AJN1

gxi estas kia ajn

Norvega Junularo Esperantista

gxi okazas kie ajn

sukcese arangxis la unuan

povas partopreni kiu ajn

 

povas okazi kio ajn...

 

 

 

  • Programo
  • Partoprenintoj
  • Fotoj
  • Raportoj

 

 

 

Arangxo Junulara Nordia

 

21a - 28a de februaro 1999

 

 

 

Skiado kaj diskutado

La unua Arangxo Junulara Nordia okazos en la arbaro tuj apud Trondheim (20 minutoj per tramo de la centro de Trondheim). Eblos skiadi, diskuti la nordian Esperanto-kunlaboro kaj partopreni kulturajn arangxojn. Kaj la unuajn tri tagojn ni arangxos esperantokurson por komencantoj kaj dauxrigantoj.

Ni logxos en granda komforta kabano kun kuirejo, dusxejo kaj cxirkaux 20 litoj - kunportu dormosakon. La kabano situas meze de tre bela skiumejo, kaj vi povos prunti kurad-skiojn se vi ne mem kunportos. (Tio povos eble kosti iomete) Ni ankaux arangxos ekskurson al Oppdal, 120 km sude de Trondheim. Tie eblas lui slalom-skiojn. Se vi ne volas nur skii, kompreneble eblas preni la tramon al la centro de Trondheim kaj amuzigxi per kio la urbo ofertas.

Vi povas partopreni la tutan arangxon aux nur parton.

 

Provizora programo

Dimancxo 21.2.

Posttagmeze: alveno, konatigxo.

Lundo 22.2.

Esperantokurso

Mardo 23.2.

Esperantokurso

Merkredo 24.2.

Fino de esperantokurso

19:00 Vespermangxo

Sociala umado.

Jxauxdo 25.2.

Debato pri la nordia kunlaboro

Laborgrupoj

Komuna resumo

Vendredo 26.2.

08:00-18:00 Ski-ekskurso al Oppdal (lauxvole)

20:00 Vespermangxo

Sabato 27.2.

Ekskurso al Nidarosdomen

Debato pri la nordia kunlaboro

Resumo kaj planado de venonta laboro.

Adiauxa vespero

Dimancxo 28.2.

Foriro

 

 

Por pliaj informoj: 
skribu al knutly @ stud.ntnu.no
aux al Norsk esperanto-ungdom, Olaf Schous vei 18, N-0572 Oslo, Norge

 

 

 

Norsk | Esperanto