----------------------------------------------------------------------------- K L U B A B U L T E N O Organo de Klubo Esperantista en Oslo N-ro 2 2007 ^Jaùdon la 12an de aprilo 55a jaro ----------------------------------------------------------------------------- KUNVENA KALENDARO (^Ciam je la 19a horo. Kie? - Vidu plej malsupre.) ---------------------------------------- LUNDON la 16an de APRILO (sem. 16) - mandag Algis Kaspiravi^cius (Litovio / Oslo) kaj Harald Rygg prezentos la tabulan ludon Goo, popularan en Japanio. Algis Kaspiravi^cius (Litauen / Oslo) og Harald Rygg demonstrerer brettspillet Go, som er populært i Japan. MARDON la 1an de MAJO (sem. 18) - tirsdag Claude Rouget (Tromsø) voja^gis al okcidenta Siberio kaj studis lokajn religiojn kaj socion en Bharato/Hindio. Claude Rouget (Tromsø) har reist til Vest- Sibir og fulgt et kurs om religion og samfunn i India. LUNDON la21an de MAJO (sem. 21) - mandag Charlotte W. Jensen vizitis Kostarikon kaj gastis ^ce pluraj Esperantistoj. (UEA registris 31 membrojn tie.) Charlotte W. Jensen har vært i Costa Rica og besøkt flere som hun kunne snakke esperanto med. MARDON la 5an de JUNIO (sem. 23) - tirsdag Ni diskutos plurajn gravegajn temojn traktotajn en la landa kunveno en Trondhejmo - la ekonomia krizo, la proponoj malfondi la Eldonejon kaj Esperanto-nytt kaj la kondi^coj en Esperantonia. Vi snakker sammen om flere usedvanlig viktige saker som kommer opp på landsmøtet - den økonomiske krisen, forslagene om å legge ned forlaget og Esperanto-nytt og tilstandene i Esperantonia. LUNDON LA 18an DE JUNIO (sem. 25) - mandag Kjell Peder Hoff partoprenis en du seminarioj en la ^jus fami^ginta E-centro en Herzberg (en Germanio; vd. E-nytt 1/07, p.5). ^Cu iliaj bonaj spertoj povas montri novajn vojojn por ni? Kjell Peder Hoff har deltatt i to seminarer på det nå berømte E-senteret i Herzberg (i Tyskland; se E-nytt 1/07, s.5). Kan deres fremgangsmåter vise nye veier for oss? ----------------------------------------------------------------------------- OkazIS MARDON la 6an de FEBRUARO Nia "konstanta gasto", Algis Kaspiravi^cius el Litovio, prezentis siajn multajn pensojn pri la senco de la vivo, kun referencoj al eldiroj de sa^guloj el oriento kaj okcidento, de Jesuo ^gis Erich Fromm. Antaù ^cio, li resumis, oni celu krei ^gojon ^ce si mem kaj ^ce aliuloj kaj disvastigu spiriton de amo. LUNDON la 19an de FEBRUARO Ni prezentis la historion de la Semajno de Internacia Amikeco, kiun iniciatis UEA en 1968 laù propono de sia sveda vicprezidanto Erik Carlén. Sed ^sajnas ke preskaù nur en kelkaj flandraj urboj oni daùre aran^gas publikajn kulturajn kunvenojn laù la originaj instigoj, kiel helpilon por disvastigi scion pri Esperanto mem. En Oslo kaj eble ankaù en aliaj norvegaj kluboj oni markis la Semajnon precipe per sendado de po^stkartoj al amikoj kaj radiostacioj, sed ne elpa^sis ekster la movadon. En la jaroj post la fondo ja okazis vasta enmigrado de alilandanoj al Norvegio, kio plifaciligus internacian aran^gon. Ni povus ekzemple sondi la intereson en najbaraj lernejoj por enmigrintoj pri ia "lingva festivalo". Kaj dum la kunveno revenis Kjell Peder post vizito en la E-centro en Herzberg (Germanio) - kun ri^ca provizo da novaj koloraj germanaj E-informiloj! MARDON la 6an de MARTO Jarkunveno. Vd. malsupre. LUNDON la 19an de MARTO Astrid Mansrud klarigis pri la origino kaj praktiko de la mormona religio kaj respondis al demandoj de interesata kaj relative granda grupo. Poste ni vizitis la proksiman mormonan pre^gejon, kie oni donis pliajn kaj fundajn klarigojn (tamen en la norvega), montris al ni la diversajn kunven^cambrojn en la moderna konstrua^jo kaj donacis al ni la sanktan libron Mormons bok. ----------------------------------------------------------------------------- ERARETO en Kluba Bulteno, n-ro 1, p.3, kol. 2, 3a linio: kenguruon --> kanguruon. ----------------------------------------------------------------------------- GASTO EL BANGLADE^SO Nekutima gasto estis Muhammad Huq, direktoro de lernejoj por malri^caj infanoj en Banglade^so (vd. raporteton en N.E-isto 2), kiu vizitis nin meze de marto. Bedaùrinde la junuloj estis ^guste tiutage okupitaj pro propra kunveno en Tveita, sed Cato Haugen venis du fojojn kaj mi promenis kun la gasto en la urbo, kie ni renkontis Bjørn Øyen. Krom tiuj renkontoj Muhammad estis aparte kontenta pri la vida^jo el la proksima alta^jo, Ola Narr, kaj la moskeo en Åkebergveien. - DD ----------------------------------------------------------------------------- RAPORTO PRI LA ^GENERALA KUNVENO Mardon la 6an de marto 2007 (formale aprobota de la venonta ^generala kunveno) ^Ceestis komence de la kunveno tri (3) membroj; dum la elekto estis kvar. Ni aprobis la JARRAPORTON 2006, kaj la JARKALKULON 2006 kondi^ce ke la revizoro ne havas rimarkigojn. ELEKTOJ Laù propono de la elekta komisiono (re)elekti^gis prezidanto: Kjell Peder Hoff (lastjare sekretario) vicprez.: Cato Haugen (reelekto) sekretario: Douglas Draper (reelekto) la alia sekretario [vakas] kasisto: Harald Rygg (reelekto) cetera estrarano: Kristin Røe (reel.) Devus esti du sekretarioj, sed ne eblis trovi duan kandidaton. Kvankam ni formale ne obeas la statuton, havante nur unu sekretarion, ni ja obeas ^gin, elektante la minimuman nombron de 5 estraranoj. Anstataùantoj: 1. Heming W. Thorbjørnsen (lastjare estrarano) 2. Pepita de Caspary (reelekto) Revizoro: Terje Meier (reelekto); anst: Kristina K Nygård (reelekto) Reprezentanto en la domkomisiono: Kjell Peder Hoff (reelekto) Anstataùanto: Kristin Røe (nova) NOVA ELEKTA KOMISIONO: Ne havante proponon la jarkunveno decidis prokrasti la elekton kaj anonci ties okazon en iu kluba kunveno. ----------------------------------------------------------------------------- HELPU DISDONI E-NYTT! Ni havas stokon de la nova numero por senpaga disdonado. FONDA^JO GUSTAVSEN. Junuloj rajtas petskribi al la klubestraro pri subvencio por vizito al E-aran^go cele al fortigo de la E-agado. Limdato anoncota. STUDRONDO? Se vi interesi^gus pri studrondo aù daùriga kurso, bonvolu anonci vin al la oficejo. SALUTLETERO EL PANEVE^ZYS. Algis Kaspiravicius feriis en sia hejmlando kaj reportis salutleteron de la klubo de Paneve^zys kaj donacetojn. TELEVIDO? Turnis sin al ni firmao "Monster" kiu volas provoferti televidan programeton pri Esperanto. Ili petis unuavice ^ceesti ian kluban kunvenon sed ^gis nun ni ne trovis konvenan okazon. LA INVESTO de granda parto de nia kapitalo en obligacia fonduso Skagen Avkastning (decidita antaù longe) estas baldaù èfektivigota - kiam ni nur havos organiza^jan numeron, kiun ni de longe atendas de Brønnøysund. ----------------------------------------------------------------------------- AFI^S-TABULOJ / oppslagstavler EN LA URBO LASTJARE NI petis ^ciujn raporti pri BONAJ AFI^STABULOJ, sed la rikolto estis tre magra. Tial ni nun provas denove, kaj ^ci-foje ni dividis la urbon en distrikt(et)ojn laù la lo^glokoj de la membroj. Ni petas vin rigardi kaj raporti speciale en la distrikto: [ indikite al la unuopaj membroj] (sed ankaù aliloke, ekz-e survoje al via laborejo). Multaj afi^stabuloj nome estas nebonaj, ^car ili estas ^ciam plenplenaj aù estas lokitaj tro longe for de la pied-irejoj. Kaj ofte oni devas halti kaj turni la kapon naùdek gradojn por vidi ilin. Sed ekzistas ankaù bonaj, kiujn vi vidas rekte antaù vi kiam vi eliras el butiko, piediras sur trotuaro aù atendas ^ce bushaltejo. Ni volas registri kie trovi^gas tiaj bonaj afi^stabuloj, ^car pendigado de afi^soj estas bona informmetodo (en kombino kun aliaj). PÅ NORSK: Vi vil gjerne ha meldinger om gode oppslagstavler, slike som forbipasserende ikke kan unngå å se. Det kan være i butikker, i samfunnshus eller på gata. De finnes, rundt omkring i byen, men de er ikke så mange, så vi trenger medlemmenes hjelp til å kartlegge dem. På forhånd takk! ----------------------------------------------------------------------------- INVITO / INNBYDELSE Sabaton la 23an de junio (la Sankta-Johanan vesperon) ni planas ekskurson al la nova lo^gejo de Pilar Menéndez kaj Otto Prytz, Arnstein Arnebergs vei 16, 0274 Oslo, eble kun promeno tra la Vigeland-parko. La programo estos speciala, kaj espereble la vetero permesos, ke ni ^guu la helan vesperon sur la balkono kaj en la ^gardeneto de la gemastroj. Rezervu la tagon, kaj atendu detalojn en posta informo! Lørdag 23. juni (Sankthansaften) planlegger vi en utflukt til Pilar Menéndez og Otto Prytz' nye bolig i Arnstein Arnebergs vei 16, 0274 Oslo, kanskje med en spasertur gjennom Frognerparken. Programmet blir spesielt, og forhåpentlig tillater været at vi nyter den lyse kvelden på vertskapets balkong og hageflekk. Hold av dagen! Detaljer senere. ----------------------------------------------------------------------------- NI ORDINARE KUNVENAS JE LA 19a HORO la unuan mardon kaj la trian lundon de la monatoj / første tirsdag og tredje mandag i måneden (krom / unntatt en ferioj) en Olaf Schous vei 18 (enirejo de Schouterrassen), 0572 Oslo. Buso 31 (aù tramo 17) al Rosenhoff kaj iru supren laù Båhusveien - aù malsupren de Sinsen T. ----------------------------------------------------------------------------- Tlf. 22 35 08 94 www.esperanto.no/oslo Retpo^sto: inform@esperanto.no Po^st^giro 0532 36 19699 (sed kotizon pagu al NEL 0533 05 22870). ----------------------------------------------------------------------------- ^Ci tiun Bultenon prizorgis Douglas Draper.