Estrara interkonsiligxo, jxau^don 16. au^gusto 2007 PROTOKOLO Partoprenis: Jardar E. Abrahamsen (en Trondheim), Anne Karin Bondhus (en Stavanger), Eli Fitjar (en Bergen), Asbjørn Lindh (en Oslo), Ingebjørg Rambjør (en Bergen). Douglas Draper (Oslo) konsultigxis dum punkto 2 kaj Helge Knudsen (Bergen) dum punkto 7. Ulf Lunde estis en Rusio, kaj ne povis partopreni. 0. Tagordo 1. Investo de nia kapitalo: raporto de la kasisto Sxangxoj post la 30a de aprilo: En Skagen avkastning ni havis 101 355 kr. Nun ni havas 100 571. En Skagen vekst ni havis 60 032, nun 58 018. Tamen pasintfoje la kresko estis eksterordinara, kaj hodiau^ estis iu subita falo. 2. Telefono en Esperantonia Ni cxesigos la ISDN-abonon kaj transigos la telefonnumeron al la jama IP-abono. Tio sxparos al NEL kaj la Oslo-klubo proksimume 2000 kronojn jare. La estraro petas Herman Ranes prizorgi la aferon kiel eble plej baldau^. 3. Redaktanto de Norvega Esperantisto La estraro estas tre kontenta pri la laboro de la gxisnuna redaktanto, Douglas Draper, kaj petas lin dau^re redakti la membrogazeton. 4. Esperanto-nytt kaj novaj brosxuroj La Landa Kunveno decidis ne plu prioritati Esperanto-nytt, kaj pro laborkapacito, ekonomio, efiko kaj gxenro. Surtempe iom lamas la homa laborkapacito, sed la estraro opinias ke bezonatas io kion oni povas disdoni, ecx se Esperanto-nytt ne plu ekzistos. Povas temi pri brosxuroj, kaj povas temi pri periodaj brosxuroj au^ tembrosxuroj, ekzemple gxisdateblaj cxiujare. La gxenerala informa laboro devas koncerni ankau^ la retpagxojn, kaj iliajn aspekton, enhavon kaj vizitojn tien. Konstantaj limdatoj por preparado de eldonota materialo (cxu presota, cxu elektronika) havas kaj avantagxojn (konstanta laboro) kaj malavantagxojn (laborkapacito, la risko de kabeado). Gxuste nun mankas laborfortoj, sed Ingebjørg Rambjør almenau^ entajpos la tekstojn de du jamaj brosxuroj kiujn ni eventuale reeldonos. La estraro decidis ne plu eldoni Esperanto-nytt, kaj ofertos al la abonantoj repagon de la kotizoj. 5. Tombo de Haldor Midthus Antau^ iom pli ol dek jaroj aktualis al la au^toritatoj forigi la tombosxtonon de Haldor Midthus, la fondinto de la norvega Esperanto-movado, cxar pro gxia agxo gxi ne plu havis au^tomatan rajton plustari. Tiun tombosxtonon, au^ pli precize memorsxtonon, starigis norvegaj esperantistoj en la 1950-aj jaroj. En la 1990-aj jaroj ni evitis forigon kaj movigxon, kaj en 1995?96 oni starigis legacon por financi ke la komunumo prizorgu florojn ktp. sur la tombon. Kontribuis la Bergena klubo per 4000 kronoj kaj NEL per same multe. La mono nun estas foruzita. Ni esploros cxe la komunumo (Os) kiom sekura estas la memorsxtono, kaj petos Ulf Lunde esplori. 6. Informa punkto: funebro NEL kontribuis per florbukedo al la funebro de Jon Rømmesmo. 7. La Eldonejo: ekonomiaj konsideroj Eldonejo Esperanto malfondigxis, kaj NEL heredis gxiajn posedajxojn. Helge Knudsen esploros, cxu oni prefere sxangxu la nomon de la kontoposedanto de «Esperantoforlaget» al «Norsk Esperanto-Forbund», kaj cxu oni ion faru pri la pluvalorimposta registrigxo. La oficiala posedakto nomumas NEL-on kiel solan posedanton de Esperantonia, kaj oni ne bezonas fari formalajn sxangxojn tie. La poseddivido inter la diversaj instancoj (NEL, Eldonejo kaj Oslo-klubo) estas privata interkonsento inter la instancoj. Lau^ la statuto de la Eldonejo ties parto de la posedajxo estu dividita egale inter la klubo kaj la ligo. 8. La Eldonejo: perado de abonoj kaj forigo de librostoko La Eldonejo vendis librojn kaj estis peranto por periodajxoj. Harald Rygg informis ke li pretas dau^rigi la peradon de abonoj kaj fari la kalkulojn pri la librovendado. Aktualas vendi la hereditajn librojn, fordonaci ilin (al membroj, bibliotekoj ktp.) kaj ecx forjxeti ilin. Oni tamen estu singarda ne forjxeti vortarojn, modernajn kursojn, norvege eldonitajn librojn kiuj ne haveblas aliloke, ktp. La Domkomisiono ordigos gxenerale en Esperantonia, kaj la liga estraro petas gxin konsideri unue ordigi kaj forjxeti la ajxojn kiujn ni ne heredis de la Eldonejo. Kiam tiam estos pli da ordo en Esperantonia, estos pli facile pritaksi la neceson forjxeti ankau^ ekz. el la heredita librostoko. La aktuala librostoko jam trovigxas en Esperantonia, kaj se vendotaj, estus praktike vendi ilin de tie. 9. Retposxtaj adresoj cxe esperanto.no Gxis nun ne ekzistas politiko pri la oficialaj retposxtaj adresoj de NEL. La prizorganto (Jardar) konsilas ke la oficialaj retposxtaj adresoj cxe esperanto.no estu uzataj por organizaj celoj, kaj ke ili apartenu al organizaj funkcioj, postenaj roloj ktp. Aldone ekzistos kompreneble la privataj adresoj de la aktivuloj. La estraro konsentas. Ne aktualas privataj adresoj cxe esperanto.no: La servilo estas malgranda kaj facile vundebla, kaj gravas ke ne tro da homoj dependas de gxi. 10. Eventualajxoj Nenio. La interkonsiligxo komencigxis je 19.41 kaj finigxis je 21.53. La venonta interkonsiligxo okazos la 20an de septembro. Protokolis Jardar Eggesbø Abrahamsen pro la foresto de sekretario Ulf Lunde.