Statuto de Norvega Junularo Esperantista

Fondiĝis la 2an de junio 1979
Laste reviziita de la landa kunveno de NJE la 13an de junio 2009.

§ 1 Nomo

La nomo de la asocio estas en la norvega «Norsk esperantoungdom» kaj en Esperanto «Norvega Junularo Esperantista» (NJE).

§ 2 Organiza stato

Norvega Junularo Esperantista estas la junulara sekcio de Norvega Esperantista Ligo.

§ 3 Celo

La celo de Norvega Junularo Esperantista estas disvastigi la internacian lingvon Esperanto kaj la konon pri ĝi inter junuloj en Norvegio. Norvega Junularo Esperantista helpu ebligi kunordigadon de aktivado por junaj esperantistoj.

§ 4 Neŭtraleco

Norvega Junularo Esperantista estas neŭtrala koncerne partipolitiko, ideologioj kaj vivrigardoj ĝenerale. La escepto estas la lingvaj problemoj sur internacia nivelo. Ĉi tiu neŭtraleco ne devontigas la individuajn membrojn, kaj la starpunktoj de la membroj en tiaj aferoj ne influas Norvegan Junularon Esperantistan.

Norvega Junularo Esperantista rajtas partopreni en aranĝoj kiuj kongruas kun la «interna ideo» de la Esperanto-movado: antauenigi la valoron de homoj, egalrajtecon, pacon, interfratiĝon kaj interkompreniĝon inter la diversaj etnoj de la mondo.

Sub la samaj kondiĉoj Norvega Junularo Esperantista rajtas kunlabori kun kiuj ajn personoj, institucioj kaj organizoj por antaŭenigi la celojn de Norvega Junularo Esperantista, neinfluante la neŭtralan staton de la asocio.

§ 5 Membreco kaj aliĝo

Norvega Junularo Esperantista konsistas el ordinaraj membroj kaj subtenantaj membroj.

Personoj kiuj estas membroj de Norvega Esperantista Ligo, kaj kiuj samtempe estas sub la aĝlimo de la Ĝenerala Regularo de Tutmonda Esperantista Junulara Organizo, estas ordinaraj membroj de Norvega Junularo Esperantista. Membroj kun postenoj en Norvega Junularo Esperantista rajtas esti pli aĝaj, sed ili ne estu super la aĝlimo dum la jaro de elekto.

Personoj en ĉiuj aĝoj, kaj ankaŭ organizoj kaj institucioj kiuj ekonomie subtenas Norvegan Junularon Esperantistan, rajtas esti subtenantaj membroj per pago de decidita kotizo. Okaze de organizoj kaj institucioj, la estraro aldone devas aprobi la membrecon. La landa kunveno rajtas retrakti la decidon de la estraro. En tia kazo valida decido bezonas absolutan plimulton de la voĉoj.

§ 6 Lokaj kluboj

Ordinaraj membroj rajtas formi lokajn klubojn. Novaj kluboj devas aprobiĝi de la estraro de Norvega Junularo Esperantista. La lokaj kluboj prefere sendu pojarajn raportojn pri sia aktivado al Norvega Junularo Esperantista. Laŭ interkonsento Norvega Junularo Esperantista povas subvencii la lokan klubon laŭ membronombro, tiel ke la membroj ne bezonu membriĝi en ambaŭ asocioj.

Se loka klubo malfondiĝos, la apartenaĵoj de la klubo fariĝos posedaĵoj de Norvega Junularo Esperantisto. Se nova klubo fondiĝos en la sama loko post malpli ol 5 jaroj, la estraro povos redoni la posedaĵojn de la antaŭa klubo, inkluzive de interezoj, al la nova klubo.

§ 7 Eksmembriĝo

Ordinaraj membroj aŭtomate eksmembriĝas de Norvega Junularo Esperantista je la fino de la kalendara jaro en kiu la membro atingas la aĝlimon, aŭ se ili eliras el Norvega Esperantista ligo.

Subtenantaj membroj eksmembriĝas sendante skriban eksiĝon al Norvega Junularo Esperantista. Se subtenanta membro ne pagas kotizon, tiu estas konsiderata kiel eksmembro.

§ 8 Kotizo

Ordinaraj membroj pagas kotizon al Norvega Esperantista Ligo laŭ la reguloj de la ligo.

Subtenantaj membroj pagas la kotizon al Norvega Junularo Esperantisto, kiu ĝin decidas.

§ 9 La estraro

La estraro de Norvega Junularo Esperantista konsistas el minimume prezidanto, vicprezidanto, sekretatio kaj kasisto. La estraro aldone povas enhavi ĝis 3 estraranojn. La estaro prefere havu minimume unu anstataŭanton.

La estraro kunveno minimume du fojojn jare.

La estraro estas kvoruma kiam minimue duono de la estraranoj ĉeestas kaj voĉdonas.

§ 10 Landa kunveno

Landa kunveno okazu minimume ĉiun duan jaron. Eksterordinara landa kunveno estas aranĝata kiam la estraro trovas tion necesa, aŭ kiam minimume 1/5 de la membroj postulas tion skribe. Alvokon al landa kunveno oni sendu al la membroj minimume unu monaton antaŭ la kunveno.

La landa kunveno pritraktu la jenajn punktojn: aprobo de la alvoko, elekto de kunvena prezidanto kaj raportanto, raportoj pri agado kaj ekono post la pasinta landa kunveno, proponoj pri statutŝanĝoj kaj aliaj  proponoj, elekto de estraro, revizoro, vicrevizoro, elekta komisiono ekzistanta el minimume du personoj, kaj du subskribontoj de la protokolo.

Dum la landa kunveno ĉiu ordinara membro havas po unu voĉo. Neĉeestanta ordinara membro rajtas pere de skriba plenrajto esti reprezentata de ĉeestanta membro. Neniu rajtas per plenrajtoj kaj lia propra voĉo doni sume pli da voĉoj ol tiom kiom egalas al 1/5 de ĉiuj donataj voĉoj.

Ĉiuj elektoj kaj voĉdonadoj, krom tiuj kiuj estas pritraktataj en §§ 13 kaj 14, estas decidataj per absoluta plimulto. Se la voĉnombroj estas egalaj, nova elekto aŭ nova voĉdono okazos. Se en elekto denove okazos egalaj voĉnombroj, okazos lotumo. Okaze de aliaj voĉdonoj krom elektoj, dufoja egala voĉnombro pludaŭrigas la jaman aranĝon.

Elektoj kaj voĉdonoj okazos skribe se minimume unu membro potulas tion.

§ 11 Revizio

La estraro devas doni la jarkalkulon kaj la protokolojn al la revizoro plej malfrue la 1an de februaro. La revizora raporto devas ekzisti plej malfrue la 1an de marto. La revizoro kaj la vicrevizoro ne membru en la estraro.

§ 12 Organo

La organo de Norvega Junularo Esperantista estas Inter ni dirite.
La estraro de Norvega Junularo Esperantista nomumas redaktoron.

§ 13 Statutŝanĝoj

Statutŝanĝoj povas okazi nur dum landa kunveno per plimulto de 2/3. Ŝanĝoproponojn oni devas sendi al la estraro minimume kvar monatojn antaŭ la landa kunveno. La estraro sendu la ŝanĝoproponojn al la membraro kune kun la alvoko al la landa kunveno.

§ 14 Malfondiĝo

Malfondiĝo de Norvega Junularo Esperantista povas okazi nur dum landa kunveno per plimulto de 2/3. Je malfondiĝo la eventualaj valoroj fariĝos posedaĵoj de Norvega Espernatista Ligo, kaj estu uzataj laŭ la celoj de Norvega Junularo Esperantista.

§ 15 La teksto de la statuto

La statuto de Norvega Junularo Esperantista troviĝu kaj en nynorsk, Esperanto kaj bokmål. La nynorska teksto estas la fundamenta, kaj estu la bazo de interpretoj.

Norsk | Esperanto