Veraĵoj

Esperanto estas en si mem unika fenomeno, sendepende de ĝia uzo. La nura afero ke teoria projekto fariĝis vivanta lingvo kiu uzeblas por esprimi ĉion, sendepende de uzo kaj nombro de uzantoj -- tio ja estas sensacio. (Ni nur ne forgesu ke homoj havas malsamajn kialojn por okupiĝi pri Esperanto.)

Pasporta Servo ne estas unika, kaj troviĝas similaj retoj aliloke (ekzemploj: 1234). Sed tio ja ne signifas ke Pasporta Servo ne menciindas! Pasporta Servo ja estas unu el la avantaĝoj de Esperanto. Kompreneble similaj avantaĝoj troviĝas ankaŭ aliloke, sed tio ja ne estas domaĝo!

Homoj amuziĝas kaj amikiĝas per Esperanto, kaj homoj kiuj neniam parolus kune per alia lingvo ĉe la sama biera tablo (ĉar ili ne havas alian komunan lingvon), parolas kune per Esperanto. Kompreneble ni povas paroli kun eĉ pli da homoj se ni parolus la anglan, kaj ni povas paroli samtempe kun multaj homoj kun kiuj ni ne parolus samtempe se ni uzus nur Esperanton. Sed tio ja ne estas domaĝo! Tio ja validas por ĉiuj lingvoj kiujn ni lernas, inkluzive de Esperanto: Ĉiu nova lingvo kiun ni lernas, plivastigas niajn horizonton kaj kontaktfacon. Mi kutimas diri ke se vi lernos Esperanton kaj poste pentos (t.e. venos al la konkludo ke vi tamen ne interesigxas pri Esperanto), vi tamen ne estos perdinta tempon. Se vi aliflanke lernos Esperanton kaj ne pentos, vi spertos multan aldonan amuzon kaj multan aldonan utilon, aldone al la amuzo kaj utilo kiujn donas al vi jam ekz. la angla. Tion mi povas subskribi, ĉar mi parolas kaj la norvegan, la germanan, Esperanton kaj la anglan. Kaj kompreneble homoj lernu tiom da lingvoj kiom ili emas. Nek la angla nek Esperanto havu monopolon, plej gravas ja paroli kun homoj. :) Estas nur tio, ke Esperanto estas relative facile lernebla. ;)

Homoj fariĝas relative rapide uzopovaj en Esperanto. Denove, ja estas malpli da Esperanto-parolantoj ol ekz. uzantoj de la angla. Sed vere, ankaŭ ni Esperanto-uzantoj sociumas. Kaj estas en si mem inspira sento kiam oni rimarkas ke oni efektive kapablas ekregi lingvon ĝis certa livelo tiom rapide. Kiam mi iris al mia unua Esperanta renkontiĝo, kiu daŭris unu semajnon (UK en Bergeno 1991), mi antaŭe preskaŭneniam parolis Esperanton kun alia homo. La du unuajn tagojn dum la kongreso mi spertis iom da malfacilecoj, sed la lastan tagon mi babiladis kaj konstante faris novajn vortojn, kaj mi komrenis ĉiujn kaj ĉiuj komprenis min.

«Kaj por la speciale interesataj», kompreneble Esperanto estas pli justa ol lingvo kiu estas la gepatra lingvo de homoj. Kiam mi parolas angle kun angloj, mi sentas mian malsuperecon. Sed mi ne sentas tiel kiam mi parolas Esperante kun tiu anglo. (Tio eble estas pli praktika kaj facile komprenebla alproksimiĝo ol la pli abstraka resumo ke «Esperanto estas neŭtrala».)

Jardar

[Al la seminaria ĉefpaĝo: NEL-seminario 2004]

Norsk | Esperanto