Reta seminario de NEL

nov. 17, 2020

Sabate la 21-an de novembro ni aranĝos seminarion per ZOOM kun la titolo: "Renovigo kaj plijunigo de la skandinava komunumo"
Ni invitis esperantistojn ankaŭ el Svedio kaj Danio. Nia gastpreleganto estas Stefan MacGill (respondeculo pri landa agado en UEA).

Aliĝu per retmesaĝo al oficejo@esperanto.no.

Informojn pri kiel partopreni en Zoom vi ricevos retpoŝte antaŭ ol la seminario.

La programo:

15:00 Enkonduko kaj bonvenigo
Prezento de Svedio
Prezento de Danlando
Prezento de Finnlando
Prezento de Norvegio
15:45 Prelego, prezento (Stefan MacGill)
16:05 Perspektivoj por restarigo de sekcioj de TEJO (diskuto)
Kiel atingi junulojn, kiel konservi kaj aktivigi ilin en la movado? Ĉu nia tradicia organiza strukturo konvenas por la juna generacio? La rezulto de la enketo por junaj membroj. Ĉu eblas starigi skandinavan/nordian sekcion (forumon) por junuloj?
16:20 Perspektivoj por la refortigo de sekcioj de ILEI (diskuto)
Ĉu oni bezonas ankoraŭ ĉeestajn kursojn? Kiel atingi (kaj «membrigi») la lernantojn de retkursoj? Ĉu oni povas bone instrui en virtuala klasĉambro? Ĉu regiona ILEI-sekcio?
16:35 Perspektivoj por pliaj fakaj agadoj kaj organizoj (diskuto)
Kiel ni povas kunlabori en la regiono? Ĉu eldoni komunan (ret)gazeton, ĉu interŝanĝi la landajn membrogazetojn? Ĉu kune ellabori informilojn, reklamilojn? Ĉu aranĝi regulajn retkunvenojn, seminariojn aŭ kongresojn?
16:55 Resumo
17:00 Fino

Kiuj emas kaj havas tempon povas plu babili, diskutadi post la fino de la seminario!

Bildo: Stefan MacGill, fotis Alexandre ANDRÉ (CC BY-SA 4.0).

[Mario Machlik]

Norsk | Esperanto
Reta seminario de NEL