Tron Øgrim (1947–2007)

mai 24, 2007

Multjara membro de Norvega Esperantista Ligo, Tron Øgrim, mortis la 23an de majo 2007. En Esperantaj rondoj li estas precipe konata pro sia radio-felietono «La revo pri la perfekta lingvo» de 1989, kiu temis pri planlingoj kiel Esperanto, Volapuko ktp. Tron ade aperis en E-aranĝoj, kaj donis la impreson de agrabla kaj multescia persono kiu posedis sufiĉe multe da memironio. Ni sentas la mankon de li.

 
Norsk | Esperanto
Tron Øgrim (1947–2007)