Landa kongreso en Tromsø, 1.–2. junio 2019

Tromsø Esperantoklubo kore invitas vin al venonta landa kongreso en nia bela urbo. Kvankvam ni nomiĝas la norda lumo, vi ne povus travivi ĝin, sed la meznoktan sunon. Ĉi tie vi trovas pli da informoj pri la aranĝo.

Dokumenter/Dokumentoj

2017-jarraporto-jarkalkulo.pdf

Vedtatt/Aprobitaj:
laborplano_2019–2021.pdf
jarraporto2017_de_NEL_definitiva.pdf

Nia kongresejo

Landa kunveno okazos en la lernejo NTG en Stadionvegen 9. Tie ni kunvenos kaj manĝos lunĉon.

Piede estas nur 10-15min for de la urbocentro.
Vidu vojon de hotelo al kongresejo ĉi tie (Google)

Proponita programo

Vendredo, 31.05. Sabato, 01.06. Dimanĉo, 02.06.
10:00-12:00
Jarkunveno
10:00-12:00
Jarkunveno
12:00-13:00
Lunĉo
12:00-13:00
Lunĉo
13:00-15:00
Jarkunveno
13:00-14:00
Jarkunveno
Antaŭkongresa ekskurso:
Ŝipveturado Komencas je la 16a horo
15:00-16:00
Jarkunveno NJE
16:30-18:00
Ekskurso al muzeo en la urbocentro
19:30
Festmanĝo

Tranokteblecoj

Ni proponas tranokti en Smarthotell en Vestregata. Tie nie rezervis kelkajn ĉambrojn kaj ricevos pli favoran prezon. 725,- por unuopa ĉambro kaj 825,- por duopa ĉambro (unu granda lito) kun matenmanĝo. Ni rezervis 3 ĉambrojn en tiaj kategorioj ĝis la 30a de aprilo. Bv. skribu/diru ke vi volas uzi unu el «niaj» ĉambroj kiam vi mendus.

Alternative estas multaj aliaj hoteloj kaj tranoktejoj en la urbocentro. Ni povas helpi vin trovi ĝustan tranoktejon por vi.

Alia alternativo estas tranokti private. Bv. kontaktu nin rekte.

Pri vojaĝi al Tromsø

Vi havas plurajn alternativojn por vojaĝi al Tromsø. La plej facila estas flugi. Estas rekta buso de la flughaveno al urbocentro (10min).

Pli malmultkoste vi povas vojaĝi trajne de Oslo al Fauske tra Trondhejmo. De Fauske vi prenas buson al Tromsø tra Narvik.

Alternative vi povas preni trajnon al Bodø kaj ŝipon Hurtigruten al Tromsø.

Kotizo

Nia kotizo ĉijare estas 300,-. Tio inkluzivas ekskurson al muzeo, 2 lunĉojn kaj festmanĝon.

Por la ekskurso vendrede la kotizo ankaŭ estas 300,-. Tio inkluzivas la veturon al la haveno kaj reen, la biletojn por la ŝipveturo kaj simplajn manĝaĵon kaj trinkaĵon en la ŝipo.

Aliĝo

Sendu mesaĝon al ‹tromso.esperantoklubb @ gmail.com› kaj inkludu tiajn informojn:
Nomo:
Mi volas partopreni en ŝipveturado vendrede: jes/ne
Mi volas tranokti: private / en Smarthotell / aliloke
Specialaj manĝbezonoj:

Norsk | Esperanto