Aliĝilo por la Landa kongreso 2013

Ni petas aliĝojn plej malfrue merkredon 1. majo. Aliĝo ankoraŭ eblas, sed ne certas ke ni povos plenumi viajn dezirojn pri ĉambro, ekskurso kaj vojaĝelspezoj.

Vi ankaŭ povas aliĝi retpoŝte al <oficejo @ esperanto.no> aŭ papere al Esperanto, Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.

Prezoj sube estas laŭpersonaj. Devigaj demandoj estas markitaj per *. Kelkaj kampoj havas krominformojn, klaku  por legi.

Aliĝinte vi aŭtomate ricevos kvitancon kaj ĉi-paĝe kaj per retpoŝto. Se vi ial ne ricevos la kvitancon, sendu viajn aliĝilajn informojn rekte al la retpoŝta adreso menciita supre. Kelkaj aliĝintoj spertis problemojn aliĝi per la retumilo Internet Explorer.

Aliĝo ĉe la retpaĝoj ne plu eblas.

Tranokto ĉe Haraldsheim

Bonvolu antaŭpagi kr 500 al la konto 0532 36 19699 de Oslo Esperantoklubb. Pri aliaj pagoj ni sendos fakturon.

Ekskursojn

Pri la nova preskaŭ-insula Tjuvholmen vidu www.tjuvholmen.no/?did=9095729 kaj pri la 90-metra turo (kun lifto!) vd. no.wikipedia.org/wiki/Tjuvtitten. Plej vizitinda tie estas la muzeo de moderna arto Astrup Fearnley (100 kr; pensiuloj 80, studentoj 60).

Limdato 1. mai

Ankaŭ post tio eblos, sed ni malrezervos ne- uzotajn ĉambrojn, kaj eble la ekskurs-buseto estos plena.

Proponoj al la landa kunveno

La estraro atentigas ke eventualaj formalaj proponoj por la Landa Kunveno (kp. la statuton §15 a) estu ricevitaj de la estraro ĝis la 15a de aprilo.

Reen al la ĉefpaĝo.

Norsk | Esperanto