Landa kongreso 2013

Dokumenter/Dokumentoj

2011-jarraporto-jarkalkulo.pdf
2012-jarraporto-jarkalkulo.pdf
2013-protokolo.pdf
2013-raporto.pdf
2013-strategia+laborplano-proponoj.pdf

Vi devas ensaluti por gajni aliron. Ĉu vi ne havas salutnomon? Sendu mesaĝon al NEL pere de la mesaĝilon ĉi tie, kaj demandi pri aliron.

Retpoŝto
Pasvorto
 
Ĉu vi forgesis vian pasvorton?

 

Ĉiuj membroj bonvenos! Ankaŭ eksterlandaj gastoj. NEL aranĝas landan kongreson nur ĉiun duan jaron, do kaptu la okazon – la ven- onta fojo estos en 2015 (kaj certe ne ree en Oslo).

Jen okazo por renkonti aliajn membrojn el la tuta lando kaj parto- preni en diskutoj pri la planoj por estonta agado de NEL. Vojaĝ- elspezojn ni subvencios el legaca mono.

Ni mendis kunvenejon en la migrula hejmo Haraldsheim, kiu situas ĉ 4 km nordoriente de la urbocentro, kun vasta elrigardo super la urbo kaj la fjordo. Atingebla per buso aŭ tramo ekz-e de Oslo S en 13 minutoj (aŭ per malofta trajno 8 min.). Detaloj sendiĝos al aliĝintoj.

Aliĝilo

Aliĝo / Påmelding ĝis 1. majo. Aliĝo ĉe la retpaĝoj ne plu eblas.

En la jarkunveno de NEL ni resumos kaj pritaksos la agadon de la pasintaj du jaroj, kaj traktos proponatajn strategiplanon por la venontaj kvar jaroj kaj laborplanon por 2013-15. Tiuj dokumentoj venos en Norvega Esperantisto 3.

Programo

Vendredo, 14a de junio

17:00 – 17:30 alveno (trinkaĵo, frukto)
17:30 – 19:00 Ivar Aasen kaj Zamenhof: publika prelego norveglingva, diskuto.
19:30 – 20:30 vespermanĝo
20:30 – bildoj pri "la nova Oslo", provoj de kantado, E-kartludoj; libera interbabilado.

Sabato, 15a de junio

09:00 – 13:00 Landa kunveno (unua parto)
13:00 – 14:00 Lunĉo
14:00 – 16:00 Ekskursoj. Individua elekto inter:
A. (mini)busa veturo tra la novkonstruata Oslo. Ĉiĉerono: Cato Haugen
B. piediro (3 km) (aŭ trajno) al la Teknika Muzeo en Kjelsås
16:30 – 18:30 Landa kunveno de la junularo
19:30 – Festeno

Dimanĉo, 16a de junio

09:00 – 13:00 Landa kunveno (daŭrigo). Fermo.
13:00 – 14:00 Lunĉo.
Norsk | Esperanto