla homo kun mirinda ĝojhumuro, ĝisoste dediĉita pri la okazaĵoj de la vivo, ŝi havis klaran penson, estis neortodoksa, kaj neniam timis skui tradiciajn pensmanierojn. Ŝi profunde mankas al ni.

Jardar Eggesbø Abrahamsen
prezidanto, Norvega Esperantista Ligo

Norsk | Esperanto
Forpasis Elna Matland