Seminario pri inform-metodoj

[Laŭ la norveglingva raporto de Ulf Lunde en Norvega Esperantisto 3/2004.]

La semajnfinon 19.-20. de junio 2004 okazis seminario kadre de Norvega Esperantista Ligo. Kiel dum la landa seminario du jarojn antaŭe, la seminarianoj ariĝis en siaj kluboj por diskuti materialon antaŭe dissenditan de la Ligo. La temo ĉi-jare estis prezento kaj distribuo de informoj.

Partoprenantoj en kvar diversaj lokoj en Norvegio kunlaboris per telefono kaj retpoŝto. Anticipe ni interkonsentis pri sinkrona tagordo kaj kunordigaj telefonaj kunsidoj plurfoje tage.

Esperanto kiel religio

Ni analizis kaj komparis informilojn de nia propra kaj aliaj organizoj, sed kun interesa vario: Jardar Eggesbø Abrahamsen estis anstataŭiginta certajn vortojn, ekz. «Biblio» kaj «biblia studo», en religiaj tekstoj per «Esperanto» kaj «Esperanto-kurso». La rezulto estis timige simila al nia propra informilaro! Ni diskutis kian impreson tio donas al la legantoj, kaj kiajn argumentojn ni evitu en niaj broŝuroj por ne forregali homojn.

Ni konsentis ke fanatikaj opinioj kaj eldiroj kiuj ne estas kontroleblaj, donas tre malbonan impreson.

«Pjam» kaj «Bliff»

Poste la partoprenantoj ricevis informilojn pri du nekonataj asocioj: la Pjam-movado kaj la Bliff-asocio, kiuj havas tre similajn ideologiojn, sed tute malsimilajn prezentostilojn.

Ni komparis niajn reagojn al la diversaj prezentometodoj, kaj diskutis kiu el la du asocioj pli interesas nin, antaŭ ol ni eksciis ke kaj la Pjam-tekstoj kaj la Bliff-tekstoj efektive estas arĥiva materialo de nia propra norveglingva periodaĵo-informilo Esperanto-nytt. Nur ŝanĝiĝis vortoj ankaŭ tie, ekz. «Esperanto» anstataŭiĝis per «Pjam» aŭ «Bliff»!

Niaj reagoj al la prezentoj de tiuj por ni nekonataj asocioj igis nin vidi kian impreson aliuloj verŝajne ekhavas pri ni kiam ili unuafoje legas niajn broŝurojn.

Kiam ni resumis la impresojn, ni konkludis ke por bone konversaciigi niajn legantojn, gravas trovi difinitan celgrupon, kaj poste trovi konvenan ekvilibron inter ekstremoj kiel «fanfaronado pri ni mem» kun abstrakta babilado pri «internacia fratiĝo» (la Pjam-metodo), kaj «popolismaj» etoso-raportoj de aktivado en la hejma medio (la Bliff-metodo).

Mitoj kaj realaĵoj

En la dua tago de la seminario ni analizis diversajn mitojn pri Esperanto, kaj poste ricevis la (plej verŝajnajn) verojn.

La historio de Esperanto havas multajn interesajn faktojn, sed ankaŭ multajn onidirojn kiujn neniu kapablas konfirmi. Mem provu: Kion vi povas rakonti pri Tolstoj kaj Esperanto? Pri Einstein kaj Esperanto? Aŭ pri Umberto Eco kaj Esperanto? Pri la origino de la verda stelo? Pri la nombro de reguloj en la Esperanta gramatiko? Aŭ pri la propedeŭtika valoro de Esperanto?

La seminarianoj lernis (kaj mallernis) multajn aferojn pri tiuj kaj aliaj temoj! En la estonteco ni estos iom pli singardaj, por ne disvastigi nekonfirmitajn onidirojn pri la Esperanto-movado, kaj ni estos pli kritikaj kiam ni aŭdos aferojn kiujn «ĉiuj scias»!

Distribuo

Kuncerbumado: Kie kaj kiel disdoni informilojn; kie kaj kiel ne fari tion?

La diskuto malkaŝis ke la plejmulto sentas ke estas en ordo disdoni ekz. Esperanto-nytt al homoj en la strato, aŭ lasi ĝin ĉe afiŝtabuloj. Sed multaj malemas distribui ĝin en interrilataj kuntekstoj. Tiu diskuto verŝajne pludaŭros inter la membroj.

Minikursoj kaj gramatikaj superrigardoj

La partoprenantoj analizis kaj kritikis amason da norvegaj kaj eksterlandaj «minikursoj» pri Esperanto. Ni emfazis avantaĝojn kaj malavantaĝojn ĉe ĉiu tia broŝuro.

Unu konkludo estis ke ni bezonas novan broŝuron kun ekzemploj de facilaj tekstoj en Esperanto kun klarigoj, kiujn ni povos disdoni al tiuj kiuj demandas «kiel Esperanto aspektas». Tiuj unuaj tekstaj ekzemploj prefere evitu sensencajn aŭ tro banalajn frazojn, kaj prefere temu pri aliaj aferoj ol Esperanto.

Malkreskanta vendado en Eldonejo Esperanto

Fine de la seminario ni provis kuncerbumi pri kiel kreskigi la vendadon por Eldonejo Esperanto, kiu posedas grandan stokon da libroj, sed kiu ankaŭ spertas seniluziige malgrandan vendadon.

Kelkaj proponoj alvenis, kiujn la Eldonejo rajtas libere utiligi.

Entute la seminario daŭris 12 horojn paralele en Trondheim, Oslo, Os kaj Stavanger. La kunvenformo funkciis bone.

Ni estas organizo kun malgranda kaj geografie vasta/maldensa membraro, kaj pluraj el la partoprenintoj ne povus partopreni se la seminario postulus ke ni ariĝu en unu loko. Diskutoj en la reto estas ja bona afero, sed aldone la Ligo bezonas ke la membroj ariĝu en landaj kunvenoj kaj seminaroj kiaj ĉi tiu, nur tiel ni povas komune kreskigi ideojn!

Al la seminaria ĉefpaĝo: NEL-seminario 2004

Norsk | Esperanto