Partoprenu en somerkurso pri Esperanto

jun. 18, 2014

La plej proksimaj, vidate el Norvegio, estas en Svedio. Tie vi povas elekti inter
  1. En Lesjöfors, oriente en la somerverda Värmland, semajno 29: dimanĉo 13. – dimanĉo 20. julio, en propra Esperanto-kursejo/-migrula hejmo. Legu pli ĉi tie.
  2. 5-taga kurso en Gotenburgo en semajno 30: lundo 21. – vendredo 25. julio. Vidu esperantoinstitut.se por pliaj informoj.
Se vi pretas vojaĝi iom pli longen, ni rekomendas  Somera Esperanto-Studado (SES) en Nitra en Slovakio de sabato 12. – dimanĉo 20. julio. Tiu estas tre populara aranĝo, kiu celas unuavice (sed ne nur) lernintojn kiuj havigis al si bazajn sciojn per lernu.net kaj bezonas praktiki la lingvon buŝe. Ĝi okazos nun la 7an sinsekvan jaron kaj altiras homojn el la tuta Eŭropo. Vidu ses.ikso.net/2014/sk/

Krome okazos kursoj dum la tuta somero en Grésillon, kastelo kaj Esperanto-kursejo en la Loire-valo en okcidenta Francio. Vidu gresillon.org.

Kaj vi trovos kursojn kaj renkontiĝojn somere en multaj aliaj landoj, ekz-e en Latvio, Finnlando, Germanio, Italio, Hungario, Usono… Plenan liston de pli-malpli ĉiuj E-aranĝoj en la mondo vi trovos ĉe eventoj.hu. Bonan Esperantan someron!
 
Norsk | Esperanto
Partoprenu en somerkurso pri Esperanto