------------------------------------------------------------------------------ K L U B A B U L T E N O Organo de Klubo Esperantista en Oslo N-ro 2 2008 Vendredon la 28an de marto 56a jaro ------------------------------------------------------------------------------ KALENDARO (Kie? kiuhore? - vd. ^ce la fino) MARDON la 1an de APRILO (semajno / uke 14) - tirsdag La domkomisiono planas grandajn ^san^gojn en la kunven^cambro prepare al luigo. Vd .pli malsupre ("^San^goj en Esperantonia"). Kion ni opinias? Huskomiteen har planer om store endringer i møterommet for å kunne leie det ut. Se lenger nede ("^San^goj en Esperantonia ..... PÅ NORSK"). Hva mener vi? LUNDON la 21an de APRILO (semajno / uke 17) - mandag Bjørn K Øyen: Vegetarismo - kulturaj / religiaj, ekologiaj kaj (spirit)sciencaj aspektoj. Kun gustuma^joj. Bjørn K Øyen: vegetarisme - kulturell/ religiøse, økologiske og (ånds)vitenskapelige aspekter; med smaksprøver MARDON la 6an de MAJO (semajno 19) - tirsdag Leif Arne Storset ^jus pasigis tri monatojn en Barato / Hindio. Ni demandos lin pri liaj impresoj kaj traviva^joj. Leif Arne Storset er nettopp tilbake fra et tremåneders opphold i India. Vi spør ham ut om hvordan han opplevde det. LUNDON la 19an de MAJO (semajno 21) - mandag Leif Arne Storset iris jarfine al Germanio por la Internacia Seminario kaj komitatkunsido de la internacia junulara organizo TEJO. Ni demandos lin kiel sukcesis tiuj aran^goj. Leif Arne Storset reiste til Tyskland ved årsskiftet og deltok på det internasjonale seminaret og på et internasjonalt komitémøte. Vi spør ham hvordan det gikk. MARDON la 3an de JUNIO (semajno 23) - tirsdag Cato Haugen partoprenis 9-semajnan kurson pri uzado de komputilaj programoj kaj lernis multajn novajn ruza^jojn. Kaj Nicolas Raymond klarigos pri Vikipedio, la nova interreta enciklopedio, kiun ^ciuj verkas mem . Cato Haugen har deltatt i et 9-ukers kurs i bruk av dataprogrammer og har lært mye nytt og nyttig. Og Nicolas Raymond forklarer om Vikipedio, internettleksikonet som vi skriver selv. LUNDON la 16an de JUNIO (semajno 25) - mandag "Mia ^sipo ^sar^gi^gis per pli bona Esperanto". Lingvajn kaj aliajn ludojn gvidos Heming W. Thorbjørnsen. "Mitt skip er lastet med bedre Esperanto." Språk- og andre leker med Heming W. Thorbjørnsen. --------------------------------------------------------------------- Postpaùze, ^ciukunvene: LINGVAJ DEMANDOJ. (Kunportu la viajn!) Språkspørsmål etter pausen på hvert møte. Ta med dine! ----------------------------------------------------------------- O K A Z I S Lundon la 18an de januaro. Per kromekrano en la kunven^cambro muntita de Cato ni spektis filmetojn pri la brazila E-movado, kiujn havigis Asbjørn el la reto: pri la Agotago en São Vincente (apud São Paolo) kaj pri E-informado dum la Monda Socia Forumo en Porto Alegre. Tie oni vigle diskutis, kaj disdonis milojn da faldfolioj informante en la nomo de la organizo "Libereco por la lingvoj" sed parolante en Esperanto por veki la scivolemon de la publiko. Poste ni interparolis pri aran^goj en Oslo kie ni povos starigi nian informbudon kaj fine petis la priju^gon de Otto pri kelkaj lingvaj defioj. Mardon la 4an de februaro David Welsh forlasis budhisman kunvenon en sia lo^gejo (Budhisma centro) por veni klarigi al ni la esencon de budhismo kaj praktike partoprenigi nin en mallonga meditado. Multajn demandojn havis la klubanoj - pri la celo, la fonto, la praktikado, pri reenkarni^go, pri budhismo en Tibeto kaj pri Zen en Japanio, pri budhismaj medioj en la Okcidento, en Norvegio - kaj en la najbara Disen. ^Ceestis pli multaj membroj ol kutime, kaj ni rekonstatis ke tiaj vivkonceptaj temoj stimulas al viglaj klubaj kunvenoj. Lundon la 17an de februaro Algis donis fundan kaj detalan prezenton de sia mondkoncepto, pri sep tavoloj aù sferoj, kiuj ^cirkaùvolbas la homon; de la tera, akva, aera kaj fajra ^gis la anima kaj spirita. Celo de la vivo estas el ili unu post la alia liberi^gi. Ankaù la etikaj konfliktoj de la ^ciutaga vivo trovas sian interpreton kadre de tiu metafizika modelo de la homa evoluo, kiun li mem evoluigis inspirite i.a. de pensmanieroj de teozofio. ------------------------------------------------------------------------------ KIEL KOMPRENI LA JARKALKULON? La jarkalkulo ^sajne montras profiton de 8365 kr. SED tiu tuta sumo (kaj iom pli) devenas de la supozita valoro (12 412 kr) de la heredita parto de la domo kiun ni heredis de la Eldonejo - dum ^gin iom reduktis la asigno de 3500 kr el la fonda^jo Gustavsen . Se ni tenas tiujn du nenormalajn spezojn ekster la kalkulo, ni vidas ke ni reale havis malprofiton de 548 kr. Tio donas pli ^gustan impreson de la kluba ekonomio, kvankam ni atentu ke tiu sumo estas rezulto de la sola utila elspezo - investo de 1309 kronoj por 500 glumarkoj (el kiuj ni vendis ^gis nun nur ^c 100). Do la kluba ekonomio estas pli-malpli en ekvilibro? - Bedaùrinde ne. Ni pagis al la domkonto (kiel internan domluon) 7 000 kr, sed jam antaù pli ol du jaroj la Liga kasisto konstatis ke necesas pagi almenaù 9 000 kr jare por kovri ^ciujn elspezojn (inkl. hejtadon kaj asekuron). Kaj aldone al tio, la Eldonejo, kiu antaùe portis trionon de la domelspezoj, malfondi^gis en junio 2007, tiel ke nia klubo devas transpreni duonon de ^gia kontribuo. Sekve nia interna domluo reale devus esti almenaù 13 500 kr - 6 500 pli ol ni pagis lastjare. Do ^gis ni iel sukcesos produkti novajn enspezojn, ekz-e per luigo de la kunveno^cambro kelkvespere, ni devos ^ciujare preni tian sumon el la kapitalo. Cetere ni ^suldas al NEL (la Ligo) ^c 30 000 kronojn pro la tubara laboro en 2006. (Tio ne estas indikita en la jarkalkulo.) Sed konsole tio estas unufoja elspezo. DD ------------------------------------------------------------------------------ ^SAN^GOJ EN ESPERANTONIA Pro draste kreskintaj domelspezoj (i.a. pro la malfondo de la Eldonejo), nia klubo kaj NEL suferos nun ^ciujare grandan deficiton kaj bezonas novan enspezofonton. Tial ni decidis provi luigi la kunven^cambron, ekz-e 1-2 vesperojn semajne al aliaj organizoj. Luontojn ni devos ser^ci, kaj tio pli bone sukcesos se ni unue renovigos la ^cambron. La landa kunveno en Trondheim lastsomere donis - kontraù unu vo^co - plenrajton al la domkomisiono decidi pri la ekipa^jo en Esperantonia (vd. N.E-isto 5/2007. p. 5). Nun la domkomisiono diskutas planojn - konstrui vandon antaù la kuirejeto - ^gis la kolono - forigi la bibliotekajn librojn el la kunven^cambro - liberigi spacon en la kelo por tiuj kaj aliaj bibliotekaj libroj, per forigo de la stoko de novaj libroj de la (nun malfondita) Eldonejo - sed kien? - forigo de mebloj kaj a^ceto de novaj Kion ni opinias pri ^ci ^cio? Ni diskutos la proponojn en la unua membrokunveno, la venontan mardon, la 1an de aprilo (semajno 14). La domkomisiono ankaù bezonas praktikan helpon. Ili instigas ^ciujn interesatojn partopreni en la renoviga laboro. Ili aran^gos du LABOR-SEMAJNFINOJN / DUGNADER iam antaù merkredo la 7a de majo. Bv. mesa^gi se vi volas kaj povos veni helpi. DD PÅ NORSK For å rette opp vår skrantende økonomi skal vi prøve å leie ut møterommet 1-2 kvelder i uken. Men før det organiserer huskomiteen en rengjøring og opprydding. Bl.a. er det foreslått å sette opp en lettvegg foran minikjøkkenet, å anskaffe nye møbler, og å flytte bibliotekbøkene ned i kjelleren. Det siste forutsetter at vi frigjør plass der ved å lagre det tidligere Forlagets bøker et annet sted. ER DET NOEN SOM kan tilby tørr lagringsplass f.eks. hjemme, til noen esker med bøker? Vi tar en diskusjon om disse planene på det første klubbmøtet, tirsdag 1. april. Det blir et par DUGNADER i tiden fram til 7. mai, for å Rydde plass i kjelleren Vaske salongen Pusse opp lokalet Forbedre klubblokalet slik at det er bedre tilpasset utleieformål Si fra hvis du vil være med. Huskomiteen ved Cato Haugen ------------------------------------------------------------------------------- INFORMBUDO EN SKEDSMO Okaze de Husebydagene 5 - 8. junio eblas havi informbudon pri Esperanto. Tie kutime ^ceestas pli ol mil personoj kaj estas tre varia programo. Informoj pri Esperanto kaj nia klubo aperos en bro^suro 6000-ekzemplere. KPH ------------------------------------------------------------------------------- Nia BIBLIOTEKA EKSPOZICIETO staros en aprilo en la filio de Furuset. ------------------------------------------------------------------------------- GLUMARKOJ La klubo vendas ru^gajn glumarkojn 4 x 7 cm, kun la teksto ESPERANTO - det internasjonale språket - nøytralt fredsfremmende lettlært kontaktskapende www.esperanto.no 22 35 08 94 inform[a]esperanto.no. Taùgas por valizoj, tekoj, man-sakoj k.s. Po 2 kr. ------------------------------------------------------------------------------- KunvenEJO: Olaf Schous vei 18 (enirejo Schouterrassen), 0572 Oslo. Buso 31 aù tramo 17 al Rosenhoff kaj iru supren laù Båhusveien - aù malsupren de Sinsen T (buso) / Sinsenterrassen (tramo). Tlf. 22 35 08 94 www.esperanto.no/oslo Retpo^sto: oficejo[a]esperanto.no Po^st^giro 0532 36 19699 (sed kotizon pagu al NEL 0533 05 22870). ^Ci tiun Bultenon prizorgis Douglas Draper