Landa kongreso en Trondheim la 12.–14. junio 2015

Dokumenter/Dokumentoj

2013-jarraporto-jarkalkulo.pdf
2014-jarraporto-jarkalkulo.pdf
2015-2017-laborplano-propono.pdf
2015-statutsxangxo-propono.pdf
2015_raporto.pdf (subskribita)
2015-2017-laborplano-aprobita.pdf

Vi devas ensaluti por gajni aliron. Ĉu vi ne havas salutnomon? Sendu mesaĝon al NEL pere de la mesaĝilon ĉi tie, kaj demandi pri aliron.

Retpoŝto
Pasvorto
 
Ĉu vi forgesis vian pasvorton?

 

Grupo Esperantista de Trondheim bonvenigas vin ĉiujn al la Landa Kongreso de NEL, la 12a–14a de junio 2015.

La Landa Kongreso okazos en la BUL-kabano apud Trondheim. Tio estas arbara domo en Lian, ĉ. 10 km okcidente de la urbocentro per la tramo Gråkallbanen. Prenu la tramon Gråkallbanen ĝis la fino. De tie iru preter apuda restoracio; post ĉ 500 m vi vidos maldekstre montrilon al la kabano.

Aliĝo

Aliĝu per mesaĝo al Herman Ranes retpoŝte <herman.ranes [ĉe] hist.no> aŭ paperpoŝte: Sandborgs veg 3 B, 7022 Trondheim. Prefere ĝis lundo la 8an de junio.

Tranokto

Eblos tranokti en la kabano. Kunportu dormsakon aŭ almenaŭlittukojn. Aŭ oni povas mem mendi hotelon en Trondheim. Por informoj vi povas kontakti Herman Ranes <herman.ranes [a] hist.no>.

Kotizo

Kotizo por partopreno estas 700 kronoj. Tio inkluzivas ankau la lunĉojn, la festenon kaj la ekskurson. Tiuj, kiuj loĝos en la kabano, ne krompagos por tio.

La kotizon bonvolu pagi al konto 0530 05 69368 (Trondheim Esperantoklubb), aŭ surloke.

Programo

Vendredo, la 12a de junio

ca. 18:00 – GET invitas al sia tradicia ĝardena festo.
Loko: Inge Krokanns veg 8, ĉ 2 km for de la kongresejo.

Sabato, la 13a de junio

09:00 – 14:30 Landa kunveno de NEL (unua parto)
14:30 – 15:30 Lunĉo
15:30 – 17:30 Ekskurso al la trama muzeo. Ni kompreneble vojaĝos tien per tramo.
19:00 – Festeno. Loko: BUL-kabano.

Dimanĉo, la 14a de juni

09:00 – 14:30 Landa kunveno (daŭrigo). Fino.
14:30 – 15:30 Lunĉo

Tagordo

  1. Kunvenformalaĵoj
  2. La jarraportoj 2013 kaj 2014.
  3. La jarkalkuloj 2013 kaj 2014.
  4. Ricevita propono: Nova membrokategorio.
  5. Laborplano 2015–2017.
  6. Elektoj: estraro kun anstataŭantoj; revizoro kun anstataŭanto; reprezentantoj de NEL en la estraro de Legaco Uhlen, kun anstataŭantoj; reprezentanto en la domkomisiono, kun anstataŭanto; nova elekta komisiono..
  7. Loko por la Landa Kongreso en 2017.
Norsk | Esperanto