Inter ni dirite 3/2006


N-ro 3/2006
18a jaro (2a periodo)
Redaktis: Leif Arne Storset

Kjære lesar!

Vel overstått 17. mai! Som Kai lova i førre nummer, får du i dette nummeret lesa om den supertrivelege hytteturen som NJE skipa til i mars. Dessutan kan du lesa årsrapporten for i fjor. Fjoråret såg mange inspirerande hendingar og tiltak, som omsetjing av Jen nia mondo til norsk, nettsider, e-postliste og eit ope protestbrev til TEJO, den verdsvide organisasjonen for esperantoungdom.

God lesnad!

Leif Arne

Fazeolfesto en la malurbo

Kiam la urbo estas tro urba kaj la vilaĝo tro vilaĝa, NJE forfuĝas de ĉio per ekskurso al kabano – por ruli sin en la neĝo kaj lerni pri unu el la plej gravaj konkurantoj de Esperanto.

La junuloj
Leif Arne Storset, Aleksander Helgaker, Judith P. Mortensen, Kai Salvesen kaj Anders Berg. Fotis: Signe C.

La homoj spektas videojn
Kristin Røe, Signe Christophersen, Kai Salvesen, Anders Berg kaj Aleksander Helgaker spektas videojn. Fotis: JPM

Anders faris blind-desegnaĵojn
Anders faris tre bonajn kaj amuzajn blind-desegnaĵojn. Fotis: JPM

La menciita konkuranto de Esperanto estas Ido, reformita versio de la zamenhofa lingvo sen akuzativo, mal-vortoj kaj laŭseksa diskriminacio. Tiu estis la unua kurso en Norvegio en la centjara historio de la lingvo, kaj la instruinto, Kai Salvesen, laŭ nia scio estas unu el du en Norvegio kiuj iam ajn uzis la lingvon. La kabananaro estis absorbita kaj lernis sufiĉe pri la lingvo por pli bone mediti pri Esperanto – aŭ por pli bone imponi ĉe venontaj zamenhofaj festoj. Kontraŭ la bakteria nomo, la kabanaj defioj – varmigo, kuirado, akvoportado, ekstera necesejo – povas esti multe fortigaj kaj sanigaj. Por havigi signalojn por poŝtelefono oni devas stari sur piedfingroj kun la mano tra la fenestro. Tio ja estas defio pli por la patrinoj de la kabananoj ol por la kabananoj mem.

La kabanekskurso havis ne nur defiojn, sed ankaŭ luksaĵojn. Unu luksaĵo estis elektro, per kiu kaj sia PowerBook Judith Parelie Mortensen montris videojn pri la Universalaj Kongresoj en Gotenburgo en 2003 kaj en Vilno en 2005.

Kunklubano de Judith en Trondheim, Kjell Heggvold Ullestad, tradukis Erasmus Montanus al Esperanto. Estis gaja konatiĝo aŭ rekonatiĝo kun la komedio – kaj la karakterizaĵoj kiujn faris Ludvig Holberg povas esti same trafaj hodiaŭ kiel antaŭ tricent jaroj.

Interkonatiĝo, -parolado, kaj -rakontado gravegas por tia renkontiĝo, sed dum la vesperoj ni ankaŭ ĝuis bonan manĝon, ludadon kaj legadon de raportoj en la kabanlibro pri antaŭaj esperantistekskursoj. Unu el la ludoj estis la kapitalismega Bohnanza, en kiu ĉiu bienulo partoprenas en la merkata ekonomio per kulturado kaj komerco de fazeoloj. Tiu merkato tenis nin kapitalistojn maldormantaj ĝis la etaj noktaj horoj.

Ke io faris tion devas esti bona signo pri la sukceso de la ekskurso.

Leif Arne Storset

Norvega Junularo Esperantista – jarraporto 2005

Administrado
Antaŭ la ĝenerala kunveno la estraro (elektita en 2003) konsistis el
Heming W. Thorbjørnsen, prezidanto
Bjørn A. Bojesen, vic-prezidanto
Kai S. Salvesen, sekretario
Leif Arne Storset, kasisto
Signe Christophersen, estrarano
Bård Hekland, estrarano

Post la ĝenerala kunveno ĝi konsistis el
Signe Christophersen, prezidanto
Kristoffer R. Haug, vic-prezidanto*
Kai S. Salvesen, sekretario
Leif Arne Storset, kasisto
Aleksander Helgaker, estrarano
Judith P. Mortensen, anstataŭanto

Kiel revizoron kaj vic-revizoron la ĝenerala kunveno elektis respektive Arne Olav Mjøen kaj Kristina Kvamme Nygård.

Kiel pressetalsmann estis elektata Leif Arne Storset.

Okazis du estrarkunvenoj en 2005 – ambaŭ post la ĝenerala kunveno.

La ĝenerala kunveno okazis en Morokulien, dum la landa kunveno de NEL, la 11an de junio 2005.

NJE havis 28 pagintajn membrojn je 31.12.05 (Je 31.12.04: 20)


*Ĉar la ĝenerala kunveno ne sukcesis trovi kandidaton, ĝi lasis al la estraro mem trovi vic-prezidanton. (Leif Arne funkciis provizore kiel vic-prezidanto ĝis ni elektis Kristoffer en estrarkunveno en oktobro.)

Aranĝoj por la membraro
Okazis membro-kunveno hejme ĉe Leif Arne en decembro. Oni interalie spektis la filmon Que Sera, Sera, aŭskultis esperanto-muzikon kaj rigardis fotojn de esperanto-vojaĝoj de Leif Arne. Venis 6 membroj – el kiuj 2 estis novaj en la esperanto-medio.

Membro-leteroj
Ni dissendis inform-leterojn al la membroj en majo kaj novembro.

Inter Ni Dirite
Inter Ni Dirite (IND), la paĝoj de NJE en Norvega Esperantisto, aperis 6-foje, kun 3 ĝis 5 paĝoj. Redaktas ĝin la estraranoj laŭ vica sistemo. En IND aperas plejparte movadaĵoj, sed ankaŭ artikoloj en esperanto pri aliaj temoj.

NJE-listo
NJE havas retpoŝtliston kiu estas malferma al ĉiuj membroj (kaj al aliaj, se la estraro aprobas ilin). La nova estraro decidis provi vigligi ĝin, kaj efektive en la dua duono de 2005 ĝi estis sufiĉe multe uzata – ne nur por informoj de la estraro al la membroj, sed ankaŭ por diskutoj inter la membroj. Cetere, ni translokis la liston al la komputilo de NEL. La nova adreso estas nje-listo@esperanto.no". Administranto de NJE-listo fariĝis Judith Parelie Mortensen.

Bonveniga pakaĵo
De novembro 2005 ĉiuj novaj mebroj ricevas bonvenigan pakaĵon konsistantan el bonveniga letero, prov-ekzempleroj de internaciaj revuoj, «ŝlosiloj» kaj diversaj faldfolioj.

Abon-subvencio
Antaŭ kelkaj jaroj ni ofertis al niaj membroj 50-procentan subvencion por abono de eksterlanda revuo dum unu jaro. En novembro 2005 ni relanĉis tiun servon. Ĉiuj membroj nun rajtas ricevi 50-procentan subvencion por unu revuo dum du jaroj – kaj NJE prizorgas la mendon kaj la pagon.

Retpaĝoj
De 2004 ĝis fine de 2005 nia retpaĝaro konsistis el simpla, unuopa paĝo sub www.esperanto.no/nje kun enkonduka mesaĝo, listo de la estraranoj kaj ligilo al nia novaĵpaĝo (vd. la jarraporton de 2004). La novaĵpaĝo estis blogo kiun prizorgis Bård Hekland (lasta ĝisdatigo junio 2005). Ekde la ĝenerala kunveno Aleksander Helgaker estas nia ret-redaktoro. Li ĝisdatigis kaj fine re-enretigis (www.esperanto.no/nje) la malnovan paĝaron kiun kreis siatempe David-Emil Wickström. Al la paĝaro ankorau mankas interalie esperanto-versio, sed ni esperas ke la tuta paĝaro estos preta en 2006.

Jen nia mondo
NJE skribis al la Esperanto-Asocio de Britio petante permeson eldoni norvegan version de Jen Nia Mondo I kaj II. Ricevinte (provizoran) permeson ni komencis traduki je la fino de la jaro.

Projekto Interkulturo
En 2004 NJE petis subvencion de YOUTH (Ung i Europa) por unujara projektperiodo de la projekto Interkulturo (en kiu ni estas partnera organizo; vd. la jarraporton de 2004). NJE jure respondecas pri la asignita mono, sed lasis la mastrumadon de ĝi al ILEI. Laŭ peto de la aktivuloj en Interkulturo, Barne- ungdoms- og familiedirektoratet (BUFDIR) (kiuj mastrumas la YOUTH-fonduso ĉi-lande) plilongigis la projektperiodon al 1 decembro 2005. Finan raporton pri la projektperiodo estu ricevita de BUFDIR plej malfrue 1 februaro 2006.

Internacia Junulara Kongreso
EN IJK partoprenis du membroj de NJE, Leif Arne Storset kaj Kjetil H. Ree. Sed en la komitat-kunsidoj de TEJO NJE estis reprezentata de Anna-Laura Wickström (Germanio).

Malferma protest-letero al TEJO
En junio 2005 Tejo Tutmonde (TT), la membra gazeto de TEJO, aperigis artikolon en kiu la redakcio atakas la kabeintan TEJO-aktivulon Christopher Culver. La estraro de NJE reagis pro la ne-aferecaj person-atakoj kaj pro tio ke la redakcio de TT ŝajne opinias ke ekzistas unu sola vero kiam temas pri esperanto kaj mondaj lingvo-problemoj. Tial ni sendis malferman leteron al la estraro de TEJO en kiu ni interalie postulis ke oni publike petu pardonon al s-ro Culver (vd. Inter Ni Dirite n-ro 4). La leteron poste pritraktis la Komitato de TEJO dum IJK. Estis decidate ke la prezidanto prizorgos kontrollegadon de ĉiuj TEJO-publikaĵoj por eviti similaĵojn en la estonteco.

Komitatano A
Heming W. Thorbjørnsen estis nia komitatano A en TEJO ĝis li fariĝis prezidanto de TEJO. Poste ni elektis Leif Arne Storset kiel novan komitatanon A por la restaĵo de la nuna perido (t.e. ĝis 2006).

Financoj
La jarkalkulo de 2005 montras profiton de 2 486,80 kr. Bilanco: 26 396,95 kr.

Konkludo
En la unua duono de la jaro NJE estis tre ne-aktiva (sed ni sukcesis dissendi leteron al la membroj en majo, kaj la blogo estis konstante ĝisdatigata). Post la ĝenerala kunveno okazis multe pli: Ni aranĝis membro-kunvenon, ricevis permeson eldoni norvegan version de Jen Nia Mondo, prilaboris nian retpaĝaron, vigligis nian retpoŝtliston kaj intervenis en la debato pri la tiel nomata Culver-afero. Do entute 2005 estis sufiĉe aktiva jaro por NJE.

Venonta IND

La limdato por la venonta Inter Ni Dirite estas la 25a de aŭgusto. Kontribuojn vi povas sendi al Signe Christophersen, ŝia retpoŝtadreso estas: <signe.christophersen @ student.jus.uio.no>

— Fino de Inter Ni Dirite

Norsk |

INTER NI DIRITE
– nettutgaven/la reta versio

2021

2020

2019

2018

2017

2016

2015

2014

2013

2012

2011

2010

2009

2008

2007

2006

2005

2004