NEL-seminario, 19a de novembro 2016

MM, Norvega Esperantisto 6/2016

Lu Wunsch-Rolshoven
Lu Wunsch-Rolshoven

NEL aranĝis perskajpan seminarion sabate la 19-an de novembro. Tiaj seminarioj estas aranĝataj tradicie dum la jaroj sen landa kongreso, kun temoj tre diversaj, kelkfoje, kiel ankaŭ ĉi-jare, kun invitita gastpreleganto.

Nun  Lu Wunsch-Rolshoven, germana spertulo pri informado pri Esperanto, prelegis al ni el Berlino pri la temo: Publike informi pri la Esperanto-komunumo. Li atentigis nin pri tio, kiom granda estas la nescio – kaj la mis-scio – pri Esperanto, kaj kiel oni bezonas ripeti informojn (laŭ li almenaŭ dekfoje) por ricevi la plej bonan efikon. Gravas ankaŭ elekti tiujn celgrupojn kiuj plej facile akceptas Esperanton: junulojn, programistojn, lingvemulojn ktp. Kaj oni devus informi per faktoj pri la nuntempa aplikado de Esperanto kaj pri eventoj, novaĵoj – ĉar faktojn oni ne povas kontesti, kontraste al nuraj pretendoj pri la meritoj de Esperanto.

Elŝutu la prelegon de Lu (nur atingebla por membroj):