La evangelio de Luko, ĉapitro 2

mp3 (2,7 MB)

1 Kaj en tiuj tagoj eliris dekreto de Cezaro Aŭgusto, ke la tuta mondo estu registrita. I dei dagane lét keisar Augustus lysa ut at det skulle takast manntal over heile verda.
2 Ĉi tiu estis la unua registrado, farita, kiam Kirenio estis reganto de Sirio. Dette var fyrste gongen dei tok manntal, og det hende medan Kvirinius var landshovding i Syria.
3 Kaj ĉiuj iris, por esti registritaj, ĉiu al sia urbo. Då fór alle heim, kvar til sin by, og skulle skriva seg i manntalet.
4 Kaj Jozef ankaŭ supreniris el Galileo, el la urbo Nazaret, en Judujon, al la urbo de David, kiu estas nomata Bet-Leĥem, ĉar li estis el la domo kaj familio de David, Josef òg fór frå byen Nasaret i Galilea og opp til Judea, til Davidsbyen, som heiter Betlehem, for han høyrde til Davids hus og ætt,
5 por esti registrita kun sia fianĉino Maria, kiu estis graveda. og skulle skriva seg der. Maria, festarmøya hans, var med han. Ho venta då barn.
6 Kaj dum ili estis tie, venis la tagoj por ŝia akuŝo. Og medan dei var der, kom tida då ho skulle føda,
7 Kaj ŝi naskis sian unuan filon, kaj ŝi ĉirkaŭvindis lin kaj kuŝigis lin en staltrogon, ĉar ne estis loko por ili en la gastejo. og ho fekk son sin, den fyrstefødde; ho sveipte han og la han i ei krubbe, for det var ikkje rom åt dei i herberget.
8 Kaj en tiu sama regiono estis paŝtistoj, kiuj kamploĝis kaj nokte gardis sian gregon. Det var nokre gjætarar der i grannelaget, som låg ute og vakta sauene sine om natta.
9 Kaj anĝelo de la Eternulo alstaris apud ili, kaj la gloro de la Eternulo brilis ĉirkaŭ ili, kaj ili timis per granda timo. Best det var, stod ein engel frå Herren framfor dei, og Herrens herlegdom lyste kringom dei. Då vart dei fælande redde.
10 Kaj la anĝelo diris al ili: «Ne timu; ĉar jen mi venigas al vi bonan sciigon de granda ĝojo, kiu estos al la tuta popolo; Men engelen sa til dei: «Ver ikkje redde! Eg kjem med bod til dykk om ei stor glede som skal timast alt folket.
11 ĉar hodiaŭ estas naskita por vi, en la urbo de David, Savanto, kiu estas Kristo, la Sinjoro. I dag er det fødd dykk ein frelsar i Davids by; han er Kristus, Herren.
12 Kaj jen la signo por vi: vi trovos infaneton, ĉirkaŭvinditan kaj kuŝantan en staltrogo.» Og det skal de ha til teikn: De skal finna eit barn som er sveipt og ligg i ei krubbe.»
13 Kaj subite estis kun la anĝelo amaso de la ĉiela armeo, laŭdante Dion, kaj dirante: Brått var det ein stor himmelhær saman med engelen; dei lova Gud og kvad:
14 «Gloro al Dio en la supera alto,
Kaj sur la tero paco,
inter homoj Difavoro.»
«Ære vere Gud i det høgste,
og fred på jorda
blant menneske som Gud har hugnad i!»
15 Kaj kiam la anĝeloj foriris de ili en la ĉielon, la paŝtistoj diris unu al alia: «Ni jam iru ĝis Bet-Leĥem, kaj vidu ĉi tiun okazintaĵon, kiun la Eternulo sciigis al ni.» Då englane hadde fare frå dei og attende til himmelen, sa gjætarane til kvarandre: «Lat oss gå inn til Betlehem og sjå dette som har hendt, og som Herren har kunngjort oss.»
16 Kaj rapidante, ili iris, kaj trovis Marian kaj Jozefon, kaj la infaneton kuŝantan en la staltrogo. Så skunda dei seg dit og fann Maria og Josef og det vesle barnet som låg i krubba.
17 Kaj tion vidinte, ili sciigis pri la diro, kiu estis parolita al ili pri ĉi tiu infano. Då dei fekk sjå det, fortalde dei alt som hadde vorte sagt dei om dette barnet.
18 Kaj ĉiuj aŭdintoj miris pri tio, kion rakontis al ili la paŝtistoj. Alle som høyrde på, undra seg over det gjætarane fortalde.
19 Sed Maria konservis ĉiujn tiujn dirojn kaj pripensis ilin en sia koro. Men Maria gøymde alt dette i hjarta sitt og grunda på det.
20 Kaj la paŝtistoj revenis, glorante kaj laŭdante Dion pri ĉio, kion ili aŭdis kaj vidis, kiel estis parolite al ili. Og gjætarane vende attende, medan dei lova og prisa Gud for det dei hadde høyrt og sett; alt var så som det hadde vorte sagt dei.
Norsk | Esperanto