NEL: – Nuligu la Nobel-kampanjon

feb. 7, 2007

Letero de NEL al UEA, 3an de februaro 2007

Norvega E-Ligo ricevis la cirkulerajn instigojn de UEA kontribui al kampanjo celanta al la kandidatigo de UEA por la Nobel-premio pri Paco de 2008.

Ni kiuj loĝas en la lando kie la Nobel pacpremio estas ĉiujare asignita kaj transdonita eble pli facile ol alilandanoj konatiĝis kun la kondiĉoj por la elektoj. De jaroj ni miras pri la kampanjoj de UEA pri tiu premio.

Ni bedaŭras devi esprimi nian sinceran opinion ke la agado de UEA por la paco neniel sufiĉas por meriti konsideron por la Nobel-pacpremio.

Eĉ la prave prifierataj korespondaj servoj dum la (antaŭlongaj) mondmilitoj ne toleras komparon kun la paralela servo de la Ruĝa Kruco. Kaj en la hodiaŭa internacia areno Esperanto kaj UEA apenaŭ videblas.

Ni memorigas ankaŭ pri la atentigo de Gunnar Gällmo (en retpoŝto 3 jan 2007), kiu (traduke) citis deklaron de la norvega pacpremia komitato:

ke kampanjoj .... organizataj favore al unuopaj kandidatoj ........ malmulte influas la elekton de la komitato, kaj povas facile efiki kontraŭ sia intenco

Ankaŭ mankas "propaganda" valoro de kandidatigo, ĉar (samdeklare)

La komitato ne publikigas nomojn de la kandidatoj proponitaj

Sekve ni konsilas al UEA nuligi la kampanjon. Ni opinias ke pli valorus konkreta laboro por pli vasta uzado de Esperanto, ekzemple en nova porpaca aktiveco.

Nome de la estraro de Norvega E-Ligo

kunlaboreme salutas

Douglas Draper
sek.

Norsk | Esperanto
NEL: – Nuligu la Nobel-kampanjon