Virtuala landa kongreso 2021

apr. 10, 2021

La 5-an kaj 6-an de junio, Norvega Esperantista Ligo aranĝos sian unuan virtualan landan kunvenon. Ĉi-foje ni ne renkontiĝos fizike, sed per la kunveniga programo Zoom. Unuflanke, ni perdos parton de la socia kunestado, kiu kutime estas grava parto de niaj norvegaj kongresoj. Aliflanke, ni esperas ke pli multaj membroj povos ĉeesti, kiam ne necesas pagi por vojaĝo kaj tutsemajnfina restado.

La kunsidoj daŭros de 14:00 ĝis (maksimume) 17:00 kaj sabate kaj dimanĉe. Sabaton vespere estos neformala kunestado de 19:00. La partopreno estos senkosta por membroj kaj vi aliĝas sendante retpoŝtan mesaĝon al <oficejo (a) esperanto.no> plej laste la 2-an de junio 2021.

Legu pli ĉi tie.

[Baard Hekland]

Norsk | Esperanto